Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Denta enplantaĵo - Vikipedio

Denta enplantaĵo

El Vikipedio

Dentomankoj, kiuj povas pleniĝi per sol-krono (tiel oni ne smirgas la najbarajn dentojn)
Pligrandigu
Dentomankoj, kiuj povas pleniĝi per sol-krono (tiel oni ne smirgas la najbarajn dentojn)
Du ŝraŭbaj enplantaĵoj, provizitaj per unu krono.
Pligrandigu
Du ŝraŭbaj enplantaĵoj, provizitaj per unu krono.
Dosiero:Xray zahnimplantat blatt.jpg
du platradikaj enplantaĵoj por indulgi la makzelajn nervojn

Denta enplantaĵo axu implanto estas fremda korpo en la makzela osto. Ĝi havas la funkcion de la dentoradiko kaj servas kiel bazo por la artefarita dentokrono. Tiuj nenaturaj enplantaĵoj enradikiĝas - histe asimiliĝas - dum -6 monatoj.

La enplantaĵo estas farita plej ofte el titano kaj havas ŝraŭboformon.

La sveda ortopedista kuracisto D-ro Per-Ingvar Brånemark hazarde malkovris la fenomenon, kiam li kondukis serĉesploron ĉe la tibia osto de kunikloj. De tio li produktis ŝraŭbojn por anstataŭi perditajn ostopartojn, dentojn kaj eĉ teni protezojn por anstataŭi mankantajn lipojn, okulojn kaj orelojn.

Arkeologiaj esploroj trovis kranion en Sidon (Fenica civilizacio, hodiaŭ Libano) de la 5-4-a jarcento a.K., kiu prezentis orajn fadenojn por teni en siaj antaŭaj lokoj la dentojn, kiuj estis perditaj. La samon oni trovis en la Etruska civilizacio. Estis revo de la homaro, povi anstataŭi la dentojn, kiuj iam perditaj, neniam plu povis esti sukcese anstataŭigitaj per io simila kaj efike por maĉi, kaj estetike por ridi kaj havi normalan sociajn rilatojn.

Kun la celo krei dentajn implantojn, la homoj faris multajn provojn ne sciencajn, kaj pro tio la rezultoj estis terure malbonaj. Ĝis kiam en la komenco de la jaroj 50-aj, pli precize en la jaro 1954, prof. D-ro Per-Ingvar Brånemark havis akcidenton dum serĉesploro, kiun li kondukis ĉe la tibiaj ostoj de kunikloj. Li provis studi vivan ostosaniĝon post frakturo(ostorompiĝo) kaj pro tio li enmetis objektivojn de mikroskopoj en la tibiojn de kunikloj, kaj de temp'al tempo kunigis tion al mikroskopo, kaj li povis trarigardi la vivantan restrukturiĝon de ostoj kaj sangaj vaskuloj. Okazis ke li surpriziĝis, kiam li volis forpreni la objektivojn de tiuj ostoj kaj ili ne foriris. Ĉar ĝis tiam, oni kredis, ke ne estis eble ligi oston al metalo. Li esploris, kio okazis, kaj malkovris, ke simple temis pri ligo inter la osto kaj la metalo de tiuj objektivoj. Li studis la materialon, kaj malkovris ke estis eble ligi puran titanon al osto. Al tio fenomeno li donis la nomon ostointegriĝo.

Titano estas kemia elemento kun atomnumero 22, ofte uzata en Medicino, ĉar estas malfacile kreski mikroboj ĉirkaŭ la titanaj aparatoj kaj iloj. Pro tio oni uzis tiun specialan materialon, por fabriki tiajn objektivojn.

Li do kondukis aliajn serĉesplorojn kaj malkovris ke tio, kio ebligas la ligon inter la metalo kaj la osto estas la oksidiĝo de la surfaco de tiu titano: La titana okcido. Surbaze de tio li komencis fabriki ŝraŭbojn por Ortopedio (scienco kiu studas la ostojn). Kun tia materialo estas pli facile por la kirurgoj, kunigi rompitajn ostojn, kaj anstataŭi mankantajn ostopartojn.

La serĉesploro daŭris jardekon, kaj fine li provis anstataŭi dentajn radikojn. Komence li malsukcesis, poste li produktis specialan ŝraŭbon, kaj sukcesis ostointegriĝon. Sur tiu ŝraŭbo li konstruis denton (dento-kronon), kaj tiel ebligis la realiĝon de antikva revo de homaro: Anstataŭi siajn perditajn dentojn.

Tiu ilo konsistas el ŝraŭbo, titana kolo kaj sur tiu kolo la dento (krono). La unuan fojon la scienco akceptis teknikon, por anstataŭi la dentojn per implanto. Post lia eltrovo multaj aliaj sciencistoj ĉefe dent-kuracistoj (stomatologoj) disvolvis aliajn implanto-specojn, jen ŝraŭboj, jen cilindroj preskaŭ ĉiuj kun granda sukceso. Unu el la ŝlosiloj de tiu sukceso estis la du-tempa kirurgio, tio esta: Unue malfermi la gingivon, prepari la oston (borante ĝin), oni enmetas la metalan radikon, denove fermas la gingivon sur gin, kaj atendas, ĝis kiam okazos la ostointegriĝo, kiu daŭras ĉirkaŭ 4 monatojn ĉe la mandiblo (la malsupra makzelo), ĉar la osto estas pli densa, do pli forta; kaj daŭras dum ĉirkaŭ 6 monatoj ĉe la supra makzelo (t.e.: la maksilo). Post tio tempo venas la dua fazo: oni malfermas la gingivon, kaj enŝraŭbas la kolon, kaj jen ĝi estas preta por ricevi la denton.

Komence oni pensis nur anstataŭi la malsupran dentaron, kie estas plej malfacile fari depreneblan protezon. Tiucele oni bezonis 6 implantojn en la antaŭa parto de la mandiblo, kaj sur tiuj oni povos konstrui 10 aŭ eĉ 12 dentojn, solvante unu el la plej grandaj problemoj de la sendentaj homoj. Ne kredu, ke ili estas minimumo! Granda procento de la monda socio tute perdis siajn dentojn, kiuj pereis ĉefe pro karioj, parodontopatioj (t.e.: gingivaj malsanoj), akcidentoj, kistoj kaj tumoroj. Por la supera makzelo, oni bezonas inter 6 kaj 10 implantojn, por povi sufiĉe teni ĉiujn dentojn.

La protetikaj procedoj, kiam rilatas al implantoj, estas multe pli akurataj. Mi diru: senkompare pli akurataj ol kiam oni prizorgas naturajn dentojn. La dento-teknikistoj povas pli facile labori, ĉar ĉiuj la kunaĵoj jam venas maŝinfabrikite pretaj. Kaj ĉiuj estas tenataj de ŝraŭboj, kiuj forte kaj precize premas ilin unu kontraŭ la alia. Eĉ la muldaĵ-procedoj estas pli simplaj, ĉar oni ne nepre bezonas kopii ĉiujn la detalojn de la preparo de dento-surfaco, samkiel okazas ĉe ordinaraj protezoj. Rezulte de tio la protezoj pli facile kaj efike finpretiĝas.

Alia aspekto, kiun oni devas emfazi estas la psikologiaj trajtoj de homoj, kiuj ne havas dentojn. Ili estas malfeliĉaj kaj malsekuraj, ĉar ili scias, ke se ili laŭte krias, se ili ridegas, kaj eĉ se ili ternas aŭ tusas, ili riskas perdi siajn protezojn, kiuj en tiaj cirkonstancoj povas facile flugi en la aeron. Imagu, ke tio estas terura okazaĵo, kiam temas pri festoj, vespermanĝoj kaj eĉ piedpilkaj disputoj. Se unu teamo venkas, kaj oni laŭte krias en stadiono - kiel jam okazis al unu el miaj pacientoj - ŝi devis serĉi sian protezon inter la piedoj de tiuj, kiuj saltis pro feliĉo okaze de venko de sia preferata teamo.

La kazo de alia sinjorino: Ŝi perdis la dentojn pro gingivaj malsanoj - ŝi ne scias bone zorgi pri siaj dentoj kaj gingivoj - kaj finfine ili estis preskaŭ falantaj. Oni devis forpreni ili, kaj anstataŭi ilin per metalaj radikoj (kompreneble, titanaj radikoj), post 6 monatoj oni malfermis ilin, oni faris provizorajn dentojn ĝis la ripariĝo de la gingivo, kaj fine oni konstruis porcelanajn dentojn. De la perdo de la naturaj dentoj ĝis la fino de la kuracado, ŝi uzis , kompreneble, tutan depreneblan superan protezon, kaj ŝi ne estis feliĉa, ĉar ŝi ne povis bone maĉi. Kaj tio okazas al ĉiuj homoj, kiuj uzas artefaritan dentaron. Ekzemple: Ili ne povas mordi malmolajn manĝaĵojn ĉe la antaŭaj dentoj, ĉar tie estas la plej tikla loko de la superaj (kaj ankaŭ de la malsuperaj) dentaroj. Ili simple foriras de la gingiva bazo, kie ili kuŝas, se la homoj manĝas ekzemple pomon. Kaj post la kuracado ŝi estis tre feliĉa, ĉar ŝi denove povis mordi pomon.

Kie estas malkomforto-problemoj ĉe depenebla protezo, estas ĉe la posta parto de la buŝo, ĉefe la malsupraj. Sinjorino havis protezon, kiu terure vundis ŝin. Ŝi uzis la protezon nur por sociaj rilatoj, por prelegi - ŝi estas instruitino kaj katolika monaĥino - la protezo estis por prelegi, prediki kaj preĝi, sed por manĝi ne. Ŝi ne uzis la dentojn por mangi, sed nur por rilatiĝi kun aliaj homoj, Do tute inversita celo de la dentoj. Dum 25 jaroj ŝi restis sen la antaŭaj dentoj, kaj pro tio la superaj postaj dentoj malsupreniris. Do mi devis fari kirurgion por suprenirigi la dentojn. Post la ostointegriĝo de siaj implantoj, oni malfermis la gingivon, faris provizorajn plantajn dentojn, kaj fine ŝi ricevis porcelanajn kronojn. Kaj nun ŝi povas perfekte ne nur manĝi sed amkaŭ ridi, prelegi, kaj eĉ preĝi sen la timo, ke la dentoj povu fali.

Krom tio, la implantoj estas ankaŭ uzataj kiel tenilo de aliaj stomatologiaj protezoj, nome: La buŝ-makzel-vizaĝaj protezoj. La homoj povas perdi parton de la vizaĝo pro akcidentoj, ekzemple pro fajra akcidento, veturila akcidento kaj aliaj traŭmoj, kirurgioj por kuraci vizaĝan aŭ buŝan aŭ makzelan kanceron; denaskaj sindromoj (ekz-e: Iu naskas sen orelo aŭ kun fendo ĉe la lipo, palpebro aŭ orelo).

Do oni povas aserti, ke la dentaj implantoj forte influas, kaj eĉ ŝanĝis la evoludirekton de la nuna Stomatologio, kio antaŭe estis revo, nun fariĝis realaĵo, kaj la kirurgoj devis ŝanĝi sian treinandon, studi pli bone la ostojn, ebligante pli kaj pli bonan vivon por la klientoj ĉefe tiuj, kiuj atingis pli da sperto en la vivo, t.e.: pli altan aĝon; kiuj antaŭe havis problemon pri memfido ĉu manĝante, ĉu rilatante kun aliaj samcivitanoj.

[redaktu] Enplantaĵo el cirkonia oksido

La plej nova formo uzas cirkonian oksidon (ceramiko) por la enplantaĵoj. Tion ellaboris la svisa firmao Straumann en 1998 kaj nomis la enplantaĵon SLA. La radikiĝo atingis la 98%.

En 2005 aperis la SLA-aktiv, kiu havas hidrofilan (akvoŝatan) surfacon sur titano. Ĝis tiam oni uzis nur enplantaĵojn nur kun hidrofobaj surfacoj. la ostiĝo okazas dum 3 semajnoj. La unua enplantado okazis fine de 2005. [1]

[redaktu] Bibliografio

  • MAJEWSKI, S. Enostaj Enplantaĵoj en Protetika Kuracado, Medicina Internacia Revuo 17(4):120-128, dec 1997.
  • La Rekonstruado de Incizivoj per Aplikado de Metodoj pri Diploaj Enplantaĵoj, laŭ Sistemo Branemark, kaj Titanaj Ŝraŭboj de Tipo Biocortical, Medicina Internacia Revuo 18(2):56-73, dec 1998.
  • MISCH, C.E. Contemporary Implant Dentistry, Mosby, St. Louis, 1993, 779 p.
  • RESENDE, R.V. Kio estas Dento, Medicina Heroldo 12:10-13, 1985.
  • Buŝ-Patologio, Medicina Heroldo 9:iv-vii, 1982.

Tiu ĉi artikolo baziĝas parte sur prelego dum UK 2002

[redaktu] rete

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: