Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Etnismo - Vikipedio

Etnismo

El Vikipedio

Etnismo estas politika nocio, komprenebla laŭ la du jenaj difinoj:

(I) Diskriminacio surbaze de etneco kaj ideologio praviganta tian diskriminacion. En ĉi tiu signifo, etnismo estas analogaĵo de terminoj kiel rasismo, seksismo k.s.

(II) "1. Doktrino, laŭ kiu la etna identeco estas la unua en la vico de identiĝmanieroj de subjekto. 2. Jura-politika teorio, laŭ kiu ĉiu etno devas esti respektata en sia 'digno' kaj 'integreco' ene de plurisma socio (pluretna, multkultura, ktp...). Defendo de la rajtoj de etnaj malplimultoj. (Vd. komunitarismo) 3. Politika doktrino bazita sur la principo, ke ĉiu etno konstituiĝu kiel aŭtonoma politika komunumo havanta suverenan ŝtaton, cele al konservado de sia kolektiva identeco. Temas pri la vojo de aŭtonomismo aŭ separatismo, kiu ĉe la novaj identismaj movadoj rilatas al la etna naciismo (vd. tiun notvorton)." el P. A. Taguieff: Le racisme, Parizo 1997, paĝoj 110-116.

Enhavo

[redaktu] Historio de la nocio

Pli specife: politikaj doktrino kaj movado fonditaj de la franca (okcitana) François Fontan (1929-1979) en la 50-aj kaj 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Siajn politikajn doktrinojn Fontan klarigis en la verko Ethnisme, vers un nationalisme humaniste ("Etnismo, direkte al humanisma naciismo", 1961). La etnismon de Fontan karakterizas: a) ekskluzive lingve bazita difinado de etnoj respektive nacioj b) "internaciisma" strebo establi etnan naciismon kiel tutmondan politikan normon c) postulo de ŝtata suvereneco por la etne difinitaj nacioj ĉ) strebo inversigi la efikojn de asimilado kaj migradoj d) strebado limigi migradon inter nacioj e) preteco akcepti drastajn entreprenaĵojn ("transigo de loĝantaroj", malpermeso de Uno-membreco al ŝtatoj sen etnonacia karaktero), kiom ili necesas por establi la etnonaciisman mondan ordon f) strebo fondi etnisman internacion

Nuntempa pledanto por la doktrinoj de Fontan estas la franca artisto Ben Vautier (1935- ), mastrumanto de la etnisma ttt-ejo www.ethnisme.com.

Daŭrigantoj de la politika etnismo estis ofte etnofederaciistoj, kiuj kiel Fontan alstrebas etne difinitajn kaj kiel eble plej etne homogenajn politikajn unuojn, sed diference de Fontan ne postulas por ili suverenecon, preferante anstataŭe enkadrigi ilin en mondampleksa aŭ tuteŭropa federacia sistemo. La plej elstara en tiu grupo estis la franca juristo prof. Guy Héraud (1921-2003), aŭtoro de multnombraj verkoj, i.a. L’Europe des ethnies (1963) kaj Peuples et langues d’Europe (1968). Héraud estis ankaŭ aktiva membro de la eŭropa novdekstra organizaĵo GRECE, fondita de Alain de Benoist. Liaj politikaj konceptoj trovis favoran akcepton ĉe organizaĵoj de etnaj malplimultoj, sed ankaŭ en la aŭstra Libereca Partio (FPÖ), la itala ("padia") Norda Ligo (Lega Nord) kaj en la Esperanto-movado.

[redaktu] Etnismo kaj Esperanto

Modera varianto de etnismo reprezentata precipe de IKEL (Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj). Diference de la praa etnismo de Fontan, ĉi tiu etnismo-varianto konsideras sin ne-naciisma. Ĝi inklinas al la etnofederaciismo de Héraud, kiu siaflanke pledis por Esperanto kiel interetna lingvo en la alstrebita etnofederacia sistemo. Ĝi ĝenerale akcentas la kulturan sinasertadon de etnoj pli ol la politikan kaj ĝia orientiĝo plej respondas al la 1-a kaj 2-a el la supraj (parto II) difinoj de Taguieff. La esperantista etnismo-varianto emfazas la supozatan potencialon de Esperanto kiel faktoro por la protektado de etnoj kaj etnaj lingvoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ:

enmigrado, etna naciismo, etna purigado, homaj rajtoj, komunitarismo, kulturismo, multkulturismo, naciismo, ras-apartismo, transigo de loĝantaroj

[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com