Fazo
El Vikipedio
Ĉe kemio, fazo estas regionoj de materio en kiu la ecoj estas unuformaj. Vidu: Fazo de materio
Ĉe astronomio, fazo povas esti, ekzemple, lunfazo.
Ĉe fiziko, fazo priskribas la relativan pozicion de iu karakteraĵo (tia, kia pinto aŭ malpinto) de ondoformo, kompare je la sama karakteraĵo ĉe iu dua ondoformo. Fazo povas mezuriĝi laŭ tempo, distanco, frakcio de la ondolongo, aŭ kiel angulo laŭ radianoj.
Jen du ondoj A kaj B:
Ondoj samfazaj: |
Ondoj kunigitaj: |
---|
Kaj A kaj B havas samajn amplitudojn kaj samajn ondolongojn.
Evidentas, ke la pozicioj de la pintoj (X), la malpintoj (Y), kaj la transnuliĝaj punktoj (Z) de la du ondoj ĉiuj samlokas. La faza malsameco inter la du ondoj tiel estas nulo; aŭ, oni diru ke la ondoj estas samfazaj.
Se oni sumas la du samfazajn ondojn A kaj B (ekzemple, ili estu du lumondoj brilantaj sampunkten), la rezulto estus tria ondo kun la sama ondolongo kiun havas A kaj B, sed kun duobla amplitudo. Tion oni nomas pozitiva interferado.
Nun, jen la du ondoj A kaj C:
Ondoj malfazaj: |
Ondoj kunigitaj: |
---|
A kaj C ankaŭ samas laŭ amplitudo kaj ondolongo. Tamen, evidentas ke malgraŭ la koincido de la transnuliĝaj punktoj (Y) inter A kaj C, la pozicioj de la pintoj kaj malpintoj malas. Tio estas: iu X ĉe A respondas je Y ĉe C, kaj male. Ĉi-okaze, oni diru ke la du ondoj estas malfazaj: la faza malsameco inter la du ondoj estas π radianoj, aŭ duono de la ondolongo (λ/2).
Se oni sumus la ondojn A kaj C, la rezulto estas ondo kun amplitudo de nulo. Tio nomiĝas negativa interferado.
Ankaŭ nun jen la ondoj A kaj D:
Ondoj kvadraturaj: |
Ondoj kunigitaj: |
---|
Ĉi-okaze, iu pinto (X) ĉe ondo A respondas je transnuliĝo (Z) ĉe B; transnuliĝo respondas je pinto, ktp. Oni diru ke la ondoj A kaj D estas kvadraturaj: malfaze precize je π/2, aŭ λ/4. Ĉi tiun interrilaton havas la matematikaj funkcioj sinuso(x) kaj kosinuso(x).
Vidu ankaŭ: interferilo