Den Helder
El Vikipedio
52° 57′ 30″ N; 04° 46′ 00″ E Mapo
Den Helder situas en la plej norda loko de Norda Holando, Nederlando. Je la 1-a de januaro, 2004, Den Helder havis 59.795 loĝantojn, de kiuj proksimume 44.000 vivas en la urbo Den Helder mem, dum la aliuloj vivas en la vilaĝoj Huisduinen (1.000) kaj Julianadorp (15.000).
La plej gravaj areoj de Den Helder estas Malnova Den Helder, Nova Den Helder kaj De Schoten. Nova Den Helder estis konstruita en la 1950-aj jaroj post la Dua mondmilito kiam estis ega bezono por pliaj domoj. De Schoten estis konstruita en la 1960-aj jaroj.
Den Helder estas la ĉefa haveno por la Reĝa Nederlanda Mararmeo.