Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Louis de Beaufront - Vikipedio

Louis de Beaufront

El Vikipedio

Louis DE BEAUFRONT [lui de bofron], (kromnomo de Louis Eugène Albert CHEVREUX) franca instruisto esperantista, naskiĝis 3-an de oktobro 1855 en Parizo, mortis en Thezy-Glimont (sude de Amiens) 8-an de januaro 1935.

La vivo de Louis Chevreux/de Beaufront (kiu uzis ankaŭ aliajn antaŭnomojn) antaŭ lia esperantiĝo estas iom mistera. Li naskiĝis en Parizo; lia patrino estis Louise Armande Chevreux, kiu naskiĝis en Blandy-les-Tours. La nomo de lia patro ne estas konata. Ŝajnas ke kiam Louis estis dekdujara, lia patrino mortis. Li poste loĝis kun parencoj.

Pri liaj studentaj jaroj malmulte fidinda estas konate. La rakonto pri lia juneco en la Enciklopedio de Esperanto estis bazita sur artikolo en la idolingva revuo Progreso kiun Beaufront mem verkis pri si, kaj kiu ŝajnas enhavi aferojn nepruveblajn.[1] Tamen estas klare, ke lia scio de lingvoj estis ampleksa. Post gravega tifo, li fariĝis privata instruisto, loĝanta en la domoj de la familioj kies gefiloj li instruis. Li pli poste diris ke dum tiu tempo li provis realigi internacian lingvon per sistemo, kiun li nomis Adjuvanto, sed la manuskripto, deponita ĉe notario, malaperis (laŭdire pro detruo aŭ ŝtelo).

Iam antaŭ sia esperantiĝo li adoptis la nomon Beaufront.

Beaufront estis la unua franca Esperantisto. Li aliĝis al Esperanto jam en printempo de 1888, kaj tuj komencis propagandi en la regiono de Toulouse kaj Albi. Li eldonis sian unuan esperantlingvan libron en januaro 1892, Langue Universelle Esperanto. Manuel complet, la unuan lernolibron por francoj. En 1893 li eldonis Preĝareto por Katolikoj sub la imprimatur de la ĉefepiskopo de Reims.

Li fondis en januaro 1898 la revuon L' Esperantiste kaj SPPE, kiu elvokis en Francio la fondiĝadon de la unuaj grupoj kaj la organizon de instruado pri Esperanto. Ekde la fondo li prezidis tiun societon; li eksiĝis de ĝi en 1908.

Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan gramatikon de Esperanto, klarigante la manieron por esprimi en bonstila Esperanto la naciajn parolturnojn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj (1892-1905) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj vortaroj, i. a. la faman Commentaire sur la grammaire Esperanto, 1900.

Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. En 1894 Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, tial oni ne komprenis, kial en 1908 li konsentis pri la grandskala reformado de la lingvo publikigita sub la nomo Ido. Louis Couturat, kiel juĝisto de la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia ne rajtis prezenti sian propran projekton; tial ĝi estis anonime prezentita sub pseŭdonimo "Ido". Ĉar la aŭtoro ne povis ĵeti mem la maskon, Beaufront konsentis fariĝi lia pajlohomo kaj deklaris: «Mi estas Ido». La vero pri tiu afero estis malkovrita post la unua mondmilito, kiam la vidvino de Couturat petis Ric Berger, ke li zorgu pri la paperoj lasitaj de ŝia edzo.

Beaufront fariĝis la ĉefa gvidanto de la Ido-movado. Post la unua mondmilito Ido ne sukcesis altiri multajn adeptojn. Li mortis en 1935 preskaŭ forgesita kaj lian forpason eksciis nur partianoj de Okcidentalo, kiuj retro-ricevis al li senditan ekzempleron de Kosmoglott kun mencio, ke li mortis kaj ke oni ne scias, al kiu oni transdonu la sendaĵon.

Lia tombo, senome, estas en la vilaĝo Marestmontiers, sude de Amiens.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.aleph.com.br/kce/historio-12-beaufront.htm
•  http://es.geocities.com/krayono/kgd.pdf
•  http://ido.narod.ru/linguo/kgd/tabelo-di-kontenajo.htm
•  http://ido.view.net.au/kgd
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com