Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sankta Maria - Vikipedio

Sankta Maria

El Vikipedio

Sankta Maria (-21? al 49?) estas laŭ tradicio la patrino de Jesuo Kristo, la fondinto de kristanismo. Ŝiaj aliaj nomoj estas la Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei), la Benata Virga Maria kaj Nia Damo (france, Notre Dame).

Ŝi eble estas la plej influa virino de historio kaj estas la inspiro de multe de arto (ekzemple, la de Danto, Leonardo, Mikaelanĝelo kaj Ŝuberto), katedraloj, pilgrimado kaj preĝado en la kristana mondo.

Kvankam kredo pri ŝi varias ege, la plimulto konsentas ke Jozefo, ŝia edzo, ne estis la natura patro de Jesuo. En la Biblio Jesuo estas nomita pli ofte kiel la "filo de Maria" ol la "filo de Jozefo" -- sugestante ke Jesuo estis bastardo aŭ de nekonata patro. Jesuo sin nomis la "filo de homo". Laŭ unu onidiro, la patro estis romia soldato nomita Pantera, kiu servis en Judio kaj poste en Germanio, kie li mortis.

Laŭ la Biblio, Maria estis la patrino de Jesuo Kristo, estinte virgulino je lia nasko. Ŝi estis gravedigita ne de ŝia tiama fianĉo, Jozefo, sed de la Spirito Sankta.

Ŝia edzo ŝajne mortis inter la jaroj 6 kaj 30. Spite de la ellaborita doktrino pri ŝi en katolikismo, la Biblio diras malmulte aparte de ŝia rolo kiel patrino de Jesuo.

Inter aliaj, ŝi estis ĉe la Anunciacio, la Naskiĝo de Jesuo, la unua miraklo de Jesuo (ĉe la edziĝo de Kana), la Krucumado kaj la Pentekosto.

Kiam Jesuo estis sur la kruco, ŝi probable havis ĉirkaŭ 50 jarojn -- ŝi ne estis juna kiel en la arto de Mikaelanĝelo kaj aliaj. Je lia morto, Jesuo donis Marian al la zorgo de Sankta Johano la Evangeliisto, kiu (laŭ tradicio) poste transloĝiĝis al Efeso, tiama centro de la kulto de la greka virga diino Diana. Estinte virino, Maria ne havis oficon en la frua eklezio. Ĉirkaŭ 49, Johano revenis al Jerusalemo por la unua koncilio de la eklezio kaj, laŭ iuj, Maria mortis tie kaj tiam.

Laŭ protestantismo, Maria estas ĝuste kiel en la Biblio, nek plua nek malplua. Ĉar protestantoj ne preĝas al sanktuloj, ili mankas kulton de Maria. Multaj kredas ke katolikismo traktas ŝin kiel diino.

Protestantoj ne konsentas ĉu Maria estis virgulino ĝis morto: ekzemple, Lutero, Zvinglo, Kalvino kaj la luteranoj (kaj Aŭgusteno, kiun protestantoj ofte citas kiel aŭtoritato) diras jes, sed fundamentistoj diras ne. Fundamentistoj atentigas la versojn de Mateo 13.55, inter aliaj, kiuj mencias kvar aliajn fratojn de Jesuo (Jakobo, Jozefo, Simono kaj Judaso) kaj "fratinoj". Laŭ katolikismo, la gefratoj estas kuzoj; laŭ skriboj de la jarcento II de gnostikismo, ili estas gefiloj de Jozefo per alia virino.

Laŭ katolikismo ŝi plejparte estas ĝuste kiel en la Biblio sed plua. Ĉar katolikoj preĝas al sanktuloj, katolikismo havas grandan kulton pri Maria. Katolikismo ne traktas ŝin kiel diino sed kiel sanktulo en ĉielo kiu povas preĝi al Dio pro la kredanto pli efike ol la pekema kredanto mem. Kaj Maria, estante la patrino de Jesuo kaj tre sankta virino, estas inter la sanktuloj klare la plej granda. Ŝi ankaŭ estas la plej populara.

Laŭ katolika doktrino, Maria estis naskita sen originala peko (la senmakula koncipo), neniam pekis kaj post morto estis levigita de Dio al la ĉielo (la Ĉieliro de Maria). Sekve, ŝi estas la plej perfekta homo kaj sanktulo. Ŝi havis nur unu infanon (Jesuo) kaj restis virgulino ĝis la fino de ŝia tera vivo. Laŭ katolikismo, la gefratoj de Jesuo menciitaj de la Biblio estas kuzoj: en la aramea lingvo de Jesuo kaj Maria, la vorto por frato estas ankaŭ la vorto por kuzo.

Laŭ katolikismo (kaj ortodoksismo), Maria estas la Dipatrino.

Aperoj: Laŭ popola kredo, katolikoj kredas ke ŝi iafoje aperas al kredantoj. El ŝiaj aperoj, la plej famaj estas la de Guadalupe (1531), Lourdes (1858), Fatima(1917) kaj, lastatempe, en Medjugorje en 1981. La apero ĉe Medjugorje ne (ankoraŭ?) estas agnoskita de Romo, sed la aliaj ja estas.

Maria emas aperi al piaj katolikaj knabinoj, sed ŝi aperis al aliaj, eĉ al kalvinistoj.

La aperoj plejparte konfirmas katolikan doktrinon kaj praktikon (purgatorion, la rozarion, la doktrinojn kaj kulton de Maria, ktp) kaj eĉ iomete disvolvigas ĝin, sed foje ŝia diro estas malfacila: ekzemple, en 1846 ŝi aperis ĉe La Salette kaj diris, "Romo perdos la fidon kaj fariĝos la sidloko de la Antikristo". Ĉe Fatima, Maria antaŭdiris ke Rusio spertos mallumon dum sep jardekoj, t.e. 1917-87.

Laŭ katolika tradicio, Maria estis koncipita je la 8-a de decembro, naskiĝis je la 8-a de septembro, naskis Jesuon je la 25-a de decembro kaj estis levigita al ĉielo je la 15-a de aŭgusto.

La plej fama preĝo al Maria estas la Ave Maria

Unu el la plej furora preĝo inter katolikoj estas la rozario, en kiu oni meditas pri diversaj okazoj de la vivo de Maria kaj Jesuo, ekzemple La Anunciacio, La Naskiĝo de Jesuo, La Pentekosto kaj La Ĉieliro de Maria.

Laŭ ortodoksismo ....

Laŭ islamo Maria ja estas la patrino de Jesuo, naskinte lin kvankam ŝi estis virgulino, estinte gravedigita de la spirito de Dio. Islamo honoras ŝin kiel la patrino de grava profeto kaj estas multfoje menciita en la Korano.

Laŭ modernismo Maria nur estas la natura, nevirga patrino de Jesuo, la predikanto, politika ribelo, religia geniulo kaj probabla bastardo. Ŝia nasko, vivo kaj morto estis tute natura. Ĉar multaj de la paganoj konvertitaj al kristanismo antaŭe servis ĉefdiinon, granda kulto pri Maria evoluis en la fruaj jarcentoj de la Eklezio, kiun katolikismo kaj ortodoksismo ankoraŭ praktikas, sed la pli purisma protestantismo prave forigis. Ŝiaj raportitaj aperoj estas iaspecaj iluzioj.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.sophiainstitute.com
•  http://st-takla.org/Feastes-&-Special-Events/Virgin-Mary-Fast/Saint-Mary-Fast_Virgin-Life-Hymns-mp3s-01_.html
•  http://www.sunna.info/islamic/mariam.html
•  http://www.truthway.com/Anbya/Anbya24.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com