Jacques Lemercier
El Vikipedio
Jacques LEMERCIER (ĉ. 1585 - 1654) estis arkitekto de la franca renesanco.
Li konstruis multajn preĝejojn por la Jezuitoj. Li konstruis la loĝejon de Kardinalo Richelieu en Parizo (poste la Reĝa Palaco — france Palais Royal), kaj la tutan urbeton Richelieu en la departemento Indre-et-Loire. Ludoviko la 13-a dungis lin por ekplani la pligrandigon de la ĉasloĝejo ĉe Versajlo, sed tiun projekton fakte realigis aliaj arkitektoj (precipe Louis Le Vau kaj Jules Hardouin-Mansart) sub la glora posta reĝo Ludoviko la 14-a.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.