Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Bilbao - Vikipedio

Bilbao

El Vikipedio

Geografio > Eŭropo > Hispanio > Eŭska Aŭtonoma Komunumo > Biskajo > Bilbao


Hispane Bilbao, eŭske Bilbo.

  • Koordinatoj: 43° 15' N, 2° 58' U Mapo

Havenurbo en norda Hispanio apud Kantabra Maro ĉe rivero Nervión. Ĉefurbo de Biskajo kaj plej granda urbo de Eŭskio. En 2001, estis ĉirkaŭ 350 000 loĝantoj.

Enhavo

[redaktu] Historio

Fondita en 1300 de Diego López de Haro kun foruo.

En la 19-a jarcento ĝi estis la centro de la liberala opono al la tradicia karlismo kaj suferis longan sieĝon, kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la progresema tendenco de la urbo.

Ĉefurbo de Eŭska Aŭtonoma Registaro (1936-1937) dum Hispana Enlanda Milito. Unu el la membroj de la registaro, Juan Gracia, antaŭe vicurbestro de la urbo, estis aktiva esperantisto.

[redaktu] Ekonomio

Post la krizo de ŝtala industrio, la urbo sin direktas al servoj (foiroj, haveno). Ĝi estas sidejo por bankoj.

[redaktu] Transporto

Estas apuda flughaveno en Loiu (kode BIO). Metroo Metro Bilbao ligas per du linioj Bilbaon kaj la apudajn urbojn. Ĝian arĥitekuron faris Norman Foster. Tramo EuskoTran ekfunciis en 2002.

[redaktu] Kulturo

En Bilbao naskiĝis Miguel de Unamuno.

Muzeo Guggenheim Bilbao, de arĥitekturisto Frank Gehry kaj la novaj metroo kaj tramo estas simboloj de la restarigo post la krizo.

Ĝi estas ĝemelurbo de Tbilisi.

Ĝi estas la urbo de futbalteamo Athletic Club Bilbao.

[redaktu] Esperanto en Bilbao

Grupo Esperantista de Bilbao estis fondita je la 20-a de majo de 1906.

En 1908 la Esperantistoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao Esperantista". Inter 1909 kaj 1912, oni eldonis revuon "Nova Sento". De januaro de 1912 ĝi rolis oficialan organon de Hispana Asocio por propagando de Esperanto, postsekvante Gazeton Hispanan.

En 1911, aperis Montara Grupo Esperanto.

En 1924, Bilbao gastis por 2-a Kongreso Iberiko-Esperantista kaj 4-a Hispana Kongreso de Esperanto.

En 1935 Teodoro Elizondo verkis "Esperanto Giltza" (eusklingva versio de Ŝlosilo de Esperanto), kun 2100-eran vortaron eŭskan-Esperantan.

Post la Hispana Enlanda Milito, esperantismo restis kaŝe aŭ malaperis. Tamen, en 1953 oni laŭleĝigis la "Grupo Esperantista de Bilbao", kaj Bilbao ejis la 14-an Hispanan Kongreson de Esperanto.

En 1956, Grupo Esperantista de Bilbao festis sian oran jubileon.

En 1966, Bilbao ejis la 27-an Hispanan Kongreson de Esperanto kaj inauĝuris strato kun la nomo "Esperanto".

En 1968, okazis la 6-a Internacia Geografia Semajno.

En 1969 Julio J. Juanes sukcesis eldoni lernolibron "Método Bilbao" por elementaj Esperanto-kursoj.

En 1971, membroj de la loka Esperanto-asocio surscenigis la originalan teatraĵon "La Tago kiam Karla venis", de Julio J. Juanes.

En 1973, okazis 5-a Franca-Hispana Esperantista Renkontiĝo.

En 1981, oni festis la 75-jaran Jubileon de la fondo de Grupo Esperantista de Bilbao. Okazis Internacia Esperantista Renkontiĝo.

En 1989, Bilbao ejis la 49-an Hispanan Kongreson de Esperanto. La Biskaja Deputitaro eldonis turisman broŝuron trilingvan (eŭska-hispana-Esperanta) pri Bilbao.

Inter 1991 kaj 1992, oni eldonis la diskonigan revuon priesperantan "Internacia Lingvo", dulingve (hispane kaj eŭske).

Inter 1993 kaj 1994, oni eldonis la soci-kulturan revuon pri Eŭskio, Esperantlingve, "Eŭska Kverko".

En 1999, oni eldonis la trilingvan (Esperante - hispane - eŭske) libron "Omaĝe al Aldecoa", enhavanta du rakontojn de la vitoria aŭtoro. Ankaŭ estis eldonita "Memoraĵoj de Eŭska Bovino". Ĝi estas la unua romano Esperanten tradukita el la Eŭska. La originalo estas la libro de Bernardo Atxaga "Behi euskaldun baten Memoriak".

En 2001, okazas la unua oficiala kurso de Esperanto en la Eŭskia Universitato.

En 2002, oni eldonis la romanon "La Baptofilino", verkita de Jon Mirande. La tradukon el la Eŭska, "Haur Besoetakoa", faris bilbaano Joxemari Sarasua.

Inter 25-a kaj 29-a de aŭgusto de 2004, okazis kongreso de Eŭropa Esperanto-Unuiĝo.

[redaktu] Eksteraj informoj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Bilbao sub la gloso Bilbao


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com