Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions Armaturo de betono - Vikipedio

Armaturo de betono

El Vikipedio

Arkitekturo > Betono

Armaturo de betono - sumo de ĉiuj ŝtalaj armaj enmetaĵoj (dratoj, vergoj, kabloj, retoj k.s.) enmetataj en betonon; la sumo povas rilati al unu konkreta betona konstruelemento aŭ al ĝia transversa sekco

Enhavo

[redaktu] MATERIALO KAJ FORMO DE ARMATURO

armatura ŝtalo - materialo de ŝtalaj armaturaj enmetaĵoj uzataj por armi betonon; ili estas aŭ el la ŝtalo kun esprimforta cedolimo aŭ el la ŝtalo sen esprimforta cedolimo, ĉe kiu pro simpligo de kalkulo estas por cedolimo konsiderata la limo 0,2 (%)

ŝtalbetona armaturo - armaturo, kiu ne rezultigas prestreĉitecon en betono, kiel en la kazo de prestreĉa armaturo.

prestreĉa armaturo - armaturo, kiu rezultigas intencatan daŭran prestreĉitecon en betono.

armaturo kun glata surfaco - armaturo, kies surfaco ne estas deformita cele por altigi koherecon de armaj enmetaĵoj al betono

armaturo kun perioda surfaco - armaturo, kies surfaco estas pro altigo de kohereco al betono deformita, ekz. per rektaj aŭ ondumitaj elstaraĵoj evoluantaj sur la enmetaĵo paralele kun ĝia akso aŭ helice, per periode ripetiĝantaj kurtaj elstaraĵoj, enpremaĵoj k.s.

arma enmetaĵo - unusola kaj memstara parto de armaturo, ekz unu arma drato, vergo, prestreĉa kablo k.s.

nerigida arma enmetaĵo - elemento de armaturo kun neglektebla fleksa rigideco kompare kun fleksa rigideco de ŝtalbetona elemento, kiun ĝi armas

rigida arma enmetaĵo - elemento de armaturo, pri kies fleksa rigideco estas necese en la statika kalkulo atenti

arma drato - arma enmetaĵo el ŝtala drato fride tirita kun konvencie limigita diametro 8 mm kaj malpli

arma vergo - arma enmetaĵo kiel peco de ŝtalbetona aŭ prestreĉa armaturo, fabrikita el ŝtalo fride tirita kun nominala diametro pli granda ol 8 mm

arma stango - ŝtal-produkto laminita, ev. post laminado ankoraŭ firmigita, destinita por armado de betono; kutime oni fabrikas ĝin rondprofila:

  • kun glata surfaco,
  • kun surfacaj periodaj elstaraĵoj aŭ enpremaĵoj

stango firmigita per frida formado - ŝtala arma stango post varma laminado firmigita pro altigo de cedolimo kaj rezisteco, plu formata fride, ekz. per premado, refoja laminado, tirado, tordado

patentita drato - drato, kiu antaŭ frida tirado estis speciale varme prilaborita: varmigita je harda temperaturo kaj poste trempe malvarmigita en plumba aŭ sala bano; per tiu ĉi hardado oni celas atingon de alta formeblo

arma reto - arma enmetaĵo kreita per du varpoj de armaj vergoj (laŭ-longaj kaj transversaj) kutime reciproke ortaj, kiuj en la lokoj de kruciĝo estas kunligitaj per veldado aŭ plektado

[redaktu] PRETIGO DE ARMATURO

fleksado de armaturo - prilaboro de armaturo, dum kiu estas fleksataj la armaj vergoj kaj stangoj laŭ en projekto preskribita formo; la fleksado okazas mane aŭ maŝine, kutime fride, ĉe dikaj profiloj ankaŭ en varma procedo

plektado de armaturo - kunigado kaj bindado de la elementoj de armaturo por statike efika ŝtalbetona elemento ĉu ekster ĝi aŭ rekte en ĝia pozicio; la plektado okazas helpe de binda drato, aŭ per veldado, rezulto estas armaturo aŭ armoskeleto

oblikva flekso - parto de la tonda armaturo kreita per flekso de laŭlonga enmetaĵo oblikve ekde la tirata flanko al la premata flanko de fleksata betonelemento, proksime ĉe la subapogiloj pro tondofortoj

jugeto - arma enmetaĵo orta aŭ oblikva al laŭlonga armaturo; ĝi funkcias kiel tonda armaturo garantianta la tutecon kaj integran efikon de la ŝtalbetona profilo. Jugetoj baras deflankiĝon de la laŭlongaj enmetaĵoj kaj ties fendan efikon je betono; jugetoj distingiĝas laŭ:

  • formo - fermitaj, apertaj, simplaj, volvaj,
  • statika efiko - dutondaj, plurtondaj,
  • fikso - binditaj, velditaj

kroĉilo - arma enmetaĵo funkcianta kiel tonda transversa aŭ helpa armaturo ĉirkaŭprenanta du laŭlongajn enmetaĵojn lokitajn ĉe kontraŭaj surfacoj de betonelemento

ankra hoko - ekstremo de arma vergo fleksita je 90( ĝis 180( cele por ankri la vergon en betono; laŭ angulo de flekso distingiĝas hoko ortangula, akutangula kaj duonronda

binda drato - mola ŝtala drato por kunligado - bindado - de unuopaj pecoj de armaturo en la procedo de plektado

distancilo - intermetaĵo aŭ submetaĵo garantianta ĝustan pozicion de armaj enmetaĵoj, ankaŭ necesan distancon disde ŝelaĵa surfaco; en tiu kazo ĝi garantias bezonatan kovran betontavolon super la armaturo

kupla elemento - statike efika kontraŭŝova elemento - kuplilo, kutime el ŝtalo, kiu estas ankrita por kunfiksi du partojn de unu statika profilo, kiuj iel distingiĝas, ekz. laŭ materialo (ŝtalbetono - ŝtalo), laŭ streĉiteco (ŝtalbetono - prestreĉita betono), laŭ tempo de pretigo (ŝtalbetono - ŝtalbetona prefabrikaĵo); kupla elemento povas havi formon de hoko, krampo, maŝo, tigo kun kapo, helica drato k.s.

armatura skeleto - armaturo pretigata en armista laborejo el antaŭe fleksitaj armaj elementoj per ties plektado aŭ veldado, destinita por statike efika ŝtalbetona konstrukto; post la pretigo ĝi estas fiksata en ŝelaĵon aŭ muldilon kiel tuto Permesata sinonimo: armoskeleto

memporta armatura skeleto - armoskeleto, kiu konsistas el rigidaj kaj nerigidaj armaj enmetaĵoj kunligitaj per veldado (ŝtalo kun garantiita veldeblo); ĝi devas mem sen kunefiko de betono porti ĉiujn ŝarĝojn ĝis la tempo, kiam la betono atingos certan minimuman firmecon

[redaktu] ARMATURO EL LA VIDPUNKTO DE TRANSIGO DE FORTOJ

porta armaturo - armaturo, ĉe kiu oni supozas streĉon pro ŝarĝo kaj transigon de fortoj en koncerna elemento aŭ konstrukto

ĉefa armaturo - sumo de armaj enmetaĵoj, kiuj akceptas la ĉefan, ordinare laŭlongan tiran streĉon (ĉe la fleksataj betonelementoj)

laŭlonga armaturo - porta armaturo paralela al mezlinio ev. mezebeno de la konstrukta betonelemento

tira armaturo - porta laŭlonga armaturo en la tirata zono de sekco

prema armaturo - porta laŭlonga armaturo en la premata zono de sekco

tonda armaturo - porta armaturo destinita por transigado de la tondaj kaj ev. ankaŭ de la ĉefaj tir-tensioj, kiujn ne eblas aljuĝi al betono; la resuma nomo por la porta juga armaturo kaj oblikvaj fleksoj

jug[et]a armaturo - jugetoj kaj kroĉiloj kune; la juga armaturo povas esti porta aŭ helpa

transversa armaturo - porta armaturo situanta en la orta direkto al mezlinio ev. mezebeno de la betonelemento, aŭ al la direkto de ĉefa premo en la betonelemento

distribua armaturo - armaturo de plataj kaj spacaj betonelementoj, kutime metita en la orta direkto al la porta armaturo, en la ebeno paralela kun la mezebeno; ĝia okaza transversa porta funkcio ne estas konfirmata per kalkulo

transporta armaturo - porta armaturo, kiu garantias nedifekteblon de betona prefabrikaĵo ĉe ties levo el la muldilo, transporto kaj muntado

neporta armaturo - armaturo, kun kies porteblo oni ne kalkulas, ĝi ne estas dimensiata en statika kalkulo; ĝia funkcio povas fonti el alia ol statika vidpunkto

helpa armaturo - armaturo, ĉe kiu oni ne supozas transigadon de fortoj en la konstrukto, en la statika dimensiado oni konscie ne kalkulas kun ĝi

[redaktu] ARMATURO DE PRESTREĈITA BETONO

prestreĉiteco - la stato de daŭra interna streĉo de betono elvokita per prestreĉa armaturo sendepende de ŝarĝo

antaŭhardiĝa prestreĉado - estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo, kiu estis streĉita inter pozicie fiksaj blokoj, enbetonita kaj post hardiĝo de betono liberigita el la ligo kun la blokoj

posthardiĝa prestreĉado - estigo de prestreĉiteco en betono per prestreĉa armaturo disapogita sur la jam hardiĝinta betono de la prestreĉata elemento

perdo de prestreĉ[itec]o - fenomeno daŭre okazanta pro influoj de certaj cirkonstancoj, kiuj malaltigas la prestreĉitecon

prestreĉa enmetaĵo - unusola kaj memstara prestreĉa drato (ekz. patentita), plektaĵo el 2 aŭ 3 dratoj, ŝnuro, kablo, vergo, stango, kiu estas gvidata laŭlonge tra fleksata betonelemento por arma celo

prestreĉa ŝnuro - Sepdrata ŝnuro 1 + 6, volvita el 7 glatsurfacaj ŝtalaj dratoj de ronda profilo

prestreĉa kablo - fasko de paralele kunigitaj prestreĉaj enmetaĵoj - dratoj

kabla kanaleto - laŭlonga kavaĵo en betona konstruelemento, tra kiu oni tredas kaj streĉas kablon, kaj kiun oni poste kontraŭkorode injektas per cementa pasto, mortero, lubrikaĵo k.s.

kabla tubo - tubo (plasta, metala) kreanta kablan kanaleton en betono.

injekta mortero - miksaĵo destinita por injekte plenigi la spacon inter kablo kaj interna surfaco de la kabla kanaleto

ankrado de prestreĉa armaturo - fidinda aranĝo por sekura transigo de forto, prezentanta prestreĉitecon, el la prestreĉa armaturo en la betonon

ankrolongo de prestreĉa armaturo - longo de tiu parto de la prestreĉa armaturo ankrita en betono per kohereco, en kiu la tuta prestreĉa forto transiĝas en la antaŭe prestreĉitan betonon

ankra zono - Parto de la betonelemento, kiu situas tuŝapude al la armatura ankra aranĝaĵo; la prestreĉa forto ne estas en la zono distribuita unuforme

ankro - Ilo, kutime ŝtala, ebliganta ankri prestreĉitan armaturon, fabrikita ekster la konstruo kaj metita antaŭ la streĉado en la ankran zonon

ankra plato - parto de la ankra aranĝaĵo (ankro), kiu estas ŝtala plato kun unu aŭ pli da konusaj truoj; ĝi servas por ankrado de kabloj pere de ankraj konusoj

ankra konuso - parto de ankra konusforma aranĝaĵo (ankro), kiu servas por ankrado de kablo en la truo de la ankra plato

[redaktu] ARANĜO KAJ PROCESOJ DE ARMATURO

nominala diametro de enmetaĵo - diametro menciita en ĉi-rilataj normoj de ŝtaloj destinitaj por betonarmaturo

sekcoareo de enmetaĵo - areo respondanta al nominala diametro kaj al ceteraj nominalaj dimensioj de la enmetaĵo, menciita en la normo de produktoj el koncerna betonarmatura ŝtalo

sekcoareo de armaturo - sumo de sekcoareoj de armaj enmetaĵoj, kiuj en koncerna transversa sekco de betonelemento formas armaturon

garantiata (norma) firmeco de materialo - valoro de firmeco de materialo, kiu estas atingata kun statistika garantio 0,95

cedolimo - streĉo, ĉe kiu ŝtalo ekzamenata en tiro komencas unuafoje signife plilongiĝi sen kresko de ŝarĝo, aŭ ĉe kiu okazas plilongiĝado akompanata per malkresko de ŝarĝo

limo 0,2 - streĉo, kiu en ŝtalo sen klara kaj signifa cedolimo rezultigas daŭran proporcian plilongiĝon 0,2 %

labora diagramo - dependeco inter streĉo kaj deformiĝo esprimita per analitika funkcio tabele aŭ grafike; konstatebla estas zono de elastaj deformiĝoj, post la cedolimo grade altiĝas supereco de plastecaj deformiĝoj kaj post la rezistolimo okazas maldikiĝo de la stangoprofilo kaj disŝiro

duktileco - propreco de tenacaj materialoj, kies plasteca kampo de deformiĝo estas signifa. Ĝi estas demonstrata per daŭra proporcia plilongiĝado de vergo en la momento de disŝiro, esprimita en procentoj

grado de armigo - rilato de la sekcoareo de armaturo al la tuta sekcoareo de betonelemento laŭ regulo de koncerna normo; ĝi estas esprimata per proporcia nombro aŭ per procento (procento de armaturo en la sekcoareo)

ankrolongo - longo de arma enmetaĵo (ankrita pere de kohereco), laŭlonge de kiu la tuta tirforto streĉanta la enmetaĵon transiĝas en betonon

jung[ad]o de armaturo - libera aŭ fiksa kunigo de du armaj enmetaĵoj en laŭlonga direkto tiel, ke ambaŭ enmetaĵoj efiku el statika vidpunkto kiel unu enmetaĵo sen interrompo; libera kunigo okazas per reciproka transmeto kaj dratbindo (efikas la kohereco al betono), la fiksa kunigo okazas per veldo aŭ speciala elprovita maniero; (jungo).

longo de transmeto de armaj enmetaĵoj - longo, kiu estas necesa por ĉiu paro de armaj enmetaĵoj kunligataj per reciproka transmeto de ties apudaj ekstremoj, por ke la tuto povu esti statike plene uzebla

kovra tavolo de armaturo - tavolo de betono inter la surfaco de betonelemento kaj al ĝi plej proksima surfaco de arma enmetaĵo

THIS WEB:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007:

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - be - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - closed_zh_tw - co - cr - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - haw - he - hi - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - ms - mt - mus - my - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - ru_sib - rw - sa - sc - scn - sco - sd - se - searchcom - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sq - sr - ss - st - su - sv - sw - ta - te - test - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tokipona - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia 2006: