Graŭvaka Zono
El Vikipedio
La Graŭvaka zono estas la limlinio inter la Centraj Alpoj kaj la Nordaj kalkalpoj. Kiel montarformanta materialo tie la graŭvako dominas. Ĝi riĉas je tertrezoroj (fero, kupro, magnezito, grafito ktp.). Ĉar tiu ŝtonaĵo estas mola, la montoj plejparte havas rondecajn, malkrutajn suprojn sen arbaro.
La Graŭvaka zono formas mallarĝan strion ekde la Arlberg tra la Supera valo de Inn, vastiĝas en la regiono de la Alpoj de Tukso kaj la Alpoj de Kitzbühel (kicbihel) kaj denove mallarĝiĝas en la valo de Enns. En la Alpoj de Eisenerz (ajzenerc) ĝi havas denove pli grandan larĝon, kaj tra la valo de Mürz (mirc) kaj la montpasejo Semmering ĝi atingas la Pelvon de Vieno, antaŭ kiu ĝi finiĝas.
Geologie la Graŭvaka zono formiĝis per la suprenfaldiĝo de la Alpoj el la margrundo de la Pra-mediteraneo Tetiso; la sur ĝi sedimentitaj kalkoj formas la Nordajn kalkalpojn.