František Běhounek
El Vikipedio
Fiziko > Radiologio > Ĉeĥio > František Běhounek
František BĚHOUNEK (naskiĝis en la 27-a de oktobro 1898 - mortis en la 1-a de januaro 1973) estis elstara radiologo, fondinto de ĉeĥa atomfiziko, konata ankaŭ kiel polus-esploristo. Akademiano Běhounek partoprenis la malbonŝancan ekskurson de la Aerŝipo Italia sub gvido de Nobile. Post savo de la restintoj li diris, ke la sorto de la ekspedicio ne estis tiom tragika, se ĉiuj ekskursanoj - diversnacianoj - pli ĝuste komprenus unu la alian. Kaj tial Běhounek fariĝis fervora esperantisto. La ekspedicion li priskribis en romano por junularo Ŝiprompuloj sur flosglacio (1928), poste reverkita kiel Ŝiprompuloj de la polusa maro (1955). Por geknaboj li verkis ankoraŭ plurajn aventurajn romanojn (Libro de Robinsonoj, Fregato navigas ĉirkaŭ la mondo, Norde de Zambezio, Insulo de drakoj k.a.)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.velikani.cz/index2.php?zdroj=behounekf&kat=litcz
- http://www.kav.cas.cz/press/stranky/archiv/ab/ab1998/ab9802/behounek.htm
- http://www.libri.cz/databaze/kdo20/search.php?name=Běhounek
- http://mozek.cz/info/behounek-frantisek