Indonezia lingvo
El Vikipedio
Lingvo > Indonezia lingvo
La indonezia lingvo estas aŭstronezia lingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala. Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum Dua mondmilito favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenciĝo de Bahasa Indonesia estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, far la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto (Jakarta), dum kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.