Omsk
El Vikipedio
Geografio > Rusio > Siberio > Omsk < Urboj
Omsk (ruse Омск) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Omska provinco.
- loko: 54° 58' N, 73° 19' E Mapo.
- loĝantaro:
- 581,1 mil (en 1959)
- 1140.2 mil (en la aglomeraĵo en 2003)
Omsk estis fondita kiel fortikaĵo jare 1716 de ekspedicia taĉmento gvidinte de subkolonelo Ivan Buĥoljc. Tian taĉmenton ekspedis Petro la Granda en Siberio por konstruado de novaj fortikaĵoj kaj por serĉado de novaj vojoj al Ĉinio kaj Barato.
La urbo havas statuson de urbo ekde jaro 1782.
Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 52401.
La interurba telefona kodo estas 3812, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj (en jaro 2005).
La urbo estas ĉe enenfluo de rivero Omj (Омь) en riveron Irtiŝ (Иртыш).
Omsk estas industria urbo.
Komence de 19-a jarcento Omsk fariĝis centro pri komerco kaj agroscienco. Post revolucio de 1917 Omsk estis politika centro de sovetia partio en Siberio. Komence de 50-aj jaroj Omsk iĝis centro de naftreciklada kaj naftĥemia grandindustrio. Dum la 90-aj jaroj disvolviĝis malŝtata sektoro de merkato. Privataj entreprenoj kreitis, kaj nun produktaĵoj de omskaj fabrikoj konkurencas sur la Rusiaj merkatoj.
En la urbo estas fervoja stacio (konstruita en 1894 ... 1895) kaj haveno.
[redaktu] Esperanto en Omsk
En 1929, V. N. Engelhardt en Omsk, publikigis ruslingve stenan sistemon „InternacionalStenografio“ bazita sur Esperanto. Li de 1929-35 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.