Korsiko
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Francaj regionoj > Korsiko
Korsiko (franclingve Corse [kors], korsike Corsica [korsika]) estas la tria plej granda insulo en okcidenta Mediteraneo. Ĝi troviĝas norde de la insulo Sardio kaj okcidente Italio.
Korsiko estas unu el 26 francaj regionoj kiu konsistas el du departementoj: Corse-du-Sud, Haute-Corse. Sed striktsignife ĝia laŭleĝa statuto estas "Teritoria Kolektivejo", t.e. Korsiko profitas je pli gravaj instancoj ol aliaj francaj regionoj. Kvankam aparta de kontinento per Ĝenova Golfo, ĝi apartenas metropolan Francion.
- Areo: 8 680 km²
- Loĝantaro : 260 196 (1999)
Enhavo |
[redaktu] Urboj
Ĉefaj urboj:
- Ajaccio (korsiklingve Aiacciu), la regiona ĉefurbo
- Bastia
- Corte (korsiklingve Corti)
- Sartène (korsiklingve Sartè)
- Calvi (korsiklingve Calvi)
Aliaj gravaj urboj:
- Insulo-Rufa (franclingve L'Ile-Rousse kaj korsiklingve Isula-Rossa)
- Porto-Vecchio (franclingve Porto-Vecchio kaj korsiklingve Portivechju)
- Bonifacio (korslingve Bunifaziu)
- Sankta-Florento (franclingve Saint-Florent kaj korsiklingve San-Fiurenzu)
- Propriano (korsiklingve Pruprià)
- Aleria
[redaktu] Geografio
Korsiko troviĝas 200 km sudoriente de Bordo Lazura (franca suda bordo) kaj 80 km okcidente el Toskanio kaj el Latio. Ĝi estas norde de Sardio, aparta per la Markolo de Bonifacio. Korsika surfacampleksas 8722 km² kaj mezuras 83 km de okcidento al oriento kaj 183 km de nordo al sudo.
La antikvaj Grekoj nomis la insulon "Kallisté" [kaliste] signifiante "la plej bela" kaj hodiaŭ la turistaj broŝuroj diras ke Korsika estas "la Bela Insulo". Tiaj nomoj originas de ĝiaj belegaj pejzaĝoj. Korsiko havas 1000 km da marbordoj, de kiuj 300 km estas sabloplaĝoj.
Sed la plej speciala korsika karakterizo estas la montaro. Korsiko diriĝas esti "monto en la maro". Ĝia alteco averaĝas 568 m kaj kulminas je 2710 m ĉe Monte Cintu. Pli ol 50 pintoj transpasas 2000 m da alteco kaj neĝo restadas sur ili ĝis la printempo.
[redaktu] Geologio
Korsiko disiĝas je kvar morfologiaj zonoj:
- Hercina aŭ kristala Korsiko estas kristala bazo, kiu kovras la du sudokcidentajn trionojn de la insulo (okcidente el Calvi-Solenzara linio). Ĝiaj ĉefaj ŝtonoj estas plutaj kaj vulkanodevenaj (ekz-e granito, bazalto, ktp). Ĝia spino etendiĝas de nordo (Monte Cintu, 2710 m) al sudo (Pintoj de Bavella aŭ Punte di Bavella, 1218 m), tra la plej altaj montoj, kiuj alternas je kvar montpasejoj (Bocca di Verghju, Bocca di Vizzavona, Bocca di Verde kaj Bocca di Bavella). La deklivoj estas krutaj okcidente kaj falas direkte en la maron (ekz-e ĉe la Golfetoj de Piana aŭ Calanche di Piana). Kontraŭe la montaro deklivas malkrute oriente. Multaj valoj profiliĝas orte je la ĉefa spino.
- Alpa aŭ ŝista Korsiko estas montara bazo, kiu kovras la nordorientan kvaronon de la insulo. Ĝia ĉefa ŝtono estas la ŝisto. Ĝi konsistas el Korsika Kabo kaj la Castaniccia (korslingve por "la kaŝtanarbaro"); ambaŭ masivoj estas disigitaj per la interkrutejo de Lancone kaj la valo de Golo. La ĉefa spino direktiĝas de nordo al sudo, tra altaj montoj (ekz-e Monte Stellu, 1307 m, aŭ Monte San Petrone, 1766 m) kaj montpasejoj (ekz-e Bocca di Teghime, Bocca San Stefanu aŭ Bocca di u Pratu). Multaj valoj tranĉas la deklivojn orte je la ĉefa spino.
- La centrala kaviĝo estas la limo inter alpa Korsiko kaj kristala Korsiko. Tia montsulko konsistas sude el la valo de Tavinjano (Tavignanu) kaj okcidente el la kaviĝo de Corte kaj la oriento de Balagne (Balagna) ĉirkaŭ Insulo-Rufa.
- Tri ebenaĵoj kaj altebenaĵoj konsistas el mola grunda materialo. La dezerto de Agriates (Agriate), inter Sankta-Florento kaj Balagne, kaj la ebenaĵo de Bonifacio, inter Bonifacio kaj la Pintoj de Bavella, estas formitaj el kalko kaj el grejso. La orienta ebenaĵo, kiu etendiĝas de Bastia ĝis Porto-Vecchio, konsistas el maraj konglomeroj kaj rivierdevenaj aluvioj. Sur ĝi troviĝas multaj lagetoj.
[redaktu] Klimato
Pro ĝiaj specialaj karakterizoj, Korsiko profitas je varia klimato. La sunbrilo daŭras longatempe (pli ol 2500 horoj da suno ĉiujare). La pluvioj ŝprucigas abunde Korsiko. La marbordojn kaj la malaltajn valojn kovras mediterranea klimato (mildaj vintroj kaj varmegaj senpluvaj someroj). Pli altaj montaroj spertas montaran klimaton (varmetaj someroj, malvarmaj vintroj kun multa pluvio kaj neĝo).
Ventoj respondecas abundajn pluvoprecipitadojn:
- La Libecciu, sudokcidenten, kaj la Mistralo (Maestrale), nordokcidenten, estas malkvietaj kaj somere sekaj. Sed aŭtone kaj printempe ili kunportas pluvion, kiu falas sur la plej altaj masivoj.
- La Tramuntana, norden aŭ nordokcidenten, blovas vintre malvarme kaj malkviete. Ĝi kunportas pluvion kaj neĝon.
- La Grecala, orienten aŭ sudorienten, tipiĝas de la Tirena Maro. La Siroko, suden, originas de Nordafriko kaj kunportas saharajn sablajn polvojn. Ambaŭ ventoj blovas varmete kaj malseke. Ili alportas pluviojn al la orienta ebenaĵo.
Kontraŭe, la dezerto de Agriates kaj la altebenaĵo de Bonifacio estas preskaŭ senpluvaj.
[redaktu] Hidrografio
En Korsiko multaj rivieroj fluas de montaroj. La flua reĝimo kapricas laŭ la pluvioj kaj do laŭ la sezonoj. Sur la okcidenta montoflanko la rivieroj deklivas krute de pintoj al maro kaj orte je bordoj t.e. de oriento al okcidento. Sur la orienta montoflanko la rivieroj ĝenerale fluas pli kviete kaj pli longe. Sed rivieraltiĝoj revenas ĉiujare sur ambaŭ flankoj pro la torenta reĝimo. Ĉefe someraj montaraj ŝtormoj initiatas tiujn, kiuj tro ofte kaŭzas dronmortigojn.
Ĉefaj rivieroj:
- La Golo (u Golu), kiu fluas oriente de norda monto (la Paglia-Orba, 2500 m) al sudo el Bastia tra la centrala kaviĝo (totala longo: 85 km).
- La Tavinjano (Tavignanu), kiu komenciĝas en la Lago de Nino (1750 m), fluas oriente ĝis Aleria en la orienta ebenaĵo, tra Korto, kie kuniĝas kun ĉefa branĉriviero, la Restonica (totala longo: 58 km).
Ceteraj rivieroj estas: la Taravu, la Rizzanese, la Liamone, la Fiumorbu, ktp.
Multajn lagojn Korsiko ŝirmas. En altaj masivoj estas lagetoj glaciejaj, ekz-e la Lago de Nino (Ninu), la Lago de Melo (Melu) aŭ la Lago de Capitello (Capitellu). Kelkaj artefaritaj baraĵolagoj estis kreataj por elektron produkti. Krome tri relative vastaj lagunoj etendiĝas en la orienta ebenaĵo:
- La Laguno de Biguglia, sude de Bastia, kiu mezuras 11 km de nordo al sudo kaj 2,5 km larĝe; la lago laŭestas tre proksime el la maro (malpli ol 1 km) kaj gastigas naturan parkon, kie vivas multajn birdojn, fiŝojn kaj plantojn.
- La Laguno de Diane (Diana) kaj la Laguno de Urbino (Urbinu), proksime el Alerio, kiuj servas por fiŝa kaj konkaĵa bredado.
[redaktu] Historio
Antaŭe posedaĵo de la itala Mara respubliko de Ĝenovo, Korsiko ekapartenas al Francio de 1768.
Post sendependiĝo de Alĝerio, multaj francoj loĝintaj en Alĝerio (la tiel nomataj "Pieds-Noirs" = "nigrapieduloj") venis loĝi en Korsiko. Tio instigis la korsikajn naciistojn senti sin en franca kolonio.
[redaktu] Famaj korsikanoj
- Napoléon Bonaparte, (1769, 1821), kiu fariĝis franca imperiestro sub nomo Napoleono la 1a (1801 - 1815).
- Tino Rossi, (1907 - 1983), belkantisto.
Vidu ankaŭ korsika lingvo, vendeto.