Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Johano de Luksemburgio - Vikipedio

Johano de Luksemburgio

El Vikipedio

Eŭropo > Luksemburgo > Bohemio > Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio > Johano de Luksemburgio


Johano de Luksemburgio (naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1296 - mortis la 26-an de aŭgusto 1346) estis grafo de Luksemburgio, kiu en 1310 fariĝis reĝo de Bohemio, kiam li edziĝis al Elizabeta Přemislidino, heredantino de la bohema trono.

Liaj gepatroj estis imperiestro Henriko la 7-a de Luksemburgo kaj Margareta de Brabanto. Lia filo Venceslao fariĝis imperiestro sub la nomo Karolo la 4-a.

Johano de Luksemburgio estis fama en la tuta Eŭropo kiel kavaliro kun nekredebla kuraĝo. Kiam li devis militi, li ĉiam atakis kiel la unua eĉ kontraŭ granda superforto kaj per tiu surprizo venki. En 1340 li blindiĝis, sed eĉ kiel blindulo li kapablis elpeli agresinton kontraŭ Bohemio. En 1346 li partoprenis - kiel blindulo - francan batalon kontraŭ angloj ĉe Crécy kaj estis mortigita.

Dum sia vivo li akiris ankaŭ aliajn titoloj: Ĝenerala Vikario de Sankta Roma Imperio, reĝo de Polujo, markgrafo de Moravio, duko de Silezio k.s.

Lian literaturan portreton oni trovas en la romano de Lion Feuchtwanger pri Margareta Maultasch.

[redaktu] Plena biografio

Johano de Luksemburgio (13101346)

  • li naskiĝis la 10-an de aŭgusto de 1296.
  • gepatroj: imperiestro Henriko la 7-a kaj Margareta Brabanta.
  • ĉefvikario de Sankta Romia Imperio, reĝo ĉeĥa kaj pola, margrafo moravia, arlonia kaj supralusatia, duko silezia, grafo luksemburgia kaj laroŝa, sinjoro de Mazovio kaj Kujavio.
  • li parolis france, germane, latine kaj ĉeĥe.
  • pro sia kavalirema karaktero kaj diplomata arto li estis kromnomata krono de eŭropa kavaliraro aŭ reĝo de diplomatio.
  • 12961310 li estis edukata en Luksemburgio.
  • la 1-a duono de 1310 ĉeĥaj reprezentantoj traktis kun la patro de Johano Henriko (ekde 1308 romia reĝo) pri ŝanĝo de reganto sur la ĉeĥa trono.(Imperiestro Henriko deziris havi sur la ĉeĥa trono fraton Valramon Luksemburgan, kio estis de la ĉeĥa mesaĝistaro rifuzita.)
  • aŭgusto de 1310 Elizo Přemislidino estis prezentita al la imperiestra familio.
  • la 1-an de septembro de 1310 geedziĝo de Elizo Přemislidino kaj Johano Luksemburga..
  • la 13-an de septembro de 1310 Henriko la 7-a donis al Johano rangon de ĉefvikario de la Sankta Romia Imperio en cisalpaj landoj (sacri imperu montes vicarius generatis).
  • la 18-an de novembro de 1310 el Nurenbergo soldataro ekiris al Bohemio.
  • decembro de 1310 Johano Luksemburga konkeris Pragon.
  • la 8-an de julio de 1313 naskiĝo de filino Margareto.
  • 13141346 Johano alterne moviĝis tra Bohemio kaj tra Eŭropo.
  • aŭgusto de 1313 Johano ekiris kun la soldataro por helpi sian patron ĝis Italio, kie Henriko ĝuste akiris imperiestran kronon, sed li devis militi ĉi tie kontraŭ siaj malamikoj.
  • 1314 Johano provis akiri romian kronon (li posthavis post si princo-elektistan voĉon de sia onklo Balduino Luksemburga – ĉefepiskopo trevira kaj Petro el Aspeno, eksa kanceliero de Venceslao la 2-a kaj kuracisto de imperiestro Henriko Luksemburga, kiu estis ĉefepiskopo en Majenco), sed fine li konvinkiĝis, ke pli bona diplomataĵo estos elekto de Ludoviko la 4-a Bavaria. (En oktobro de la sama jaro estis kiel romia imperiestro elektita samtempe kun Ludoviko ankaŭ Frederiko Habsburga – duregado finiĝis nur post kelke da jaroj).
  • decembro de 1314 Johano ricevis de Ludoviko kiel garantiaĵo por la donita subteno regionojn de Cheb, Barraĥ, Antverpenon, burgojn Floss kaj Parkstejn.
  • la 20-an de majo de 1315 naskigo de filino Jitko (edzo franca reĝo Johano la 2-a).
  • 13151316 konfliktoj inter la reĝo, instigata de opinioj de la edzino (ŝi ne povis repaciĝi kun karakteriza kresko de sinjorara potenco malutile al la reĝa), kaj ĉeĥa kaj moravia nobelaro gvidita de Jindřich el Lipá, kiuj kulminis per arestigo de tiu ĉi nobelo.
  • la 14-an de majo de 1316 naskiĝo de heredonto de la trono Venceslao (li regis sub nomo Karolo la 4-a).
  • 13161318 Johano restadis plejparte en la imperio kaj denove estiĝis konfliktoj inter la reĝino kaj la sinjoraro, pro kiuj preskaŭ Johano perdis la kronon.
  • la 23-an de aprilo de 1318 en Domažlice subskribita interkonsento solvanta la konfliktojn inter reĝo Johano kaj la ĉeĥa nobelaro. La rezistmovado estis finĝinta per tio.
  • la 22-an de novembro de 1318 naskiĝo de filo Přemysl Otakar (li mortis en 1320).
  • 1319 estis aligita regiono de Bautzen.
  • 1321 Vladislao Kubuĉjo lasis sin kroni kiel pola reĝo. Papo ja aprobis al li la kronadon, por ke li kolerigu luksemburganojn, sed la laŭleĝa reĝo estis same Johano Luksemburga.
  • 1322 naskiĝo de eksteredzeca filo Mikolao (patriarko akvilea).
  • la 12-an de februaro de 1322 naskiĝo de la tria filo Johano Henriko.
  • la 21-an de februaro de 1322 Johano partoprenis kronadon de franca reĝo Karolo la 4-a kaj en septembro de la sama jaro li edzinigis al li sian fratinon Marion.
  • la 28-an de septembro de 1322 en batalo ĉe Muhldorfo li venkis soldatarojn de Frederiko Habsburga kaj karekterize li tiel plifortigis potencon de Ludoviko la 4-a.
  • 1323 Johano lasis transveturigi sian filon Venceslaon ĝis Francio por edukado al kortego de la franca reĝo Karolo la 4-a.
  • la 27-an de marto de 1323 naskiĝo de dunaskitoj Anno (edzo Oto Habsburga) kaj Elizo (ŝi mortis en aŭgusto de 1324).
  • la 18-an de septembro de 1323 fermita packontrakto kun Habsburgoj.
  • 1324 Johano kaj Vilemo la 3-a Holanda batalis kontraŭ soldataroj atakantaj Luksemburgion.
  • fino de 1324 Johano forveturis al traktado kun Henriko Karintia.
  • la 11-an de majo kaj la 1-an de junio de 1325 papaj buleoj, per kiuj Johano akiris parton el enspezoj de la eklezio en Bohemio. Papo Johano la 22-a volis tiel favorigi lin kaj aligi lin al sia flanko kontraŭ Ludoviko la 4-a.
  • 1325 Johano lasis stampi en Bohemio orajn monerojn, la t.n. „florenojn“.
  • la 21-an de majo de 1325 Johano interkonsentis geedziĝon de sia filo Johano Henriko al Margareto, filino de duko Henriko Karintia.
  • januaro de 1327 Johano, kiel la reĝo pola, ekatakis ĉirkaŭaĵon de Krakovo kaŭzinte negrandajn perdojn al Vladislao Kubuĉjo.
  • februaro de 1327 Ludoviko la 4-a decidiĝis ekiri al imperiestra kronado ĝis Romo spite al malkonsento de la papo kaj li nomis Johanon Luksemburgan kiel romia ĉefvikario.
  • 1327 Johano aligis vicon da sileziaj princlandoj al Bohemio.
  • julio de 1327 li venkis brabantan dukon Johanon la 3-a, kiu rifuzis pagi al li heredaĵon post la patrino.
  • la 16-an de oktobro de 1327 li sendis Johanon Henrikon ĝis princlandon Tirolo.
  • la 6-an de decembro de 1328 li atakis Kujavion.
  • la 29-an de marto de 1329 duko Venceslao Mazovia promesis al li feŭdan promeson.
  • la 2-an de aprilo de 1329 Johano Luksemburga vendis duonon de Mazovio al Ordeno de germanaj kavaliroj.
  • la 19-an de aprilo de 1329 Johano aĉetis Zhorelion kaj li uzis unuafoje ŝtatjuran nocion „Krono kaj tablo de Ĉeĥa reĝlando (CORONA ET MENSA REGNI BOHEMIE).
  • la 16-an de septembro de 1330 geedziĝo de Johano Henriko kaj Margareto Karintia.
  • la 28-an de septembro de 1330 en Prago mortis reĝino Elizo Přemyslidino.
  • la 18-an de decembro de 1330 Johano decidiĝis al militiro ĝis Italio.
  • 1331 Johano Luksemburga akiris urbojn Bergamo, Bobbio, Como, Novaro, Pairio, Vercello, Cremono, Mantovo, Modeno, Lucco, Parmo, Piacenzo, Regio kaj Verono. (La tuta sinjorujo pluekzistis ĝis la jaro 1333.)
  • la 23-an de aŭgusto de 1332 kontrakto pri amikeco kun imperiestro Ludoviko la 4-a.
  • la 12-an de januaro de 1334 geedziĝo al Beatrico Bourbona en Francio.
  • la 4-an de julio de 1335 mortis Henriko Karintia kaj imperiestro Ludoviko la 4-a donis Karintion al Habsburgoj (kun kiuj li antaŭe interkonsentis pri malsukcesigo de kreskanta potenco de luksemburganoj) kaj Tirolon al sia dinastio.
  • la 30-an de julio de 1335 Johano alveturis Pragon el Francio, kie li estis restanta vundita post turniro.
  • la 25-an de aŭgusto de 1335 fermita kontrakto en Trenčín, per kiu estis akirita en tendaron de luksemburganoj la pola reĝo Kazimiro, kiu ja regis super parto de Pollando, sed pretendo al la titolo ne estis rajtigita, dum la titolo de Johano Luksemburga estis valide uzata. (Johano Luksemburga regis en Silezio kaj Mazovio.) Johano Luksemburga do rezignis pri la titolo de la pola reĝo kaj Kazimiro rezignis por ĉiam pri Silezio paginte al Johano Luksemburga 20 000 sesdekojn da groŝoj.
  • la 2-an de januaro de 1336 en Bohemion alveturis reĝino Beatrico (ŝi estis kronita la 18-an de majo de 1337).
  • printempo de 1336 Johano Luksemburga venkis habsburgajn soldatarojn ĉe Znojmo.
  • la 9-an de oktobro de 1336 Johano Luksemburga rezignis al Habsburgoj pri Karintio kaj Krajno, kiujn ili antaŭe jam okupis, kaj li akiris ilin al sia flanko kontraŭ imperiestro.
  • 1337 Johano Luksemburga partoprenis kruckavaliran militiron al Latvio.
  • la 25-an de februaro de 1337 naskiĝo de filo Venceslao (edzino Johanino Brabanta), pli malfrue naskiĝis ankoraŭ filino Bonna (sen pli proksimaj indikoj).
  • 1340 post operacio en Montpeliero li definitive blindiĝis.
  • la 9-an de septembro de 1340 skribita testamento, laŭ kiu Luksemburgio estis fariĝonta de Venceslao, Bohemio kaj la ceteraj landoj de Karolo.
  • 1341 la imperiestro lasis eksedzigi la geedzecon de Johano Henriko kaj Margareto Karintia kaj li okupis tirolan grafujon.
  • 1341 mortis subbavaria duko Johano, nepo de Johano Luksemburga, kaj la imperiestro aneksis la tutan Suban Bavarion, eĉ ne agnoskinte luksemburgiajn pretendojn por tiu ĉi lando kaj li devigis Margareton Luksemburgan, patrinon de la mortinta duko, por ke ŝi foriru el la lando.
  • la 30-an de aprilo de 1344 praga episkopejo avancita je ĉefepiskopejo.
  • la 21-an de novembro de 1344 Johano kaj Karolo Luksemburgaj metis fundamentan ŝtonon por konstruado de katedralo de sankta Vito.
  • januaro de 1345 kreo de kontraŭluksemburga koalicio ensumiganta Bavarion, Meisenion, Turingion, Brandenburgion, Pollandon, Hungarujon kaj Aŭstrion.
  • la 12-an de junio de 1345 soldataroj de Kazimiro Pola atakis regionon de Racibórz. Karolo dungis soldatojn por la patro kaj tiu staris en frunto de la soldataro kaj plene diskurigis la grandegan armeon de Kazimiro. Teruro antaŭ la blinda reĝo devigis la ceterajn atakontojn forlasi siajn poziciojn. Johano Luksemburga denove solenis triumfon.
  • 1346 Johano enlombardigis preskaŭ la tutan Luksemburgion por akiro de rimedoj al aĉeto de princo-elektistaj voĉoj.
  • la 11-an de julio de 1346 Johano ĉeestis kiel romia princo-elektisto dum elekto de sia filo Karolo Luksemburga kiel romia reĝo.
  • la 26-an de aŭgusto de 1346 Johano Luksemburga falis en batalo ĉe Crécy, kie li batalis en la flanko de Filipo Franca kontraŭ angloj.


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com