Fluido
El Vikipedio
Fluido estas flua, likva fazo de materio kies volumeno estas fiksata per konstanta premo kaj temperaturo, kaj kies formo norme estas konforma al la ujo kiun ĝi plenigas. Fluidaĵoj aŭ likvaĵo faras premon sur la flankoj de la ujo kaj sur iu en la fluidaĵo.
Se fluidaĵo restas en unuforma gravito, la premo p je iu ajn punkto estas:
- p = ρgz
kiel ρ estas la denso de la fluidaĵo (supoze konstanta) kaj z estas la profundeco de la punkto sub la supraĵo.
Fluidoj havas ecojn de surfaca tensio kaj kapilareco. Ili ĝenerale pligrandiĝas kiam varmigataj, kaj malpligrandiĝas kiam malvarmigataj. Objektoj mergataj en fluidaĵo havas la fenomenon de flosemeco.
Fluido je ĝia bolpunkto ŝanĝas al gaso. Ĝi ŝanĝos al solido je ĝia frostopunkto.
En sengravita medio (en kosmoesploroj) ili formas globon.
Fluidaĵo prenas formon de ĝia ujo:
[redaktu] Vidu ankaŭ
- Fluidaĵ-dinamiko
- Aliaj fazoj de materio: solido, gaso, kaj plasmo
- Specifa pezo