Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Miĥail Bulgakov - Vikipedio

Miĥail Bulgakov

El Vikipedio

Miĥail Bulgakov
Pligrandigu
Miĥail Bulgakov

Miĥail BULGAKOV (naskiĝis la 15-an de majo, 1891, mortis la 10-an de marto, 1940), estis naskita en Ukrainio sovetia verkisto de romanoj kaj teatraĵoj en la unua duono de la 20-a jarcento.

Mikhail Bulgakov estis la unua filo de profesoro de eklezia akademio. Liaj fratoj soldatiĝis en la Blanka Armeo kaj post la rusa interna milito transloĝiĝis al Parizo.

En 1909 li eniris medicinan fakultaton de Kieva Universitato, kiun li finis en 1916. Jam tiujare li plentempe eklaboras kiel doktoro kaj tiam aperis liaj unuaj verkoj. En 1919 Bulgakov enarmeiĝis kiel batala kuracisto kaj en 1920 forveturis al la Kaŭkaza montaro. Tie li forlasis la militan servon komencis labori kiel ĵurnalisto; ĝuste tiam aperis liaj unuaj teatraj verkoj. En 1921 li transloĝiĝis kun sia unua edzino Tatjana LAPPA al Moskvo, kie li kreis multajn teatraĵojn kaj kaj satirajn verkojn (li kunlaboras kun pluraj periodaĵoj kaj eldonejoj). En 1925 li publikigis la romanon La Blanka Gardo kaj kreis multajn satirajn verkojn.

Tri jarojn poste, divorciĝinta de la unua edzino, li edzinigis Liubovj BJELOZERSKAJA. En 1932 Bulgakov edziĝis la trian fojon, al Elena ŜILOVSKAJA. Dum la lasta jardeko de sia vivo Bulgakov daŭre okupiĝis pri La Majstro kaj Margarita, kreis teatraĵojn, kritikajn verkojn, rakontojn, faris multajn tradukojn kaj enscenigojn de pluraj romanoj. Tamen la plimulto de liaj verkoj restis en la kesto de lia skribotablo por pluraj jardekoj. En 1938 li skribas leteron al Stalin, kie li petas lian permeson elmigri. Tiu letero neniam estis respondita.

Mikhail Bulgakov mortis en 1940 kaj estis enterigita en la Novodeviĉi Tombejo en Moskvo.

Eĉ dum li vivis, li estis fama pro siaj libroj Notoj de juna kuracisto (Записки юного врача) kaj La Blanka Gardo (Белая гвардия). Li estis dum mallonga periodo la plej ŝatata dramaturgo de Jozefo Stalin, kiu tre aprezis la teatraĵon Tagoj de la Turbinoj (Дни Турбиных) bazitan sur romano La Blanka Gardo. Eble, tio savis lian vivon en la terura jaro 1937, kiam preskaŭ ĉiuj verkistoj, kiuj ne apogis la diktaturon de Stalin, estis malliberitigaj kaj mortigitaj, kiel ekz. Osip Mandelŝtam. Bulgakov neniam apogis la tiaman reĝimon, kaj en pluraj siaj verkoj mokis ĝin: Hunda Koro (Собачье сердце), Kuro (Бег) ktp. En 1929 ĉiuj liaj verkoj, inkluzive de La Blanka Gardo, estis malpermesitaj; Bulgakov ne povis ricevi eĉ plej etan laborpostenon, kaj Stalin neis lian peton pri elmigrado.

Estis la fantasta/morala romano La Majstro kaj Margarita (Мастер и Маргарита), eldonita en 1967, preskaŭ tridek jarojn post lia morto, kiu gajnis al li kritikan senmortecon. Tamen, la libro haveblis, kaŝe (samizdat), dum multaj jaroj en Sovetunio antaŭ la apero de cenzurita versio en la ĵurnalo Moskva. Laŭ la opinio de multaj homoj, La Majstro kaj Margarita estas la plej bona rusa romano de la 20a jarcento kaj la plej bona el ĉiuj sovietaj romanoj, kvankam malfacilas imagi la aprobon de Stalin. La romano naskis plurajn frazon, kiuj eniris en la rusan frazaron, ekzemple "Manuskriptoj ne brulas". Detruita manuskripto de Majstro estas grava elemento de la rakonto, ja Bulgakov fakte devis reverki la romanon el memoro post kiam li per siaj propraj manoj bruligis malnetan verkon.

Diversaj verkistoj kaj muzikistoj jam atribuis inspiron al La Majstro kaj Margarita. Ekzemple, la polemika romano de Salman Rushdie, La Satanaj versoj (The Satanic Verses) estis laŭ sia verkisto profunde influita de la majstroverko de Bulgakov. La usona roka muzikgrupo Pearl Jam estis influita de la konversacio en la romano inter Jeŝua Ha-Nocri, t.e. Jesuo, kaj Poncio Pilato por sia 1998 kanto "Pilate". En esperanto, la samo validas por la satiro La Majstro kaj Martinelli, de Jorge Camacho.

[redaktu] Listo de verkoj

  • Записки на манжетах ("Notoj sur maniko", 1922)
  • Белая гвардия ("La Blanka Gardo", 1924-29)
  • Роковые яйца ("Fatalaj ovoj", 1925)
  • Записки юного врача ("Notoj de juna kuracisto", 1925-26)
  • Дни Турбиных ("Tagoj de la Turbinoj", teatraĵo, 1926)
  • Кабала святош ("La kabalo de bigotuloj", teatraĵo, 1936)
  • Мастер и Маргарита ("La Majstro kaj Margarita", eldonita 1966-67)
  • Собачье сердце (Koro de hundo, eldonita eksterlande en 1968, en Sovetunio en 1987)
  • Батум ("Batum", teatraĵo, unuafoje prezentita en 1977)
  • Пушкин (последние дни) ("Pushkin (la finaj tagoj)", teatraĵo)

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com