Gabriela Mistral
El Vikipedio
Literaturo > Hispanlingva literaturo > Gabriela MISTRAL < Hispana lingvo
Gabriela MISTRAL, realnome Lucila GODOY Alcayaga (naskiĝis la 7-an de aprilo 1889 en Vicuña, Ĉilio; mortis la 10-an de januaro 1957 en Hempstead, Usono) estis ĉilia poetino. En la jaro 1945 ŝi estis honorata per la Premio Nobel de Literaturo.
[redaktu] Vivo
Gabriela Mistral naskiĝis en Vicuña, Ĉilio. Ŝia patro estis instruisto, kaj forlasis la familion, kiam la knabino havis tri jarojn. Kiel 16-jara junulino Gabriela komencis labori kiel helpinstruistino, por finance subteni sian familion. Jam frue ŝi komencis verki, ŝiaj unuaj tekstoj en la jaro 1905 aperis en gazetoj. Sian pseŭdonimon Gabriela Mistral ŝi elektis pro du admirataj personoj: la franca poeto Frederic Mistral kaj la itala verkisto Gabriele D'Annunzio.
En 1909 ŝia amato Romelio Ureta faris suicidon, post kiam defraŭda delikto de li malkovriĝis. Gabriela Mistral redonis tiun ĉi travivaĵon en sia verkaro. En 1924 ŝi pro Sonetos de la Muerte gajnis ĉilian literaturpremion, kiu famigis ŝin en tuta Latinameriko.
De 1906 ĝis 1922 Gabriela Mistral laboris kiel instruistino. Unu jaron post la morto de Ureta ŝi sukcese trapasis sian instruistan ekzamenon. Ŝi laboris en diversaj lokoj kaj en 1921 ŝi fariĝis direktorino de unu el la plej renomaj lernejoj por knabinoj el riĉaj familioj en Ĉilio. En la jaro 1922 aperis ŝia dua poemaro Desolación, kiu temas pri amo, morto kaj espero kaj rikoltis entuziasmon internacinivele.
Poste Gabriela Mistral vivis ĉefe eksterlande. Invitite de la meksika ministerio de kulturo ŝi partoprenis tie la reformon de la lerneja sistemo, poste ŝi vojaĝis al Usono kaj Eŭropo. En 1930 ŝi fariĝis gastprofesorino en la Novjorka Barnard College kaj en la Vassar College en Poughkeepsie.
En la jaro 1933 ŝi fariĝis diplomatino kaj estris la konsulejon en Madrido. Samjare ŝi adoptis sian nevon Juan Miguel. Dum la sekvaj jaroj ŝi reprezentis Ĉilion en Brazilo, Hispanio, Portugalo kaj Usono. Dum la dua mondmilito ŝi restadis en Brazilo, kie ŝi ekkonis la geedzojn Lotte kaj Stefan Zweig. En 1942 la geedzoj faris suicidon, kaj la jaron poste la adoptita filo de Gabriela Mistral mortigis sin mem.
Dum la lastaj vivojaroj ŝia malbona sanstato (ŝi suferis de kancero) devigis ŝin retiri sin el la publika vivo. En 1954 ŝi lastfoje revenis al Ĉilio, kie oni entuziasme salutis ŝin. La 10-an de januaro, 1957 ŝi mortis en sia Novjorka domo de la sekvoj de la kancero.
[redaktu] Listo de verkoj
- Desolación (poemoj, 1922)
- Ternura (poemoj, 1924)
- Tala (poemoj, 1938)
- Lagar (poemoj, 1954)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://nobelprize.org/literature/laureates/1945/mistral-bio.html
- http://www.poetseers.org/nobel_prize_for_literature/gab
- http://www.angelfire.com/ego2/olko/cgi-bin/mistral-press.html
- http://www.gabrielamistral.uchile.cl