Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Roboto - Vikipedio

Roboto

El Vikipedio

Pri robotoj en Vikipedio vidu Vikipedio:Roboto. --- Literaturo > Sciencfikcio > inĝenierarto > Cibernetiko > Roboto < Ĉeĥa lingvo


Roboto estas aŭtomata maŝino, kiu imitas la homon. En literaturaj kaj filmaj sciencfikcioj robotoj ordinare aspektas kiel homoj, foje kiel metala pupo, foje nedistingeble de la veraj homoj. En la teknika praktiko robotoj kutime ne klopodas imiti la homan aspekton, sed anstataŭigi komplikan aŭ danĝeran homan laboron. Ili estas uzataj por esplori la Lunon, por labori en altaj temperaturoj, en medioj kun venenaj gasoj k.s. Hejmaj robotoj estas kutime kuireja maŝino, kiu havas plurajn funkciojn (muelilo, miksilo, raspilo, tranĉilo k.s.).

La vorton roboto enkondukis en la literaturon ĉeĥa verkisto Karel Čapek en sia filozofia dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots) en 1920. La dramo priskribas fabrikon de inventisto Rossum (ĉeĥe: rozum = racio, prudento), en kiu oni fabrikas artefaritajn laboristojn, robotojn, virajn kaj inajn, kaj liveras ilin en la tutan mondon. La pigranta homaro komencas degeneri, sed la robotoj estas ĉiam pli perfektaj, ĉiam pli homecaj, ĝis ili fine fariĝas veraj homoj.

La verkisto komence volis nomi la artefaritajn laboristojn "laboroj" (el la latina), sed la vorto ŝajnis al li malmulte vireca. Tiam lia frato pentristo Jozefo elprenis penikon el la buŝo, donis konsilon "Do nomu ilin robotoj" kaj daŭrigis pentradon. En la slavaj lingvoj robota (aŭ rabota) signifas laboro, sed la ĉeĥa nun uzas vorton práce, kaj la vorto robota restis rezervita por historia servuta (duonsklava) laboro de senrajtuloj en la feŭdismaj tempoj. Per forigo de la ina finaĵo -a ekestis vorto robot kiel nomo por maŝina servutulo.

La dramo estis tradukita en la anglan, prezentita kun granda sukceso en Londono, poste la nomon transprenis ankaŭ aliaj verkistoj de sciencfikcio. Isaac Asimov eĉ verkis "dekalogon" por robotoj (roboto ne rajtas vundi sian mastron ktp.).

La dramo R.U.R. aperis ankaŭ en Esperanto en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj.


[redaktu] Specialaĵoj de la robottekniko

Se troviĝas afero pri kiu oni konsentas,tie certe estas la plifaciligo de ilia vivo. Ekde la kreo de la unua simpla maŝino,la homaro penadas plifaciligi la pezan fizikan laboron.Interese de tiu celo oni kreis la manipulatorojn kaj robotojn.Ili estas aplikataj en preskaŭ ĉiuj teritorioj de la ekonomio,kaj laŭ la granda uzanto ili estas nomataj industriaj robotoj.

La nomon "roboto" oni devenigas el la ĉeĥa vorto "robota",kiu signifas "servuto","servutulo". Tiu ĉi vorto devenas el iu teatraĵo de la ĉefia dramisto Karel Čapek (ĉapek),el utopia tragikomedio el la jaro 1921,en kiu ĝi signifis mekanikajn monstrojn. Post 1923 la robotoj,kiel pensantaj "homaj" maŝinoj fariĝis ĉefa temo de la fantazia (fikcia) literaturo. La penso pri maŝinuloj inspiris ankaŭ aliajn artiatojn,aed oni longe rigardis tiujn mekanikaĵojn nur ludiloj. En 1939,en 1a mondekspozicio de Nov-yorko oni prezentis produktaĵon de 1a usona firmao Westinghouse (uestinkhaus),la Electro-n, la promenantan kaj parolantan roboton. Ĝia tasko estis informi la eventualajn aĉetontojn pri la plej novaj produktoj de Westinghouse. Unu jaron poste a firmao fabrikis la plej bonan amikon de Electro (elektro),la mekanikan hundon Sparko,kiu helpis per sia ĉarmo la agadon de la reklamroboto. En la jaroj 1950-aj W.Grey WALTER (grej volter),brila sciencisto,kreis mekanikajn "testudojn",kiuj kapablis sensi lumfontojn, kaj ili movis sin proksimen al ili. Tiuj mekanismoj pruvis, ke simplaj kombinaĵoj de elektronikaj kaj mekanikaj elementoj povas konduti aŭtomate,aed simile al bestoj kaj inaektoj.

Komence de la 1960-aj jaroj mondvaste oni instalis laboratoriojn esplorontajn la artan inteligenton. Tiutempe vagadia tra koridoroj de Univereitato Johna HCPKINS (ĝons) estaĵo nomita hopkinsa bestio. Ĝi estis nutrata de piloj, kaj ĝi prizorgis,ke tiuj piloj estu ĉiam ŝargitaj. Sian decid-kapabon gi demonetria per tio, ke ĝi mem decidis kiam ĝi devas kor.ektiĝi "r.utrocele" al konektiloj de siaj koridoroj. Ĝissate "nutrinte sin" la bestio daŭrigis sian vagadon,dume ĝi atentis la sekvan palatotiklan konektilon.

En 1969 Andy REICHEL (endi rajfiel) pretigis reklamroboton kun 82-kilograma maso kaj 158-centimetra alto,por la entrepreno Quasar Induatrie (kvasar industri). La entrepreno nomis ĝin "androido helparta vendadon",sed gia sonsistemo foje paneis,pro tio ĝi ripetadis la esprimon "you talk" (ju tok'=vi parolas) deformitan "klatu", tiel fariĝis ĝi ĝia nomo.

En 1969 kaj 1971 esploristoj de Stanford Research Institute International finis konstrui du versiojn de memmova robotobaptita per la nomo Shakey (ŝeki = tremarta), trafa pro ĝia ŝanceliganta moviĝo. Ambaŭ estis konstruita por moviĝi en tiaj ejoj,en kiuj trovifaa grandaj blokoj. En la mekanismo, direktebla per radio, surmetita televida kamerao, tuso- kaj distanco-mezuraj elementoj, la sistemoj kaj la programad-lingvoj de la du versoj estis malsimilaj.

En 1970 oni prezentis en mondekapozicio de Gsaka – rikoltante grandan sukceson -la robot-ensemblon en la FUJI-pavilono. La lud-aŭtomataj tradicioj de la lastaj tri jarcentoj, la rezultoj de la laboratorioj esplorantaj la artan inteligenton kaj la agado de entuziasmaj amatoroj kune rezultigis, fine de la jaro 1982, la amasan aperon de "personaj robotoj". Iuj robotoj, direktataj de siaj ultrasona aŭ ultraruĝ-sensiloj,kapablas iri ĉirkaŭ domo, aliaj "parolas", sed ili malkapablas "silenti", aliaj kelnerece servas trinkaĵojn aŭ portas la poŝtajn sendaĵojn en la domon. Ankaŭ tiaj personaj robotoj estas fabrikataj kiuj "scias" purigi per polvosuĉile.

En 1985,en la mondekspozicio de Tsukuba (cukuba), urbo de sciencistoj, 60-km-ojn de Tokio, la robotoj ricevis signifan rolon. Oni prezentis "muzikist-roboton" ludantan per sintezilo. La "piktor-roboto" pentranta per peniko faris la portreton de vizitantoj.La roboto de la firmao, Toshiba (toŝiba) havis la spektaklaĵon, ke iu "ĵonglistroboto'+ metia zum-turbon sur la tranĉ-eĝon de japana glavo tenata de ĝia "kunulo". La "ŝintopastro-roboto" geedzigis japanajn gefianĉojn.

La du-braka Wabot-robotmaŝino,prezentita en 1990, entreprenis ludi eĉ malsimplajn pianmuzikojn. En la japana Universitato Waseda oni perfektigis la pianludajn robotmanojn,rezulte de kio la roboto kapablis prezenti ne nur simplajn melodiojn, sed eĉ komponaĵojn de LISZT (list).

En Japanio inter la evoluintaj industriaj landoj daŭras plej energioplene la evoluigo de robotmaŝinoj. La kreintoj de Wabot,pianludanta dekfingre,celis konstrui la unuan generacion de antropoidaj robotoj. En 1a esplorlaboratorioj de Universitato Waseda, sub la gvidado de IĈIRO Kato oni "vestis" la pianisto-roboton ne nur per 1a kapablo legi la muziknotojn mem, sed ili taŭgigis gin ankaŭ por atenti per siaj son-analiziloj la voĉon de la kantisto, tiel ĝi estas aplikebla ankau kiel akompan-pianisto.

En 1993,la unua en la mondoaplikis roboton hospitalo de Kantono Lausanne (lozan,Svislando), ĉe nervologia operacio. La roboto "Minerva" estis enkonstruita en "skanilo" (esplorilo), kiu kapablas videbligi laŭ tuta fajneco la strukturon de la cerbo, sen malfermo de la kranio.

En la asembleo de Brita Sciencevoluiga Kompanio, en 1993, Kevin WARWICK (ŭorik), profesoro de Universitato Reading (riding) en Anglio, prognozis ke post ne pli ol dek kvin jaroj oni povos konstrui robotojn kun homaca pli alta intelekto. La profesoro kaj lia grupo konstruis intelektajn robotojn. En la komputil-cerbo de la eksperimentaj ekzempleroj, grandaj kiel persona auteto, estas observebla la konscio de insekto. La maŝinetoj fuĝas pro dangero,poste ili daŭrigas sian agadon. Ili orientiĝas per ultrasono,la brita elektro-retaro aplikas ilin por kontroli telekablojn.

Japanaj sciencistoj laboras pri tia roboto, kiu havas la inteligentecon minimume de kato. La komputil-cerbo de tiuj maŝinoj baziĝas sur la teknologio de la nervoreto imitanta la funkciadon de la reala nervosistemo (nervoretara teknologio).

Robotoj povas esti aplikataj ne nur por utilaj celoj. Ankaŭ bankrabistoj interesiĝia pri ili.Je ne bagatela konsterniĝo de la polico en Nov-Jorko,krimulo sukcese elevoluigis novan "sef-rompilon". Ili transformis bor-masinon en roboton por plifaciligi la penetrcn en la sopiratan sef-ĉambron. En 1993 oni alarmis la policistojn ĉe iu mon-institucio en la kvartalo Queens (kvine') de NovJorko. La ordo-gardistoj, rapidintaj al la banko,trovis borilon starigitar. 8e muro, kiu ĝuste tiam "provis malfermi vojon" en la trezorejon. Kiel klariĝis per la ekzamenoj,la bank-rompistoj starigis la borilon sur fajro-estinga krano ĉe la malantaŭa muro, poste ili nutris ĝin per la elektra reto de la strat-1umigo. La inĝenia inventinto tiel aliigis sian bormaŝinon, ke ĝi automate pasis antaŭen. La inventaĵo tiome bone funkciis, ke post tridek minutoj ĝi estus enrompinta la muron kaj la flankon de la sefo. En la kalkuloj intervenis nur unu erareto: la vibrado estigita de la maŝino alarmis la sekureco-gardiston de najbara vendejo.

La robotoj estas kreaĵoj de homoj, mekanismoj konstruitaj de homoj,kvankam eĉ nun ŝvebas cirkaŭ ili la obskuro de mitoj. En pli kaj pli multaj terenoj estontece ili fariĝos utilaj helpkunuloj de la homaro.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Roboto sub la gloso Category:Robots


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.ifr.org
•  http://www.marshallbrain.com/robotic-nation.htm
•  http://robots.net
•  http://oap.sourceforge.net


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com