H. B. Hyams
El Vikipedio
H. B. HYAMS (ps.Tagulo), anglo, arkitektura desegnisto kaj pentristo. Kunlaboris al Int. Socia Revuo, al Antaŭen, LEA organo germana, kaj post la milito al Sennacieca Revuo; Literaturo. Verkis originale romanon, Nova Sento, (1915), kiu havigis al li niĉeton en nia literatura historio, ĉar kun 1a antaŭmilitaj romanoj de Vallienne kaj Luyken ĝi helpis konduki nian originalan literaturon el ĝia legoteksta junaĝo. Tagulon ĉefe inspiris liaj teozofiaj konvinkoj pri la esenco de la vivo, sed Nova Sento propagandis plurajn ideojn malpli mistikajn, kiuj poste trovis pli ĝeneralan atenton, eĉ aprobon, ekz. la Ligo de Nacioj, senarmiĝo, vegetarismo, socialismo kaj certaj reformoj malliberejaj, kiajn oni jam aplikas en Sovetlando. Entute la ismoj ŝajnas fantazie miksitaj en lia romano, sed aparte ili prezentas multon pripensindan. La animo de londona senlaborulo teozofie reenkorpiĝas sur Marson, kie Tagulo imagis sian utopion. Memorante la mizerojn, kiuj malbeligas la homan "civilizon", la reenkorpigito povas kontrastigi ilin kun la feliĉa socio, kiun la marsanoj konstruis per racia ekonomio kaj simpligita vivmaniero.
W. B. JOHNSON.