Arekipo
El Vikipedio
Arequipa aŭ Arekipo estas urbo situata en la sudokcidento de Peruo, ĉefurbo de samnoma provinco kaj regiono.
Ĝi estas la dua plej grava urbo en la lando, post la ĉefurbo Limo. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 16° 24' S, 71° 33' U Mapo. La urbo troviĝas ĉepiede de la vulkano Misti. Ĝi enhavas proksime 844.000 loĝantojn (2005).
La zono estas loĝata jam de pli ol ok mil jaroj. La nunan urbon fondis en 1540 sendito de la konkeranto Francisco Pizarro, kaj tre baldaŭ ekkreskis.
La malnova parto de la urbo estis deklarita de UNESKO Monda Kulturheredaĵo en novembro 2000. Ĝi estas konata kiel La Blanka Urbo, pro la koloro de la domoj en tiu kvartalo. Vizitindaj estas la Katedralo kaj la Monaĥejo de Sankta Katerina.
[redaktu] Famaj arekipanoj
- José Luis Bustamante Y Rivero, Prezidento de Peruo
- Mario Vargas Llosa, verkisto
- Hernando de Soto, ekonomikisto