Miyazaki Hayao
El Vikipedio
Kino > Direktoroj > Japanio
MIYAZAKI Hayao [宮崎 駿; mijazaki hajao] (1941-) estas japana desegnofilmisto kaj verkisto de mangao.
Lia ĉefverko estas la mangao Naŭsika de Venta Valo (風の谷のナウシカ Kaze no Tani no Nausika), epopeeca rakonto de pli ol mil detalplenaj paĝoj, kiun vi verkadas ekde 1982 ĝis 1994. La kompleksa intrigo temas pri la vivo kaj la morto, lojaleco inter estro kaj ano, kaj la etika kosto de klopodoj krei tro perfektan mondon. En 1983-84 Miyazaki adaptis la jam nefinitan historion al desegnofilmo, kiun li direktis. La filmo rapide fariĝis la tiama plej populara kinaĵo en Japanio; la sama sorto okazis kaj okazas ankoraŭ je multe el liaj sekvaj filmoj.
En 1985, Miyazaki kune kun la eldonejo de Naŭsika, Tokuma Shoten (徳間書店), fondis la desegnofilmstudion Studio Ghibli (スタジオジブリ) por sekvi ties sukceson per nova filmo, Laputo: Kastelo en Ĉielo. Ekde tiam, li direktis proksimume duonon el la filmoj tie produktitaj; la plejmulton el la restaĵo direktis lia longatempa samlaborano, Takahata Isao.
Dum lia juneco, Miyazaki estis marksisto, kaj la filizofio de marksismo ankoraŭ influas liajn verkojn.
Oftaj "mijazakiaĵoj" estas:
- Aktivaj inaj roluloj,
- Flugado kaj aviadiloj,
- Tre detalplenajn mediojn,
- Konflikto inter la nova kaj la malnova, aŭ la moderna kaj la supernatura, kiu postulas ian malsimplan, sintezan solvon,
- Porkoj,
- Lumefektoj.
[redaktu] Filmaro
- 1978 : Konan, la filo de la futuro - (未来少年コナン Mirai Shounen Konan)
- 1979 : Lupin III : La kastelo de Kaljostro - (ルパン三世カリオストロの城 Rupan sansei: Kariosutoro no shiro)
- 1984 : Naŭsika de la Venta Valo - (風の谷のナウシカ Kaze no tani no Naushika)
- 1986 : Laputo - Kastelo en la ĉielo - (天空の城ラピュタ Tenku no shiro Rapyuta)
- 1988 : Mia najbaro Totoro - (となりのトトロ Tonari no Totoro)
- 1989 : Eksprespoŝto per Sorĉistino - (魔女の宅急便 Majo no takkyubin)
- 1992 : Ruĝa Porko - (紅の豚 Kurenai no buta)
- 1997 : Princino Mononoke - (もののけ姫 Mononoke Hime)
- 2001 : La vojaĝo de Ĉihiro - (千と千尋の神隠し Sen to Chihiro no Kamikakushi)
- 2004 : La movanta kastelo de Haŭlo - (ハウルの動く城 Hauru no Ugoku Shiro)
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala TTT-ejo de Studio Ghibli (japane)
- Nausicaa.net (angle) Informplena TTT-ejo estrata de Miyazaki-ŝatantoj
- dossier de la Schkopi page ciné : l'exception Miyazaki (franca) Artikolo pri la kvalitoj de du el liaj filmoj, Mononoke kaj Totoro