Halvdan Karterud
El Vikipedio
Halvdan KARTERUD (naskiĝis 1894, mortis la 30-an de junio 1972 en Trondheim) estis pioniro de la blindula laboro kaj la Esperanto-movado en Norvegujo, esperantisto ekde la jaro 1910, honora membro de Norvega Esperantista Ligo ekde 1971. Li estis vicprezidanto de Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj (UABO) kaj honora membro de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). Li posedis la norvegan "Reĝan Meritmedalon" kaj la ordenon "Pro Merito" de Norvega Esperantista Ligo.