Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Internacia Lingvo - Vikipedio

Internacia Lingvo

El Vikipedio

EdE-I

Internacia Lingvo. (Historia skizo ĝis Volapük.) La kresko de la internaciaj rilatoj, multe superintaj la kadrojn de koncernaj ritaloj dum la antikvo kaj mezepoko, aktualigis la problemon pri la lingvo universala. Jam ne eblis kontentiĝi per tiu skalo de internaciaj rilatoj, kiuj difinis siatempe internacian uzadon por limigitaj lokaj bezonoj de la lingvoj: babilona, antikva greka kaj latina. La malkovro de la Nova Kontinento kaj la grandiozaj perspektivoj de plifortigo kaj plisimpligo de rilatoj kun Hindujo kaj aliaj landoj, kresko de potenco kaj influo de nova socia klaso, la burĝaro, celanta forigi la nacian limigitecon de feŭda mezepoko, decida fiasko de la mezepoka internacia lingvo, la latina, kiu jam ne kapablis konformiĝi al bezonoj de rapide evoluantaj scienco kaj tekniko, - ĉi ĉiuj faktoroj akcelis starigon de la problemo pri dezirindeco de nova lingvo-ilo por interpopola interkompreniĝo.

Interpopola ĵargono de Mediteraneaj havenoj dum la mezepoko, - la Lingvo Franka - ne povis solvi tiun taskon. Provoj verŝi novan sangon en la mezepokan latinon, vivigi kaj plikonformigi ĝin al la novaj bezonoj, montriĝis senrezultaj.

Unu el plej grandaj humanistoj de sia tempo, la hispano Vives en sia libro "De Disciplinis" (1532) skribis timoplene: "Estus feliĉo, se ekzistus unusola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj. . . Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento." La maltaŭgo de la latina lingvo por la aktualaj bezonoj estis tiom klara por la pensuloj de tiu tempo, ke la instruita kuracisto kaj astrologo Nostradamus en 1555 profetis en siaj antaŭdiroj "Centuries" aperon de nova kultura lingvo "inter la popoloj latinaj kaj orientaj."

Sur tiu bonpreparita tereno de disreviĝo pri la malnovo kaj de atendado de io nova ekaperis multaj provoj solvi la problemon de tutmonda int. lingvo. De la: filozofoj Descartes (1629), Leibnitz (1666) kaj de la pedagogo Komensky (1641) dum la 17-a, 18-a, 19-a jarcentoj kaj ĝis la nunaj tagoj kontinue daŭras provoj skizi strukturajn bazojn kaj bazajn formojn de nova monda lingvo.

Ankoraŭ longe antaŭ la tempo, kiam la scienco kapablis plene kompreni la esencon de la "lingvo", apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio (universala ideografia skribo), de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj, bazitaj sur sistemoj de logika klasifiko, de komunhomaj simbolaj lingvoj ktp.

La utopiistoj Thomas More (1516) kaj Denis Vairrasse (1677) skizis bazojn de la estonta lingvo. Ankaŭ Fourier kaj Cabet sin okupis pri tiuj problemoj. La epoko de la granda franca revolucio kaŭzis aperon de speciale konsiderinda nombro de similaj projektoj. Sed la nesufiĉaj konoj rilate al la esenco de la lingvo kaj al la vojoj de ĝia evoluo, la troraciaj konceptoj de la epoko de la franca revolucio, kiuj apartigis la lingvon-ilon for de la socio, for de la formoj kaj kondiĉoj de la ekzistado de tiu socio, reale malebligis la aperigon de praktike efektivigeblaj projektoj pri la int. lingvo. Tamen tiuj provadoj estis necesaj antaŭpreparaj laboroj, eksperimentoj kaj esploroj, sen kiuj ne estus solvo de la problemo.

En la 19-a jarcento la problemo de komuna lingvo interesis ne nur apartajn personojn, sed ankaŭ pli vastajn tavolojn, avide akcelintajn novajn almilitojn de scienco. Tio klarigas la akcepton de pluraj sistemoj de diversaj internaciaJ signaroj, kiel la lumtura signalado (1865) la mara signalaro (1871), la decimala klasifika sistemo por bibliotekoj ktp. Tio klarigas ankaŭ la kvantan kreskon de la projektoj de artefarita lingvo dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj tio klarigas, ke la plimulto de novaj lingvoprojektistoj forlasis la tro abstraktajn bazojn kaj alproksimiĝis al la ekzistantaj "naturaj" lingvoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com