Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Stenografio - Vikipedio

Stenografio

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.

Skribarto > Steno < Stenografio

Stenografio estas farita permane per ia skribilo, ekz. krajono aŭ inka skribilo.EdE-S

Stenografio. Esperanto kiel internacia helplingvo faciligas la reciprokan interkompreron. Per ĝia principa uzo oni liberigas ĉiun internacian interrilatadon de la tradicia balasto, kaŭzita de la multlingveco. Stenografio kiel skribteknika helpilo simpligas la skriblaboron. Ĝi malŝarĝas la skribanton de la pezeco de la ordinara skribmaniero. Esperanto kaj Stenografio estas du raciaj helpiloj de l' moderna vivo.

La Stenografistaro ĉiam montris sin tute favora por Esperanto. Ĝi multe helpis ĝian propagandon kaj al ĝi alfaris la diversajn stenografi-sistemojn. La unuaj publikigoj okazis en 1896. „Lingvo Internacia“ publikigis artikolon pri la rilatoj, kiuj ekzistas inter Esperanto kaj Stenegrafio.

Samtempe „Le Grand Sténographe“ kaj „La Gazette Sténographique“ en Francujo publikigis kurson. La lasta gazeto eĉ publikigis aldonon „L' Espérantiste“ (Praulo de tiu poste publikigita de Louis de Beaufront).

En 1897 aperis en Stokholmo la unua lernolibro de Esperanta Stenografio, de Per Ahlberg - Stenografio laŭ la principoj de D-ro Julius Brauns Esperantigita per helpo de V. Brauns el Halmstad, Svedujo.

En 1903 S. de Vries publikigis en Amsterdam la unuan internacian revuon por Esperanta Stenografio „La Stenografisto. En 1904 li ellaboris sistemon: „Resumo de la Stenografiaa sistemo de Vries, prilaborita por la lingvo Esperanto“. Sed ĝi restis nur manuskripto. Samajare de Vries kaj Dreves Uitterdijk publikigis duonmonatan gazeton „Revuo Internacia de Stenografio“ kaj fondis Internacian Esperantan Stenografian Societon.

En la sama jaro Pastro Frederiko Schneeberger en Lauxfen (Svislando) aperigis 4-paĝan „Resumo de la Esperanta Stenografio“ verkita laŭ la sistemo de Stolze-Schrey. Dua kaj tria eldonoj de la sama resumo, kun kelkaj sistemmodifoj, eliris ĝis la jarfino. Schneeberger ankaŭ fondis la „Esperantan Stenografian Rondon“ por St-a korespondado kaj ekzercado.

La jaro 1905 estas grava en la historio de Esperanta Stenografio. Schneeberger aperigis sian „Lernolibro de Esperanta Stenongrafio laŭ la unuiga sistemo Stolze-Schrey“. La Svisa Stenografia Societo organizis konkurson en germana, franca kaj Esperanta Stenografioj.

En la 1-a UK en Boulogne sur Mer, Schneeberger postskribis la paroladojn laŭ sia alfaro kaj per tio fariĝis la unua praktikisto de debat-stenografio en Esperanto. Liaj stenografiaĵoj servis por kompilo de la oficiala raporto de l' kongreso.

Flavigny kaj Lafaye verkis adapton de Duployé (nur manuskripto).

Aperis samtempe 2 alfaroj por Pitman de Georg Ledger kaj Alfred Lindridge Manuskripto de Antonio Sobezynski „Universala sistemo st-a, uzebla en ĉiuj lingvoj“ fariĝis konata, same modeloj de Esperanta Stenografio de A. Saponjko.

En 1906 Schneeberger eldonis stenografian gazeton „Flugila Plumo“, unue hektografite, poste en litografio, de post numero 4, regule kun ekzercoj en debata stenografio. Li plie publikigis sur bazo de sia praktikado en Boulogne sur Mer. verkon hektografitan: „Regularo kaj Sigelaro de Kongresa Stenografio (Sistemo Stolze-Schrey)“, W. Hauxschildt alfaris la sistemon Scheithauer.

En la 2-a U. K en Genève, Schneeberger, Jak, Schmidt (Berno) kaj Siegfried Auerbach (Frankfurt a/M.) postskribis la oficialajn paroladojn de la kongreso laŭ la sistemo StolzeSchrey.

Stenografia Societo en Szeged (Hungarujo) por la Internacia Kongreso de Stenografio en 1907, akceptis favoran decidon. En la kongreso, Schneeberger kaj Cogen (Ninove) ricevis medalon por siaj Esperantaj laboroj pri Stenografio.

Dum la 3-a U. K. en Cambridge - la 16-a de aŭgusto 1907 - okazis kunsido de „Internacia Stenografia Societo“ prezidita de Schneeberger.

Fine dum tiu jaro aperis „Lernolibro de la Natura Stenografio Gabelsberger“ alfarita de G. Christofel, kun enkonduko en Esperanto metagrafio.

En 1908 Ch. Barit publikigis propran sistemon: „L' Espero“ kaj Rudolf Sprotte du verketojn: „Simpla stenografia sistemo“ (Charlottenburg) kaj „Aoro“ Stenografia internacia. Lernolibro por uzo en la lingvoj Esperanto, angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).

Pastro Augustus Frohus (Poppenburg-Hannovero) publikigis alfaron de la germana sistemo Scheithauer.

La stenografia eltrovinto Heinrich Roller (Berlin) aperigis verkon „Kompleta lernolibro de Esperanta stenografio laŭ la Rollera tutmonda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj“.

En 1909 A. Creux elvenigis alfaron por Ido de l' sistemo Duployé ĉe la eldonejo Duployé en Paris, kun du parto de adapto por nia lingvo sub la titolo. „Stenografio Duployé por Esperanto“. A. Ruthardt (Mühlacker, Germanio) aperigis sistemon de intermacoa stenografio, ankaŭ aplikebla por Esperanto. Instruisto W. Wohlrabe Chemnitz, en „Der Unterrichtsleiter“, Liegnitz (majo 1909) publikigis kurson de Esperanta Stenografio laŭ la sistemo de „Nationalstenographie“ de fratoj Kunowski.

Dum 1910 d-ro Albert Schramm eldonis ĉe Heckners Verlag, Wolfenbüttel (Brunsvigo) la Esperanta Stenografio. laŭ la sistemo Gabelsberger. Anglo, Josiah Catton, publikigis en London adapton de l‘ Pitman-sistemo.

En januaro 1911 d-ro A. Schramm, Dresden, komencis publikigi la gazeton „Internacia Stenografia Gazeto Gabelsberger“, organo de la „Internacia Ligo Gabelsberger“, kun „Stenografia Aldono“ (laŭ la sistemo G.-Schramm). Redaktoro Karp Wallon, Frankfurt a. M.-Süd.

Emil Stark, Magdeburg, post aliĝo de Schneeberger al la Ido-movado, aperigis en 1911 duan senŝanĝan eldonon de la lernolibro de Schneeberger. Li ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto „Flugila Stelo“ novan organon sub la titolo „Flugila Plumo“; ĝi ĉesis post kelkaj numeroj.

Ŝajnas, ke 1912 estis rezervita al sola aŭtoro L. Jakab, Budapest. De li aperis tri verketoj: „Lernolibro de la plej simpla kaj plej facila Stenografio“ Poste: Komparaj tabelo de la 15 diversaj sistemoj de Esperanta Stenografio kaj Esperanta sono. Statistikoj. Fine: Klopodoj por la Esperanta Stenografio (hungarlingve). Dum la sekvanta jaro K. Ewald publikigis laŭ tiu ĉi sistemo broŝuron „Bildoj el la besta vivo“. Robert Kreuz, Frankfurt a. M. (Germanio) en tiu ĉi jaro diskonigis la unuajn provojn de metagrafio Stolze-Schrey-Schneeberger.

Komence de 1913 Pierre Flageul, Paris, alfaris la sistemon Duployé al Esperanto ka instruis ĝin en la Esperanto grupo en Vanves.

Je Pasko 1913, Rob Kreuz postskribis la Esperantajn alparolojn faritajn en la germana faborista kongreso en Frankfurt a. M publikigitajn laŭ tio.

Majo: Alfred Wheeler Lyndridge publikigis „Adaptation of Pitman's shorthand to Esperanto“. Junio: aperis en „Le Phare Sténographique“: „Sistemo Duployé por Esperanto“, alfarita de prof. Sepulveda Cuadra, Santiago de Chile. Aŭgusto: en „Le Journal des Sténographes“ prezento de la „Adaptation de la Sténographie Duployé à la langue internationale Esperanto“ laŭ la alfaro de P. Flageul. Saman monaton Rob. Kreuz prove stenografis en la U. K. en Bern. Oktobro: Flageul publikigis la „Petite Méthode de Sténographie Espérantiste“; en novembro, li komencis eldoni „Fluganta Skribilo“, Stenografia monata gazeto.

En januaro 1914 „Le Phare Sténographique“ organizis stenografian konkurson kun sekcio por la Esperanta Stenografio Duployé Flageul. 17-a de januaro, Rob. Kreuz 1-a premio (120 silaboj) en konkurso Sachsenhausen. Aprilo: „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian konkurson de Esperanta Stenografio 3-a de aprilo Kreuz 1-a premio (140 silaboj) en konkurso Oberursel, 14-a de junio 1-a premio (150 silaboj) en Fulda. Samjare alvoko al la Esperantaj stenografoj por la U. K de Paris, parolado Stenografio Instituto, Milano, Kursoj en Poitiers kaj Praha. Pro la milito subite ĉesis la agado en tiu ĉi kampo. De 1916-19 „Fluganta Skribilo“ reaperis neregule.

En 1918, "Gregg Shorthand: Adapted to the Esperanto Language" de Ernest L. Jackson estis eldonita. Tiu ĉi modifis la popularan stenografion, Gregga stenografio, por la Esperanto.

En 1919 aperis la „Méthode de Stenographie Espérantiste et de Sténegraphie Française“ de P. Flageul kaj poŝtkarto kun la alfabeto Aime-Paris-Lefebvre. En la sama jaro kurso en la Centra Oficejo Esperantista en Paris, skriba, en „Le St. Dact. Moderne“, Paris.

La 9-an de decembro Kreuz ricevis 1. premion (175 sil.) en Sachsenhausen.

1920. Januaro: aperis verko de Montagu C. Butler: „Raporta Stenografio Esperanta, alfaro de l' sistemo Pitman,“ nun uzata en la oficejo de BEA. 16. 5. Kreuz ricevis 1. premion (160 sil.) en Rodelheim. Aŭgusto: La Int. Kongreso de St. (Buisson), Strassburg, decidis akcepti E. samgrade kiel ĉiujn naciajn lingvojn en la int. Kongr. de St. Dum la ferma kunsido komunikaĵo kaj diskutado okazis en E.

1921, 3-a de oktobro: Kreuz 1. premio (175 sil.) en Hochst a/M.

A. Lefebvre, Paris, publikigis sian alfaron „Provo de Stenografio Internacia laŭ la principoj de Conen de Prépean, Aimé-Paris“.

1922, 7-a de majo: Kreuz ricevis 1-an premion (160 sil.) Bergen-Enkheim.

1923. Starigo de la Internacia Asocio de Esperantistoj Stenografistoj (IAES). La unua cirkulero estis dissendita la 5-an de aprilo, Rondiranta gazeto la 4. 4. kaj dum julio aperis la 1-a n-ro de „Internacia Stenagrafisto“, oficiala organo de IAES, kies konstitucia kunveno okazis la 9. 9.

La Konsilantaro de IAES estis elektita dum eksterordinara kunveno, la 9. 3. 1924. Prez. P. Flageul; Vicprez. Cogen, Warden, Chrapusta; Generala sekretario Jean Marchand; Help-sekretarioj Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasisto Lefebvre; Arĥivisto, bibliotekisto kaj ĉefredaktanto, I. S. Demarcy; Administr. F-inoj Fanny Bonnet kaj Colijn, s-roj Bredall, Omelskyj kaj Popov.

Flageul komencis publikigi sian alfaron de Metagrafio al Esperanto (finita en 1926).

Depoin reprezentis IAES en la Internacia Kongreso de Stenografio en Lausanne.

Le Sténographe Illustre enhavis alfabeton Duployé-Flageul.

La 4-an de aŭgusto, dum la franca kongreso pri Stenografio en Charleville estis voĉdonita deziresprimo por Esperanto. La „Almanach Sténographique“ enhavis adresaron de 114 Esperantistoj. Stenografistoj el 25 landoj. En la jarlibro de la Esperanto Movado (eld. UEA) aperis artikolo kun specimeno de Esperantaj sistemoj. Pluraj kursoj estis organizitaj. Kreuz, Genève, stenografis la ĉefparoladojn en la 17 UK., publikigitajn en la oficiala dokumentaro.

En majo 1925 la internacia Konferencoj por la uzado de Esperanto en Komerco kaj Industrio kaj en Sciencoj puraj kaj aplikitaj, unuanime akceptis deziresprimon prezentitan de IAES pri disvastigo de Esperanto inter stnografoj. La eltrovinto Grandjean, Paris, skribis publike Esperantan diktadojn per sia Stena maŝino „Sténotype“.

Saman monaton okazis la unua internacia konkurso de Esperanta maŝinskribo, organizita de l' „Association Descartes“: F-ino E. Mitchell, f-ino Gabriel, s-roj Gavrin kaj Triouleyre.

Kreuz organizis fakan kunvenon de Esperantaj Stenografoj dum la U. K. en Genève.

T. Mori, Kioto (Japanio) eldonis organon „La Studo Stenografa“.

Wilhelm Wingen, Urbparlamenta stenografo, Köln, starigis alfaron de sistemo Palm.

En majo 1926 la Pariza Foiro organizis internacia konkurson de maŝinskribo en Esperanto. F-ino O. Piau venkis.

„La Revue Sténographique Belge“ publikigis serion da artikoloj de Cogen-Ninove.

La franca kongreso de Stenografio en Bourgés akceptis deziresprimon similan al tiu, akceptita en 1925 de la teknikaj konferencoj.

R. Kreuz kaj M. C. Butler stenografis la paroladojn dum la 18. U. K. de E. en Edinburgh.

Prof. Dyba, Berlin, aperigis original-sistemon „Ĉies“. IAES fiksis regularon por konkursoj de Stenografio kaj maŝinskribo. Cogen alvokas per cirkulero por fondo de belga societo de Esperantaj stenografoj.

La stena fak-organo „Fach-Beilage“ (novembro) publikigis dokumentan resumon: Regularo de Debata Steno (metagrafio) por Esperanto. Laŭ Stolze-Schrey, de Robert Kreuz, Genève. Dum la sarna monato Felix von Kunovski, kunaŭtoro de la germana National-sténographie eldonis „Internacional-stenografio“, sistemo de stenografio internacia por ĉiuj lingvoj. Gvidilo en Esperanto, reviziita de Markaŭ, Potsdam. - En decembro „Deutsche Kurzschrift“, Duisburg, resumas siajn ĉefajn artikolojn en E.

Dum marto 1927, la komitato de la germana skolo Arends decidis ellaborigi alfaron por Esperanto.

Cogen fondis la unuan nacian societon: „Asocio de la Belgaj Stenografistoj-Geesperantistoj“ Sekvante tiun ekzemplon, la 5. 6. R. Llech fondis en Paris saman societon „Franca Societo de Esperantistoj-Stenografistoj“ tuj post 1-a provo de Esperanta stenografado organizita de „Fluganta Skribilo“.

En la Internacia Kongreso de Stenografio en Brŭelles, en aŭgusto, okazis internacia ekspozicio, en kiu Esperanto havis plej grandan lokon. Rekompencoj aljuĝitaj: Ora Medalo: IAES, Cogen, Flageul; Arĝerta Medalo: A. de Maertelaere; Br. Med.-A. Lefebvre; Honora Mencio: Frischknecht, Beaugier.

La 6-an de aŭgusto okazis la 1-a Ĝenerala Kunveno de IAES en la „Monda Palaco“ kaj la 1-a internacia kaj intersistema konkurso de Stenogradio: V. Hendriĉ, 140 sil., f-ino O. Piau, 120 sil., R. Llech, 100 sil., s-ino A. Picard, 80 sil. Dum la ferma kunsido okazis diskuto en Esperanto pri la utileco de Steno por la Esperantistoj, post kiu la Kongreso unuanime akceptis deziresprimon pri lernado de Esperanta Steno kaj edukado de Esperantaj Stenistoj.

En la 19. U.K. en Danzig, en aŭgusto, R. Kreuz stenografis la ĉefparoladojn; same poste en Antwerpen (1928), Budapest (1929), Oxford (1930), Kraków (1931), Paris (1932).

En septembro R. Llech publikigis la 1-an numeron de „Le Sténographe Esperantiste“.

En tiu ĉi jaro Karl Wallon, Dresden, eldonigis lernolibron de sia alfaro „Rapido“ de l' oficiala germana unueca sistemo. R. Haillez, dulingva parlamenta stenografo en Brŭelles, starigis novan alfaron de Duployé, publikigitan en 1928 en „L' Elan“ kaj de Maertetaere propran sistemon „Progresemo“. Prof. A. Scheller, Hildburghausen (Germanio) aperigis hektografitan lernolibron de alfaro de l' germana reform-stenotaĥigrafio.

La „Revue Sténographique Belge“ regule aperigis Esperantan paĝon. Multaj artikoloj kaj kursoj.

La Stenografia Unuiĝo de Belgujo, organizis dum julio konkursojn de Stenografio kaj maŝinskribo en Esperanto.

Marto-oktobro V. N. Engelhardt publikigis, ruslingve, en „Internacia Lingvo“ n-ro 2-5 la principojn de internacional-stenografio.

De aprilo 1928 Flageul eldonis literaturan broŝureton en Esperanta Steno La 1-a estas „Poezioj de Zamenhof“. Aperis 6 kajeroj.

„Der Schriftgenosse“, Halle a/S, junio 1928 enhavis alfaron de Esperanta stenotaĥigrafio de studento pri filologio Josef Weber-Graz. „Der Arendische St.“, Berlin tian de la sistemo Arends de W. Wingen, Köln.

La 5-an de aŭgusto la franca kongreso de Steno en Le Mans akceptis en la regularo por la atestoj pri profesia lernado kaj kapableco de la stenografoj kaj sekretarioj Esperanton inter la fremdaj lingvoj. Dum la kongreso okazis konkurso de Esperanta maŝinskribo. 1-a f-ino O. Piau, 2-a f-ino Maupioŭ. F-ino Piau sukcesis ankaŭ en St. konkurso en E. 160 sil.

En la aŭgusto numero de „ver Sehriftgenosse“ Halle a. S., E. Lotzing konigis la „Esperntan Taĥigrafion“ starigitan de Vinzenz Miksche, Wien, en 1912.

La 10-an de aŭgusto 1928, dum la U. K. en Antwerpen, okazis la 2-a Ĝenerala kunveno de IAES. Estis elektitaj: Honora prezidanto, Flageul; Prezidanto Cogen; Vicprezidanto Lefebvre, Warden, Hoen; Ĝenerala sekretario Haillez; Helpsekretario Bengough, Polaĉek, Leffler; Kasisto A. de Maertelaere; Bibliotekisto-Arĥivisto J. Llech; Administrantoj: E-ino Bonnet, s-ro Popov.

La 3-a Ĝenerala Kunveno okazis la 4-an de oktobro 1929, dum la U. K. en Budspest kaj la 8-an de aŭgusto okazis faka kunveno de Esperanto Stenografio en la lernejo de Radnai.

Dum septembro, en Budapest, A. Vikár, Lajos Kökény, Ge-sroj. Grandjean, parolis en Esperanto pri diversaj temoj dum la Internacia Kongreso de Stenografoj. Aliaj parolis nacilingve pri Esperanto. Esperantaj verkoj estis videblaj en la ekspozicio de tiu ĉi kongreso.

Samtempe aperis la „Radnai-Stenografio“, alfaro al Esperanto de Kokény kun helpo de d-ro Adalberto Radnai.

Oktobro: Quitadamo en Napolo (Italujo) fondis la „Associazione Nazionale Stenografi-Esperantisti“.

Decembro: aperis „Aldono“ kaj 1-a parto de Internacionalsten de Kunovski por hispana, itala, pola kaj rusa lingvoj, reviziita de Hoen, Köln.

En 1930 aperis 2-a parto por dana, nederlanda, portugala, rumana kaj latina lingvoj.

La gazeto „Arbeiter-Stenograph“, Lahr i. B. en n-roj 2, 5-6, 7 kaj 8 enhavas alfaron de Arends de Mart. Schäffler-Munĥeno (1929).

En tiu ĉi jaro aperis la „Originalstenografio por Esperanto“ de prof. E. Brabbée, Wien, fama stenografo de Aŭstrio, lernolibro de Brabbée kaj K. Haager. De l' germana sistem-eltrovinto, Scheithauer, Leipzig, eliris „Plena lernolibro de E. St.“ (Rapidskribo).

1930. B. Siegert (Schweidnitz) eldonis ĉe G. Richter-Lahr lernolibron de Esperanta Stenografia sistemo Arends“. La Germana Ligo de l' „Laboristaj Stenografistoj“ eldonis propagandilon pri Esperanta Stenografio.

Kreuz starigis propran alfaron laŭ Stolze-Schrey (febr. 1930) uzatan praktike en la oficejo de ICK kaj kurson de metagrafio (okt. 1930).

En februaro estis fondita la „Tutmonda Intersteno-Asocio“ (Internacional-stenografio de F. v. Kunovski); samtempe aperis en Duisbur la gazeto „Tutmonda Intersteno“ (en tipogafio). Redaktisto Fr. Graser, Frankfurt a. M. kaj „Multlingva Intersteno“ (en Intersteno). Redaktanto H. Friesz.

Aŭgusto: Germana Asocio de Nacionalstenogr. okaze de sia kongreso en Karlsruhe, organizis Intersteno-ekspozicion kaj paroladojn pri utileco de Esperanto.

Oktobro: Kreuz starigis adapton de Gabelsberger-Noe, uzatan en la Itala Esperanto-Centro en Milano.

Dum novembro aperis Nombro-Internacionalstenografio de F. de Kunovski kaj d-ro Fr. Höke. Sub la titolo „Rapida Skribo de Fr. de Kunovski“, reviziita de H. J. Hoen, elvenis metagrafio de „Intersteno“. Ankaŭ V. N. Engelhardt (Omsk), publikigis ruslingve „InternacionalStenografio“. Li de 1929-35 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.

1931. La 6-an de junio. R. Kreuz, en svisa stenografia kongreso de l' sistemo Stolze-Schrey en Rüti, ricevis premion por Esperanta Stenografado je rapideco de 220 silaboj.

De julio, la organo de IAES „Internacia Stestenografisto“, kiu ĝis nun aperis poligrafite, aperas presite.

En laborkunsido de la 23-a U. K. estas legita parolado de d-ro Höke-Elberfeld-Wuppertal pri steno.

Dum la Internacia Kongreso de Stenografio en Paris (aŭgusto) oni multe parolis pri Esperanto. Laŭ propono de la 5-a G. K. de IAES, ĝi unuanime voĉdonis du deziresprimojn; unu al ICK pri organizo de Stena ekspozicio kaj konkurso dum la Dudekkvara en Paris, alian al la novfondita Unio Internacia de Stenografoj pri Esperanto kiel traduklingvo. Tiu lasta estis akceptita de la kongreso.

Dum samloke organizita 2-a int. kaj intersistema konkurso de Esperanta steno estis premiitaj f-ino Piau (140), s-ino Major (100) kaj f-ino Castel (60 sil.).

Fine ekspozicio kun granda fako de IAES. IAES kaj Flageul ricevis ĉefpremion; Cogen, Oran medalon.

La Germana Asocio de Nacionalstenografio organizis kongreson dum septembro en Detmold. Tie oni parolis pri Esperanto kaj Intersteno.

Dum oktobro laŭ propono de L. Kökény, la st. oficejo de l' hungara parlamento organizis gravan enketon per Esperanto pri la Stenografio en la parlamentoj de la tuta mondo.

Dum decembro Flageul sciigis sian intencon verki Historion de la Esperanta Steno kaj akceptis proponon de Kreuz pri kunlaborado.

Samjare 3. parto de Internacionalstenografio, nun adaptita al 22 lingvoj.

En aprilo 1932 André Schild-Basel eldonis adapton de Aimé-Paris. En junio eliris alfaro de Prévost-Delaunay de A. Eymard, Paris.

La parlamenta stenografi-organo „Der Blitz“ Berlin en sama monato komencis publikigon de Esperanta Steno, ekzercon de elementa kaj debata St. laŭ Stolze-Schrey-Kreuz.

En la 28-a de majo, en la Kongreso de Svedia Stenografio Stolze-Schrey en Kreuzlingen estas premiitaj en Esperanta Steno Frischknecht, St. Gallen por 160 sil. kaj R. Kreuz por 240 silaboj. En junio Kreuz starigis alfaron de la dana sistemo Worms (Schrey-Worms) kaj dissendis multobligitan resumon de sia alfaro de Stolze-Schrey.

Okaze de la 24-a U. K. Flageul organizis por IAES ekspozicion en Institut Sten. de France. Tria intersistema Esperanta konkurso. Premiitaj estas F-ino Ch. Ostertag por 80 sil. (Gabelsb.) Maurice Laperas, 80 sil. (Dupl. Flag.) H. Korell, l00 sil. Langebrück, Stolze-Schrey, Schneeb.) Anonimulo, 100 sil., W. Meissner, 100 sil. (Unueca Wallon), F-ino Osterstag, 180 sil. S-ino Sampson-Major Gab (Delaunay-Major) A. Leffler 180, Korell, 180 sil.

Jarkunveno de IAES. En aŭgusto, apero de 4-a eldono de Lernolibro de Esperanta Steno laŭ la sistemo Duployé de P. Flageul.

Kompilita kaj kompletigita de P. FLAGEUL. Reviziita kaj finredaktita de R. KREUZ.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com