Eŭnuko
El Vikipedio
Eŭnuko (el la grekaj vortoj: euné lito, echô gardi) estas viro, kiu estis kastrita, do oni forprenis la testikojn. La fenomeno estas konata en preskaŭ ĉiuj epokoj de la homa historio kaj en multaj kulturoj. Parte oni forprenis ankaŭ la penison.
[redaktu] Sekvoj de la kastrado
Oni diferencigas inter frua kastrado antaŭ aŭ dum la pubereco, kaj malfrua kastrado post la 20-a vivojaro. Forpreno de la testikoj antaŭ la pubereco havas plej drastajn sekvojn - kelkaj, sed neniel ĉiuj, el tiuj sekvoj relativiĝas dum la jaroj post la pubereco. La korpaj evoluoj ligitaj al la pubereco, kiuj dum la momento de la kastrado jam okazis - ekzemple la virigo de la voĉo, formo de la ostaro, barbokresko, kaj evoluo de peniso kaj testikoj - restas neŝanĝitaj post la momento de kastrado aŭ nur minimume malevoluas.
[redaktu] La socia pozicio de eŭnukoj
Origine la "malvirigo" estis severa, plej malhonoriga puno. Sed post kiam kastritoj vivis en la socio, la regantoj komencis ekaprezi ilin: Ĉar eŭnukoj por aliaj viroj ne estis biologiaj konkurantoj, eblis pli fidi ilin. Nek ili povus forpreni la propran edzinon, nek produkti infanojn, kiuj povus konkurenci aŭ esti danĝeraj por la propraj idoj. Tial iuj eŭnukoj iĝis plej honorataj kaj aprezataj kunsilantoj kaj gardantoj.
En kelkaj brazilaj indiĝenaj triboj de la tupia popolo, estas memvola kastriĝo inter militistoj, post kiam li havis jam 3 idojn, ĝenerale ĉirkaŭ 30-jaraĝe. Tiuj triboj pensis ke amoro prenus forton de viro, kaj se li estus kastrita, li havus pli da forto kaj kuraĝo dum la bataloj. Por kastriĝi, viroj metis mielon sur seksaj organoj kaj post metis ilin en ujo de karnmanĝantaj formikoj dum tri sinsekvaj tagoj. Tio ankaŭ estis rigardita kiel pruvo de kuraĝo.