Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Japana kino - Vikipedio

Japana kino

El Vikipedio

La japana kino, kiu aĝas pli ol cent jarojn, per interalie Kurosawa Akira, Animeoj kaj teruraj produkciaĵoj, stampas apartan kaj gravan influon al la tuttera kinokulturo. Kune kun la sud-koreia kino, ĝi kontribuis koniĝi la orient-azia kulturo al amasoj da fanatikuloj.

En 2000, ekzistis en Japanio 2 524 kinaj ekranoj (t.e. 50 000 loĝantoj por unu ekrano) kaj la averaĝa prezo estis po 1.226 enoj. 270 filmoj aperis en Japanio en 2000. En 2001, 163,3 milionoj da japanoj iris kinejen.

Enhavo

[redaktu] Antaŭ la dua mondmilito

Japana kino (映画; eiga) komencis en junio 1899 sub la formo de dokumenteto nomita Geisha No Teodori (芸者の手踊り) kiu ne montris aktoron. La unuan japanan etan studion oni fondis en Tokio en 1904, sed la industrio vere komencis nur en 1912, kiam oni fondis studion Nikkatsu.

La unua aktoro en filmo -Takagi Tokuko Nagai- montriĝis inter 1911 kaj 1914 en filmaro produkciita de la usona firmao Thanhouser Company.

En plejmultaj kinejoj, rakontistoj estis dungitaj por simultane komenti la spektaklon kies sono estis nur muzika. En japanio, tiujn istojn oni nomas Benshi.

Malfeliĉe, pro interalie la 1923-an tertremon de la Kanto-regiono, la aliancanan bombadon dum la Dua Mondmilito, kaj la intensan humidecon kiu difektis la filmorulojn, multaj el la tiutempaj filmoj estis pereigitaj. Oni tamen citos la reĝisoron Mizoguchi Kenji, kies verko estas ankoraŭ hodiaŭ tre fama.

Dum en Holivudo, la mutaj filmoj rapide malaperis en la 1930-oj, ili estis ankoraŭ tre kutima en Japanio. La unuaj voĉaj filmoj de Mizoguchi inkludas Gion no shimai kaj Naniwa erejî en 1936, 残菊物語; Zangiku monogatari.

Mizoguchi, kiel Ito Daisuke aŭ Uchida Tomu estis instigantoj kaj kreistoj de maldekstremaj partianaj filmoj (keikō-eiga). Tamen, pro la streĉita politika klimato kaj la kreskanta militismo kiu regis tiun periodon, tiuj filmoj estis iompostiome cenzuritaj.

[redaktu] Post la dua mondmilito

Ekde la renesanco de la postmilita japana kino, konturiĝis la ĉefaj ĝenroj kiuj restos la distingon de tiu kinoformo. Jen listo:

[redaktu] Animeo

Akira ekigis la internacian furoron pri japanaj animeoj kaj mangaoj
Pligrandigu
Akira ekigis la internacian furoron pri japanaj animeoj kaj mangaoj
Kōkaku Kidōtai, alidire Ghost in the Shell, estas mondfama sciencfikcia animeo
Pligrandigu
Kōkaku Kidōtai, alidire Ghost in the Shell, estas mondfama sciencfikcia animeo
La estetika kaj scenara apartaĵo de la Miyazaki-aj filmoj igis mirindan sukceson en Japanio. Tie Sen to Chihiro no Kamikakushi (2002)
Pligrandigu
La estetika kaj scenara apartaĵo de la Miyazaki-aj filmoj igis mirindan sukceson en Japanio. Tie Sen to Chihiro no Kamikakushi (2002)
La 2005-a filmo Fainaru Fantajī: Sebun Adobento Chirudoren kreis estetikan revolucion per grafismo tre proksima de la videoluda serio.
Pligrandigu
La 2005-a filmo Fainaru Fantajī: Sebun Adobento Chirudoren kreis estetikan revolucion per grafismo tre proksima de la videoluda serio.

Tiu sekcio temas pri animeaj filmoj. Pri animeaj produkciaĵoj en pli kompleta senco (serioj, OVA, ktp...), vidu Animeo


En 2005, oni malkovris la plej maljunaj animeoj (alidire japanaj desegnitaj filmoj) kia estis farita en 1907, kiam oni spertis la okcidentajn metodojn por koncepti desegnitajn filmojn. Sed la animeoj vere naskiĝis nur post la Dua Mondmilito, kiam amase burĝonis japanan kulturon. Tiam, ĝi apartiĝis de la okcidenta influo kaj eltrovis sian propran stilon, ido de la mangaoj, terure populara en Japanio. Plejpartoj el la animeoj cetere estas adaptiĝo de mangaoj, kaj ofte obliĝis en seriojn, same kiel la originajn paperajn rakontojn.

Animeaj filmoj estas eĉ konsiderinda pli ol nura filmĝenro en Japanio. Male, la desegnitaj filmoj estas paralela filmoformo kiu antaŭ entenas tre malsamajn ĝenrojn kiel en la "normalajn" filmojn (sciencfikcio, pornografio -Hentajo-, romantikeco, detektivtemo, hororo, ktp...).

Toei estis fondita jam en 1948 kaj produktis la unua kolora animeo en 1956: Hakujaden. Kvankam tiuj produkcioj estis tre usonemaj en siaj desegnoj kaj kutimoj (parolantaj bestoj, ktp...). Sekvis en 1968 Taiyō no Ōji: Horusu no Daibōken (太陽の王子ホルスの大冒険) de Takahata Isao kiun multaj konsideras kiel la prafilmoj de la aktualaj sukcesegaj filmoj de la Studio Ghibli.

La unua populara japana animeo nomiĝas Tetsuwan Atomu (鉄腕アトム) kaj aperis inter 1963 kaj 1966, sed ne temas pri vera filmo sed plivole televidaj elsendoj. En la 1970-oj eĉ naskiĝis apartajn kaj nur japanajn ĝenrojn, kiel la Mecha [meka], kiu rolas gigantajn robotojn. La 1970-oj spektis sobiron de la kinaj animeoj pro la konkurenco kun la televidilo, kiu montris sukcesseriojn kiel Mazinger Z aŭ Lupin III.

La glitmovo al spacoperoj kiujn Star Wars impulsis fariĝis pli emfaza komence de la 1980-oj, kiam la televida serio Uchū Senkan Yamato (宇宙戦艦ヤマト) alfilmiĝis. Tian komencos la t.n. Ora epoko de l' animea movado.

Dume, la unuaj paŝoj de Miyazaki Hayao malstamfe sed certe konstruas sian estetikan universon kiu skuegos japanion. Jam en 1984, la filmo Kaze no Tani no Naushika (風の谷のナウシカ) intense stampos la estontajn aperojn. Sekvos buĝetegaj filmoj, kiel ekz Ginga Tetsudou no Yoru - Nokto de la Galaksia Fervojo (銀河鉄道の夜, 1985), Oneamisu no Tsubasa: Ouritsu Uchuu-gun (オネアミスの翼: 王立宇宙軍; 1987), Kidō Senshi Gandamu: Gyakushū no Shā (戦士ガンダム 逆襲のシャア; 1988) kaj Akira (アキラ, 1988). Plejpartoj el tiuj filmoj kostis multe kaj ricevis malmulte. La produktoj komencis serioze malgroŝiĝi kaj multaj studioj fermi pro manko de mono kaj sukceso. Feliĉe, ne temis pri kompleta fiasko, ĉar tiuj filmoj (precipe Akira アキラ) poste fariĝos escepte kulta kaj disvastiĝos la japanan kulturon eksterlimen.

Post tiu ora epoko, kelkaj deklaris entutan malkvalitiĝon en la produkciaro, ĉar la monhavantuloj preferis investi fideblajn kaj jam spertitajn klasikaĵojn. Nur la Studio Ghibli sukcesis lerte sin malimpliki el la kaĉo kaj labori je novenkondukaĵoj. Tenkū no Shiro Rapyuta (天空の城ラピュタ, 1986), Majo no takkyūbin (魔女の宅急便, 1989) kaj pli freŝdate Mononoke Hime (もののけ姫), Sen to Chihiro no Kamikakushi (千と千尋の神隠し, 2001) estis sukcesegoj kiuj elrabis ĉiajn prezojn kaj fariĝis la plej granda japana sukceso (eĉ antaŭ Titanic de James Cameron).

En la eknaŭdekoj, pluaj elseriaj alfilmiĝoj aperis, kiel Evangerion (1997), Macross Plus (【マクロスプラス】, 1995) Kanojo no Omoide (1995) kaj la skuo de Kōkaku Kidōtai (konita angle kiel Ghost in the Shell), kiu atentigos la tutan teron per sia klera kaj implika rakonto. Eĉ sekvos duan epizodon de la filmo en 2004: Innocence (イノセンス)

La fama serio Kaubōi Bibappu alfilmiĝis en 2001 Kaubōi Bibappu Tengoku no Tobira (カウボーイビバップ 天国の扉). En 2000, oni ankaŭ notis la apero de Blood, The last vampire, kvalita vampirtema hororo. Fuyu no hi (冬の日) aperis en 2003, vera nifo bazita laŭ poemo. Ankaŭ rimarkindas la belega Appurushīdo, ciberpunka rakonto.

Videoludo, industrio kiu eĉ pli popularas ol kino en Japanio, ankaŭ naskis kelkajn filmajn idojn, kiel la duon-usona Fainaru Fantajī (ファイナルファンタジー) filmo kiu apartiĝis per sia tutciferecaj grafismaj metodoj, aŭ la freŝdata Dōbutsu no Mori (どうぶつの森).

Estonteco estos sendube stampita de la mez-2006-a Gedo Senki (ゲド戦記), verko de la filo de Hayao: Miyazaki Gorō.

[redaktu] Jidaigeki

Shichinin no samurai eterne stampis la jidaigeki
Pligrandigu
Shichinin no samurai eterne stampis la jidaigeki
Ame Agaru, post-morta verko de Kurosawa Akira reĝisorita de Koizumi Takeshi montras mirinda matureca scenaro
Pligrandigu
Ame Agaru, post-morta verko de Kurosawa Akira reĝisorita de Koizumi Takeshi montras mirinda matureca scenaro
Zatoichi, 2003-a filmo de Kitano Takeshi laŭ fame konata 1970-a filmserio
Pligrandigu
Zatoichi, 2003-a filmo de Kitano Takeshi laŭ fame konata 1970-a filmserio

Iu povus diri ke la Jidaigeki, aŭ samurajaj filmoj, estas iele la historiajn filmojn de la japana kina industrio. Plejparto el la rakonto tempas dum la Edoa periodo (江戸時代, Edo-jidai), inter 1600 kaj 1868. Tiuj filmoj entenas kvantojn da konvencioj pri ŝminkado, lingvo, estetiko kaj scenaro. Ankaŭ aŭdeblas la nomo Chambara por tiuj filmoj, kiu signifas sabra batalo.

Tiuj filmoj estis unue popularigitaj de Mizoguchi Kenji kaj Kurosawa Akira kaj precipe famis en la 1960-oj kaj la 1970-oj, kvankam Kurosawa kreis tiajn filmojn ĝis sia morto (1998). Kurosawa, trafe, donacis al la chambara siaj plej rimarkindaj epopeoj: komence, Rashōmon (羅生門) en 1950, estis meditinda kaj impresa verko kies scenaro fariĝis eĉ psikologian teorion: la raŝomona efiko! Shichinin no samurai en 1954, estas sendube sia plej konita stampanta verko. Inter multaj aliaj (vidu lian filmografion), oni transskribas la strangeman Ran (乱) en 1985 kaj la ĉeffilmo kiu disvolviĝis parte post sia morto: Ame Agaru (雨あがる) en 1999, kiun reĝisoris Koizumi Takashi montras mirindan kvaliton de matureco.

Inagaki Hiroshi, siaparte, reĝisoris en la 1950-oj kina adapto de unu el la plej fama japana historia rakonto: Musashi Miyamoto, kies origina libro estis skribita far Yoshikawa Eiji. La filmrezulto estos trilogio, pro la escepta longeco de la fikciaĵo. Shurayukihime (1973, 修羅雪姬) influis kvantojn da reĝisoroj, interalie Quentin Tarantino, kiu uzis tre simila rakonto por sia Kill Bill. Kozure Ōkami (子連れ狼) estas bone konata filmserio kiu aperadis de 1972 al 1974. La trilogio Goyōkiba (1972-1974) ankaŭ estas nepre notinda.

Reintensiĝo aperis freŝdate per la nuntempe unuranga reĝisoro Kitano Takeshi. Li renoviĝis la fama maljuna serio Zatōichi (座頭市) kiu suksesegos en Japanio en 1967, per la samnoma filmo kiu rakontas la vivo de blinda kvankam sperta samurajo. La emociplena filmo Mibu gishi den (壬生義士伝) aperis en 2003 kaj akiris frankan sukceson. En 2002, Tasogare Seibei de Yoji Yamada preskaŭ gajnis oskaron, pruvo de la bonfarto de Jidaigeki ne nur en Japanio sed ankaŭ en Usono.

George Lucas inspiriĝis per la sono produktita de tiu japana vortkuniĝo: Jidaigeki, por krei la vorton Jedi ĉieesta en sia fikcia universo Star Wars

[redaktu] J-hororo

Ugetsu Monogatari estis unu el la unuaj teruraj filmoj
Pligrandigu
Ugetsu Monogatari estis unu el la unuaj teruraj filmoj
Honogurai mizu no soko kara de Nakata Hideo
Pligrandigu
Honogurai mizu no soko kara de Nakata Hideo

J-hororo (aŭ Japana hororo) celas la japanan kontribuaĵon al hororo fikcio en populara kulturo. Dum la modernaj usonaj hororaj filmoj emas baziĝi sur optikaj efektoj kaj aroj de sub-ĝenroj kiel tranĉostrekuloj (Slasher), Demonojeksterteruloj, japandevena hororo apartiĝas per pli viscera timo kaj tendancas uzi la psikologia timfaktoro kiel ĉefa filmingredienco. Bazante laŭ la jena gvidmotivo: violentsugesto estas multe pli terura ol la violento mem!, la rakontoj ofte inkludas timigaj kreitaĵoj de la japana mitologio kiel yōkai (demonoj, spirito), fantomoj, bruaj fantomoj (poltergeist) kaj klasikaj temoj kiel desorĉo, ŝamanismo kaj demonhavo.

La japanaj teruraj filmoj pli kaj pli disvastiĝas eksterlanden kaj impresas pro ilia kvaliteco. La plej famaj el ili estas cetere nun aŭtomate refarita en holivudo laŭ usona vidpunkto (Ringu naskis The Ring, Ju-On naskis The Grudge kaj Honogurai mizu no soko kara fariĝis la anglanoma Dark Water.

Aperdato Filmnomoj Reĝisoroj
1953 Ugetsu Monogatari (雨月物語) Mizoguchi Kenji
1988 Tetsuo (リング) Tsukamoto Shinya
1999 Ōdishon (オーディション) Miike Takashi
2003 Chakushin Ari (着信アリ) Miike Takashi
2004 Three Extremes (三更2) Miike Takashi (Parto: Box)
1997 Kyua (キュア) Kurosawa Kiyoshi
2001 Kairo Kurosawa Kiyoshi
1998 Ringu (リング) Nakata Hideo
2002 Honogurai mizu no soko kara (仄暗い水の底から) Nakata Hideo
1980-oj Za Ginipiggu
2004 Kansen (感染) Ochiai Masayuki
2000 Ju-On (呪怨) Shimizu Takashi
2004 Marebito Shimizu Takashi
1965 Kaidan (怪談) Kobayashi Masaki
2004 Yogen (予言) Norio Tsuruta
1999 Shikoku

Aliĝenre, mencienda estas Batoru rowaiaru (バトル・ロワイアル) kaj multaj aliaj kulthororaj filmoj.

[redaktu] Kaijū eiga

1954-a filmo Gojira (1954)
Pligrandigu
1954-a filmo Gojira (1954)

Kaijū (怪獣) -esperante prononcebla Kajĵu- estas japana termino kiu signifas "misteran kreitaĵon" sed ĝi ankaŭ tradukeblas simple "monstro".

Rilataj nomoj inkludas Kaijū eiga (怪獣映画), filmo kies ĉefa rolanto estas la kaijū; Kaijin ielaj homoidaj monstroj; kaj daikaijū (大怪獣) kiu aparte signifas monstron en pli larĝa senco.

La plej populara monstro en japanio estas nekontesteble Godzilo (Gojira ゴジラ), kiu, post la unua filmo kiu ĝin montris en 1954, stelumis en aroj da filmoj kiu ŝajnas ĉiam obliĝi. La furoro pri godzilo eĉ transiris la pacifikan oceanon en 1998 okaze de la usona apero de Godzilla. La firmao kiu ĝin lanĉis la unua filmo Tōhō Kabushiki-gaisha ankaŭ generis multajn monstrotemajn filmojn kiel Mosura (モスラ), Kingu Gidora (キングギドラ), Mekagojira (メカゴジラ, 1974), Radon (ラドン, 1956). La firmanomo volas diri "orienta trezoro" kaj taŭge spegulas la japankultura riĉeco pri monstroj kaj infanvoruloj.

Kvankam Kaijūkaijin estis tipe inventita laŭ ekzistantaj bestoj, insektojmitologiaj kreitaĵoj, estas aliaj ekzemploj pli esoteraj kiel en la televidaj serioj Super Sentai aŭ Kamen Rider.

[redaktu] Pinku eiga

Pinku eiga (ピンク映画, Roza kino) estas specife japana ĝenro signante mildajn pornografiajn filmojn kiu ekfloris en la ek-60-oj kaj ankoraŭ nun regule aperas. Tiun apartan nomon eltrovis la ĵurnalisto Murai Minoru. Ne konfuzu ĝin kun vera pornografifilmo aŭ ne-japana erotikfilmo.

Kelkaj subĝenroj produktitaj de la Nikkatsu studios inkludas la t.n. romantikan pornografion (Roman porno) kun famaj reĝisoroj, kaj aliaj sekperforttemaj violentegaj filmaroj kiu furoris en la 1970-oj (Violenta rozkino). Toei ankaŭ aperigis multajn rozajn filmojn, sed ĝia erotiko ofte resumis je nudaktoraj scenoj en agaj filmoj, kun neneigebla arta senco. Sasori estas unu el Toei-a produkcio, reĝisorita Ito Shunya kaj rolanta Kaji Meiko, aktorino kiu antaŭe ludis ĉe la studioj Nikkatsu. Sed post forlaso de ambaŭ tiuj filmistoj, la rozfilmoj de Toei pli emfazis malmildan kaj violentan sekson.

Dum multaj reĝisoroj uzis la rozajn filmojn kiel nedaŭra enspezilo, aliaj fakiĝis en tiu ĝenro.

Ai no corrida, 1976-a erotika filmo de Oshima Nagisa, eĉ se ĝi ne vere estas roza filmo, estas ia sintezo kaj analizo de tiujn filmojn. Ai no corrida cetere ricevis tutmondan aplaŭdon
Pligrandigu
Ai no corrida, 1976-a erotika filmo de Oshima Nagisa, eĉ se ĝi ne vere estas roza filmo, estas ia sintezo kaj analizo de tiujn filmojn. Ai no corrida cetere ricevis tutmondan aplaŭdon

Reĝisoroj:

  • Kurosawa Kiyoshi
  • Masayuki Suo
  • Yojiro Takita
  • Yoshimitsu Morita
  • Takechi Tetsuji
  • Wakamatsu Koji
  • Ryuichi Hiroki
  • Takashi Ishii
  • Toshiharu Ikeda
  • Takahisa Zeze

Aktorinoj:

  • Reiko Ike
  • Reiko Oshida
  • Meiko Kaji

[redaktu] Yakuza eiga

Yakuza eiga estas populara japana filmĝenro kiu temas pri japanaj mafioj (la tiel nomataj Yakuza).

Tamen, kiam la ĝenro ekaperis, ĉirkaŭ la 1960oj, oni prefere nomis ĝin Ninkyo eiga (t.e. kavalirecaj filmoj). Plejparton produktis la studioj Toei. La kimonvestita mafia heroo (tipe rolata de la stoika Takakura Ken) estis kutime prifilmita kiel honorinda ekterleĝulo disiĝita de la opono inter giri (devo) kaj ninjo (memaj impulsoj).

En 1970, nova sorto da mafiaj filmoj naskiĝis: la jitsuroku eiga (filmoj rakontitaj laŭ veraj faktoj). Multoj el la jitsuroku eiga estas ja ligitaj kun realeco kaj la filmoj alprenis dokumentemajn stilojn. La ĝenro estis unue pulsigita de la dispistanta verko de Fukasaku Kinji: Jingi Naki Tatakai (仁義なき戦い). Tiu epopea filmo (kiu daŭros en kvar pliaj filmoj) montris la mafiulojn neniel kiel fidelaj heredantoj de la samuraja kodo, sed kiel perfidaj kaj malkompataj fiknaboj. La filmo stelumigas Sugawara Bunta, ofte konsiderita kiel la malulo de Takakura Ken, kiel fanfarona eksa militisto kiu potenciĝas en la subgrundaj stratoj de la bombadita Hiroŝimo.

Ekde la 1990-oj la japanaj mafitemaj filmoj malsukcesiĝis kaj estas nun nur viglaj sub formo de rekta videkaseda apero. Ni tamen notu la rimarkeblaj esceptoj de la filmoj de Kitano Takeshi kies sukceso viglas tutmonde.

[redaktu] Bibliografio

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com