Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Holivudo - Vikipedio

Holivudo

El Vikipedio

La fama surmonteta Holivud-signo.
Pligrandigu
La fama surmonteta Holivud-signo.

Holivudo (angle Hollywood) estas nordokcidenta kvartalo de la usona urbo Los-Anĝeleso en la ŝtato Kalifornio. Pro ĝia fameco kiel la historia centro de kinaj farejoj kaj steluloj, oni ofte uzas tiun nomon ankaŭ kiam oni celas ĝenerale la usonan kino-industrion. Hodiaŭ plejparto da la kina industrio estas elsituita en ĉirkaŭaj areoj, tamen multaj flankaj industrioj (kiel redaktado, specialaj efektoj, post-produktado kaj lumado) restas en Holivudo.

Pluraj antikvaj teatroj en Holivudo estas uzataj kiel okazejoj de grandaj filmaj premieroj, aj ili gastigas ankaŭ la ceremoniojn Academy Awards. Holivudo estas populara turisma vidindaĵo de Usono.

Nuntempe ne ekzistas ajna oficiala limo de Holivudo, ĉar Los-Anĝeleso ne havas oficiale difinitajn kvartalojn.

Enhavo

[redaktu] Holivudo-bulvardo

Bulvardo
Pligrandigu
Bulvardo

La plej fama stratego de Holivudo estas la Holivudo-bulvardo. Ĝi etendiĝas de oriento al okcidento ekde Vermont-avenuo ĝis Sunset-bulvardo (sunsubiro-bulvardo).

Tie troviĝas ne nur la Marŝo de famo (promenejo de fameco), la famaj steloj kun nomoj de eminentuloj, sed ankaŭ la Chinese Theater (ĉina teatro), kie ĉiujare la Oskar-premioj estas disdonataj.

[redaktu] Historio

En 1886, Harvey Henderson Wilcox, origine de Kansaso, aĉetis 0,6 km2 da tero de la kamparo okcidente de la urbo Los-Anĝeleso, kaj tie konstruis ranĉon. En 1887, Wilcox desegnis planon por urbo, kiun li deponis ĉe la kontea terenregistrejo. Tiu estis la unua oficiala ekapero de la nomo "Hollywood".

Oni malĝuste pensas, ke la nomo "Hollywood" devenas el la importita angla ilekso kiu supozeble kreskis tie - "Hollywood" angle tradukas al "ileksa arbaro". Fakte, la nomon elektis Daeida, la edzino de Wilcox. Vojaĝante orienten trajne, Daeida renkontis virinon kiu parolis pri sia hejmo en Ohio nomita Hollywood. Daeida ŝatis la nomon, kaj donis ĝin al la familia ranĉo.

En 1900, Hollywood havis poŝtejon, ĵurnalon, hotelon, du vendoplacojn kaj loĝantaron de 500 homoj.

La unuan parton de la fama Hollywood Hotel (hotelo Holivudo) malfermis en 1902 bienvendisto, kiu volis vendi loĝajn parcelojn inter la citronarbejoj flanke de la montetopiedoj.

Hollywood fariĝis urbo en 1903. En 1904 oni malfermis novan tramvojon inter Los-Anĝeleso kaj Hollywood tra la strato Prospect Avenue. La nova linio nomiĝis the Hollywood boulevard (la Holivuda bulvardo).

En 1910 la urbanoj de Hollywood voĉdonis favore al la anekso de la urbo al Los-Anĝeleso, por ebligi atingon de la akvosistemoj de la pli granda urbo (nome, la Los-Anĝelesa Akvedukto, kaj la Los-Anĝelesa sistemo de kloakoj). Kun la anekso de la komunumo al Los-Anĝeleso, la nomo de Prospect Avenue ŝanĝiĝis al Hollywood Boulevard (Holivudo-bulvardo).

En 1923, Harry Chandler, posedanto de la gazeto Los Angelese Times, pagis al reklamagento John ROCHE 21.000 usonajn dolarojn por konstrui grandan signon ĉe la monteto Mount Lee, kiu reklamas pri la loko — ĝi konsistas el literoj formantaj la vorton HOLLYWOODLAND (Holivudlando). La literoj estis 50 futojn (15,24 metrojn) altaj kaj prilumitaj per 4.000 ampoloj. En 1939 oni renovigis la surskribon kaj en 1947 la ero "LAND" estis forigita. La signo estas hodiaŭ protektita nacia monumento.

[redaktu] Holivudo kaj kino

En fruaj 1900-aj jaroj kinproduktantaj kompanioj de Novjorko kaj Nov-Ĵerzejo komencis translokiĝadon al Kalifornio pro ĝia plej fidinda vetero kaj pli longaj tagodaŭroj, ĉar malgraŭ la ekzisto de elektra lumo, la plej bona lumfonto tiam estis la natura sunbrilo.

Alia faktoro kiu helpis al Holivuda evoluado estis la granda distanco ĝis Nov-Ĵerzejo, utila por malfaciligi al Edisono kontroli la filmajn patentojn. Edison posedis preskaŭ ĉiujn patentojn rilate la filmoproduktadon kaj oriente, ĉi tiuj produktistoj povis agi sendepende de la kompanio de Edison.

Frue en 1910 la reĝisoro D. W. Griffith estis sendita de la Biograph Kompanio al la okcidenta marbordo de Usono por filmi en urbocentro de Los-Anĝeleso, sed li decidis serĉi alian lokon - tiu trovita loko estis Holivudo, kie sekve estis filmita la unua holivuda filmo In Old California (En malnova Kalifornio).

La unua filmejo en la regiono estis konstruita ĉe Edendale (proksima al Holivudo) de Selig Polyscope Company, rapide sekvata de Nestor Studios. En la sekvantaj jaroj aliaj dekkvin sendependaj filmejoj okupis Holivudon, farante tiun nomon sinonimo de kino.

[redaktu] Geidoj de la urbo

  • Beau Bridges, aktoro
  • David Carradine, usona aktoro
  • Leonardo DiCAPRIO, aktoro
  • Tony DOW, filmreĝisoro, aktoro kaj filmproduktisto
  • Aron Eisenberg, aktoro
  • Leif Garrett, aktoro kaj kantisto
  • Stefanie Powers, usona poldevena aktorino
  • Katharine Ross, usona aktorino kaj aŭtorino de infanlibroj
  • Noah WYLE, usona aktoro
  • George Yardley, usona korbpilkisto

[redaktu] Vidu ankaŭ

Pligrandigu


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.hollywoodsign.org/webcams/index.html
•  http://hollywoodbid.org/hist/historic_sites.html
•  http://www.fabuloustravel.com/ww/haunthollywood/haunthollywood.html
•  http://www.oscars.org


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com