Juna Esperantisto
El Vikipedio
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Juna Esperantisto estis la kreaĵo de du junaj, entuziasmaj E-istoj: Privat kaj Hodler en Genève, kiuj unue intencis nur eldoni Ĝenevan lokan organon, sed post la 2-a numero JE jam fariĝis internacia ligilo de diverslandaj junaj Esperantistoj. Dum 1903 aperis de aprilo 6 n-roj, ĉiuj hektografiitaj, binditaj ktp. de la eldonantoj mem; de januaro-septembro 1904 ĝi aperis litografiita kun presita kovrilo kaj kun ilustraĵoj kaj de novembro 1904 ĝis decembro 1905 presita; la formato estis ĝis tiam 21x14 kaj 24x16, la paĝnombro 4 ĝis 24. Finan fundamenton ricevis JE, kiam en januaro 1906 "Presa E-ista Societo" en Paris prenis sur sin la eldonadon; redaktisto iĝis Paŭlo Lengyel, kaj la eldonaĵo subtitoliĝis Gazeto por Junuloj, Instruistoj kaj E-Lernantoj. De januaro 1910 ĝis decembro 1911 aperis 24 n-roj. IV+16-18 p. 24x15 kun entute 372 paĝoj; de januaro 1912 ĝis julio 1914-31 n-roj. IV-VIII+16-24x16. P. TARNOW. |