Kvizo
El Vikipedio
Kvizo estas intelekta ludo, en kiu oni starigas demandojn al partoprenantoj kaj por ĉiu ĝusta respondo oni ricevas poentojn. Tiu, kiu ricevis plej multe da poentoj, gajnas la ĉefan premion. En kelkaj ludoj oni proponas kelkajn variantojn de respondoj, el kiuj nur unu estas ĝusta (ekzemple Kiel fariĝi milionulo?), en aliaj oni devas simple respondi (ekzemple Kio? Kie? Kiam?). En kelkaj ludoj (vd. Jeopardy) oni aŭdas respondon kaj devas starigi korektan demandon al ĝi. Tiuj intelektaj ludoj fariĝis tre popularaj en televido, kelkaj moderatoroj, kiuj gvidas tiujn elsendojn, fariĝis tre popularaj en siaj landoj.