Bordo Lazura
El Vikipedio
La Bordo Lazura estas franca mediteranea marbordo inter la urbo Hyères ĉe la okcidento kaj la itala limo ĉe la oriento. Ĝi kovras la departementoj Alpes-Maritimes kaj Var, kaj la monaka teritorio. Ĝin ĉirkaŭas la montmasivoj de Maures, de Estérel kaj de Sudalpoj, kies kelkaj pintoj kulminas je preskaŭ 3000 m.
La zono estas tre urbaniza ĉe la bordo pro la turismo, sed pli protektata en la enlando (ekz-e en Var, en masivo de Maures). Sunan kaj varman klimaton profitas la Bordo Lazura. Nico kun sia internacia flughaveno estas rigardata kvazaŭ la ĉefurbo de la Bordo Lazura.
La esprimon Bordon Lazuran elkreis la franca verkisto Stéphen LIEGEARD en lia libro "La Côte d'Azur" (La Bordo Lazura) publikigata en 1887. La vorton lazuron li pruntis el la heraldikaj farboj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon: