Isonzo
El Vikipedio
Isonzo (slovene: Soča, germane: Sontig) estas rivero en Slovenio kaj en la itala regiono Friulo.
La rivero fontas en alto de 1100 m, ĉe piedoj de Triglav-masivo (2.864 m) en la Juliaj Alpoj, havas longon de 140 km kaj alfuas okcidente de la urbo Triesto en la Adriatikon.
La rivero historie gravas, ĉar tie okazis 12 bataloj dum la unua mondmilito kaj mortis ĉ. tricent mil soldatoj de la itala kaj la aŭstra-hungara armeoj. (legu Bataloj de Isonzo).