Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Videoludo - Vikipedio

Videoludo

El Vikipedio

La Tokyo Game Show, fama festivalo okazanta en Tokio
Pligrandigu
La Tokyo Game Show, fama festivalo okazanta en Tokio

Videoludo, estas interaga aktiveco, plejofte luda kies fundamento estas la percepto de bildoj produktita de komputika ilo kaj kaptita de homo. Tiu ĉi, tiel nomata ludanto, povas interagi per la universo, aŭ simboloj simulata de komputika sistemo kaj flankaparatoj kiel klavaro, muso kaj mantenilo.

Videoludo ebligas sian kreulon inventi virtualan universon. La videoluda industrio nun propozas bildajn universojn frapanta de realeco, uzante ciferecaj teknikoj proksima al la fotorealismo. Sed, sendube pro nepra bezono de la publiko eskapi de temp' al tempo el la vera mondo, la kredindaj universoj plivole emas estigi ĉirkaŭaĵon malsimilante al la realeco, kvazaŭ por fantazii ke alian mondon eblas, kies bona ekzemplo estas la Interretaj Multuzantaj Rolludoj (alinome MMORPG, en la angla). Tiun bezonon respondas la kino aŭ la literaturo sed en tiuj noblaj artoj, la konsumanto restas pasiva, dum la videoluda fako implikas la spektanton kaj igas ŝlin esti parto de ĝi.

La nomelekto de tiu arto kreas kvereletojn inter la ludantoj. Esprimoj kiel Distra softvaro, Interaga amuza softvaroElektronika ludo estas aŭdeblaj. Oni ankaŭ kutime konfuzas Komputilludo kaj Videoludo sed kiel Komputilludo estas precize softvaro ludebla per komputilo samrange kiel Arkada ludoKonzola ludo, oni povas konsideri ke ĝi estas subkategorio de Videoludo kie entutigas tiujn nomojn. Ekzistas ankaŭ konflikto pri la vortoformo Videa ludoVideoludo aŭ eĉ Videludo kaj Vidludo. Laŭ PMEG, la prefikso Video estas evitenda. La esperantistoj ofte ne konsentas pri tio, sed por tiu komuna artoformo (samrange kiel kino aŭ muziko), necesas klara kaj fleksebla nomo uzata ĉi tie.

Enhavo

[redaktu] Platformoj de videoludo

Nuntempe ekzistas tri tipoj de aparatoj per kiuj eblas sperti ludojn. La malsamecon inter la platformoj estas tamen nun malfacile distingebla ĉar multaj ludoj aperas por la tri platformoj.

[redaktu] Komputila ludo

La videoludoj en komputiloj estas programaroj instalotaj en personan komputilon ekipita de luda interfaco. Inter la multaj ekzistantaj interfacoj, citinda estas la nedeturnebla paro klavaro/muso kiu estas specifa al la komputilo kaj ebligas ega precizeco danke al la muso kiu direkte celumas la trafan punkton. Kompreneble dependas de la tipo de ludoj kiun vi emas ludi sed tamen pluraj ludantoj preferas uzi mantenilon pro pli praktikaj kialoj. La ludanto povas ankaŭ uzi aliajn ludilojn, kiel la stirilon por la aŭtokondukantaj ludoj aŭ la pafilo por la murdaraj ludoj. Tiuj estas nur ekzemploj ĉar ĉiuj iloj estas konsiderindaj. La afiŝado efektiviĝas danke al la komputila ekrano aŭ eventuale 3D-a kasko.

[redaktu] Konzola ludo

Dosiero:Gamecube with games.JPG
Konzolo GameCube kun siaj ludoj

La konzolaj ludoj estas ludoj faritaj por funkcii nur en hardvaro dediĉita al tiu distraĵo. La unuaj ludkonzoloj estis facile distingeblaj el komputiloj. Hodiaŭ la distingo ne tiom facilas ĉar la aktualaj konzoloj plurfoje havas eĉ siajn proprajn operaciumojn kaj diskojn. La diferenco situas je la marko, ĉar se ĉiu komputila ludo estas ludebla sur ĉiuj komputiloj (tamen sub kondiĉoj de akordigebleco, plejmulto el la komputilaj ludoj funkcias hodiaŭ nur per Windows), la fabrikantoj de preciza konzolo strebis por ke la ludo ne estus interŝanĝebla inter la malsamaj konzoloj. La tri socioj nun konkurancante estas PlayStation de Sony (japana), Xbox de Microsoft (usona) kaj GameCube de Nintendo (japana). La tiel nomata tria generacio de konzoloj estas aperanta : la PlayStation 3, la Xbox 360 kaj la Nintendo Wii. La konzolo estas kutime konektita al ĉu televidilo ĉu videoprojekciilo.

Nun ekzistas poŝtelefonoj kiu ankaŭ ebligas videoludi, inter aliaj iloj (fotilo, WAP, ktp...). Kaj do iĝas alia evolu-ŝtupon en la videoluda fako.

Ankaŭ vidu : Listo de ludkonzoloj

[redaktu] Arkada ludo

Tipa arkada koloneto
Pligrandigu
Tipa arkada koloneto

La arkadaj ludoj estas tute aparta kategorio de videoludoj, strikte ligita al la materialo. Arkada koloneto, kiu troviĝas en publikaj butikoj, konsistas el ekrano, monkaptilo, mantenilo, butonoj, kaj aliaj eventualaj flankaparatoj. La Arkadaj ludoj estis kutima je la komencoj de la videoludo. Estas la praaparato antaŭ la alveno de hejmaj konzoloj. Oni distingas du tipojn de arkadkolonojn : la unua nomata "Dediĉitaj kolonetoj" funkcias nur kun ununura ludo. La dua nomata "Specaraj kolonetoj" aperis ĉirkaŭ 1980 kaj akordas kun multaj ludoj.

[redaktu] Historio

La unuaj krudaj komputilaj kaj videoludoj estis disvolvita en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj per oscilografoj, universitataj komputilegoj, kaj EDSAC komputiloj. Moner-operaciitaj ludoj estis disvolvita en la 1970-aj jaroj, kaj tuj populariĝis. Unu el la plej konataj ludoj de tiu erao estis Pong.

El tiu populareco, spronis la volo por videoludoj ĉe hejmo, kaj la unuaj videoludaj konzoloj estis disvolvita dum la fruaj 1970-aj jaroj. Ĉi tiuj konzoloj estis plibonigita multe dum la frua 1980-aj, kun la Atari 2600, Intellivision kaj Colecovision. Tamen, en 1983 videoludoj subite malpopulariĝis, kaj "malluma epoko" por videolumoj okazis, ĝis 1985 kiam la Nintendo Entertainment System estis farita.

[redaktu] Ĝenroj de videoludo

Ĉefartikolo : Ĝenroj de videoludo

[redaktu] La Videoluda industrio

La merkato de la videoludo de kelkaj jaroj superis la kinan, mone gajniganta pli ol la sepa arto, definitive enigante tiun fakon al la statuto de Arto. La publiko ne plu estas juna, la averaĝa aĝo de la ludantoj estas pli ol 25 jaroj (ankoraŭ plagas la penso ĉe la nekonatuloj ke videoludo estas infancela okupaĵo) kaj pli kaj pli iniĝas. Efektive, eĉ se la ĉefa publiko restis vira, pli kaj pli da virinoj interesiĝas pri tiu arto, 30 % de la ludaĉetantaj en 2006!

La ĉefa lando pri videoludoj estas nekontesteble Japanio, kie iu ĉie povas trovi arkadajn kolonetojn kaj frenezajn videoludantojn. Ĝi estas grava parto de la japana kulturo sed ĝi rapide disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo. La tri ĉefaj merkatoj, estas, laŭ la ordo, Japanio kaj Sud-Koreio, Usono kaj laste Eŭropo. Freŝdate, la usona societo Mikrosofto cetere kreis sukcesan konzolon, la Xbox, haltante preskaŭ tutan japanan monopolon. La lingvo kutime uzata en la videoluda fako estas la angla kaj ĉiuj videoludaj titoloj estas angle. La esperanta traduko estas ne ĉiam trovebla, ĉar la esperanto-movado ne jam estas tre implikata en tiu arto. Vidu kaj eventuale kompletigu tiun paĝon : Fakterminaro de Videoludo

[redaktu] Festivaloj de videoludo

  • Electronic Entertainment Expo (Usono)
  • Tokyo Game Show (Japanio)

[redaktu] Kelkaj Eldonaj societoj

  • Capcom
  • Electronic Arts
  • Konami
  • Namco
  • Nintendo
  • Sony Computer Entairtainment
  • THQ
  • SEGA

[redaktu] Kelkaj Disvolvigaj societoj

[redaktu] Kelkaj famaj kreistoj

  • Oleg Maddoxx
  • Jordan Mechner
  • Sid Meier
  • Miyamoto Shigeru
  • Mizuguchi Tetsuya
  • Peter Molyneux
  • Naka Yuji
  • Gabe Newell
  • Tetsuya Nomura
  • Alexey Pajitnov
  • David Perry
  • Frédérick Raynal
  • John Romero
  • Sakaguchi Hironobu
  • Sakurabla Motoi
  • Warren Spector
  • Suzuki Yu
  • Uematsu Nobuo
  • Roberta Williams
  • Will Wright
  • Yamauchi Kazunori
  • Yokoi Gunpeï
  • IwataSatoru
  • Aonuma Eiji
  • John Carmack

[redaktu] Listo de videoludoj

Maniac Mansion estas disponebla en Esperanto
Pligrandigu
Maniac Mansion estas disponebla en Esperanto

[redaktu] Videoludaj serioj

Eĉ pli ofte ol en la kino, video- aŭ komputilludaj sukcesoj preskaŭ nepre okazigas daŭrigon, kaj ofte serion. Ĉiu video- aŭ komputilludo konata grandskale estas fakte serioj, kies plej bona ekzemploj estas sendube Final Fantasy (11 epizodoj ĝis nun).

[redaktu] Kritikoj

Ĉar la videoludoj ebligas plimalplie radikala enŝoviĝo ekster realeco en malsamema kaj relative ŝvebema universo, multaj personoj atentiĝas kaj meditas pri la bona aŭ malbona influenco de tiu hobio sur la videoludantoj.

[redaktu] Drogema hobio?

Evidente, la uloj kiuj emas uzi siaj libertempoj videoludo konsekvence malpli multe legas, rigardas televidilon aŭ faras aliajn distraĵojn. Sed kelkaj kulpigas tiun fakon inciti la videoludantoj tro multe ludi, ĉar se filmo daŭras kutime ne pli ol du aŭ tri horoj, videoludo averaĝe finiĝas en 10 horoj, kaj la pasia ludanto kompreneble emas daŭrigi sian ekranan aktivecon. Sed kiel kun ĉia pasio, oni ankaŭ prudente povas pensi ke ĝi trejnas la decidpovo de la aganto. Alia argumento asertas ke videoludoj agas kiel vera drogo pli ol ajna alia distraĵo ĉar ĝi spronas kaj stresigas la "viktimon", estante la nura ekrana arto kiu partoprenigas la spektanton.

[redaktu] Vera violento kaj virtuala violento

Junulinoj en Japanio videoludas je arkada ludo. Temas pri agludo kies celo estas mortigi kiel eble plej da malamikoj, helpe de la pafila flankaparato
Pligrandigu
Junulinoj en Japanio videoludas je arkada ludo. Temas pri agludo kies celo estas mortigi kiel eble plej da malamikoj, helpe de la pafila flankaparato

Multaj psikologoj, asocioj kaj eĉ gepatroj alarmis pro la violento montrita en videoludoj. Efektive, kiel en ĉiaj artoformoj, violenteco estas ofte prezentita kiel distra kaj amuza aĵo aŭ almenaŭ kiel nepra parto de la vivo kun kio ni devas akomodiĝi. En videoludo, la ludanto ne plu estas pasiva sed aktiva. La videoludanto mem uzas la ĉanblokilo de sia pafilo por mortigi kontraŭulon. Kaj kiel en filmoj, la ludantoj estas en ekstremaj ludoj konfrontita al torturspektaklo aŭ kruda amasbuĉado kaj kelkfoje okazigas ĝin, kiel ekzemple en Grand Theft Auto aŭ Blood Rayne.

La videoludantoj sin defendas argumante ke ĉio-ĉi temas pri nura virtualeco kaj ne igas ian ajn influencon ĉe la vera vivado de la ludantoj. Eĉ se kelkaj videoludistoj kelkfoje fariĝis violenta kaj eĉ murdema inspire de konzolaj ludoj, ili finfine estas ne tiel multaj (sed homoj estas ofte amasinformitaj pri tiuj malfeliĉaĵoj) kaj ne pli multaj ol en aliaj distraĵoj (kino, televido). Neŭrologie, oni pruvis ke ne estas malsamecoj, pri cerbaj meĥanikoj, inter agi kaj spekti aliulojn agi. Alidire, kaj se oni fidas tiun aserton, videoludo tute ne estas pli danĝera ol televidaj informoj aŭ papergazeto. Videoludo ne estas danĝera de si mem, nur kelkaj psikologie malfortaj uloj povas perturbiĝi far multaj umoj, interalie videoludo.

Post stumblo en malfacila ludo, videoludantoj montriĝas kelkfoje malpaciencema kaj stresema. Precipe infanoj malfacile rezistas al la granda premo kiun kelkaj videoluderoj okazigas en konkura videoludo. La plej komuna kliŝo estas ludanto kiu forĵetas sian mantenilon en stato de ŝaŭmkolero.

Freŝdataj studoj en Anglio pruvis ke pasiaj videoludantoj (kiuj videoludis dum pli ol kvar jaroj) montriĝis plibonigitaj refleksoj kaj pli bona konscio pri spaco kaj observeco. Freŝaj rekrutoj en la usona armeo posedis pli bonaj militaj refleksoj ol la antaŭuloj. Analizistoj atribuis tiun station al videoludo, kiu estas uzata kiel trejnilo en armeo.

[redaktu] Malsanoj supozinde produktitaj de videoludoj

Post incidentoj, la medicina anaro malkvietiĝis pro la risko ke tiu fako okazigas epilepsiajn krizojn. Ili do konsilas :

  • Ne ludu kiam vi estas laca, ĉar sub influenco de videoludo, ĝi povus degeneri en kapdoloroj, ventrodoloroj, ktp...
  • Al la t.n. fotosensivaj personoj, la hakata kaj fulmrapida sinsekvo de kelkaj movoplenaj ludoj povas rare elklikigi epilepsiajn spasmojn. Estas do konsilata halti dum almenaŭ kvaronhoro post du horoj de ludado antaŭ pluludi.

[redaktu] Komputilludoj kaj Esperanto

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com