Homo de Neandertalo
El Vikipedio
Homo > Prahomo > Neandertala Homo < Primatoj
Neandertala homo aŭ Neandervala homo (la nomo venas el la germana Neandertal~Neandervalo), science Homo sapiens neanderthalensis. La nomo estis donita de la irlanda anatomisto William King je 1863.
Restaĵoj de ĉi tiuj fruaj homoj estis unue trovitaj en 1856 en la Neander-Valo en Germanio, apud Duseldorfo. Neandertalaj homoj vivis tra la tuta Eŭropo kaj okcidenta Azio dum la malfrua Plejstocena epoko, de 150,000 - 35,000 a.K.
La malkovro de tiuj restaĵoj markas la komencon de la paleoantropologio. Ĉirkaŭ 1850, la ideo de homa mortspecio estis preskaŭ nekredebla. Tamen, la verko de Charles Darwin je 1859 kaj aliaj fosilaj malkovraĵoj finfine gvidis al la ideo, ke la restaĵoj estas konektitaj al moderna homa oriĝino. Ekde, pli ol 400 Neandertaluloj estis malkovritaj.
Neandertalhomo estis adaptita al malvarmo, kaj tio estas videble pro lia granda cerboj, lia mallonga sed robusta korpo kaj granda nazo. Tiuj markoj estas generale selektitaj por malvarmaj klimatoj. Lia cerbo estis preskaŭ 10 percento pli granda ol tiu de la moderna homo Homo sapiens sapiens. Averaĝe, la alteco de Neandertalhomo estis 1.65m kaj li estis tre muskola, tiel kiel modernaj pezlevuloj.
Neandertalaj homoj ofte loĝis en kavernoj; ili sciis kiel uzi fajron, simplajn ŝtonajn ilojn, kaj lignajn lancojn. Ili foje konstruadis ŝirmejon en la subĉielo, foje kun ŝtonoj kaj rokoj. Ekzistas atestoj pri tio, ke Neandertalaj homoj praktikadis iujn formojn de religio, kaj eĉ faradis krudajn formojn de operacioj. Neandertalanoj estis la unuaj homoj, kiuj intence enterigadis siajn mortintojn.
Neandertalaj homoj verŝajne estis ne rektaj antaŭuloj de modernaj homoj. Ĉar ili estis pli grandaj kaj pli fortaj ol alia homedoj, ilia klasifiko inter alia homedaj specoj, estas debatita inter sciencistoj.
vidu ankaŭ:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.neanderthal.de
- http://www.greenwych.ca/fl-compl.htm
- http://www.archaeologie-online.de/magazin/thema/2001/06
- http://www.heise.de/tp/r4/artikel/20/20859/1.html