Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ido (lingvo) - Vikipedio

Ido (lingvo)

El Vikipedio

Lingvo > Planlingvoj > Esperantidoj > Ido


Nomo: Ido
Parolantoj: 1000–5000
Landoj: neniu
Origino: internacia lingvo kreita de Louis de Beaufront en 1907 kiel "reformita" Esperanto
Skribo: latina

La Patro Nia en Ido (Aŭskultu)

Patro nia, qua esas en la cielo,
tua nomo santigesez;
tua regno advenez;
tua volo facesez quale en la cielo
tale anke sur la tero.
Donez a ni cadie l'omnidiala pano,
e pardonez a ni nia ofensi,
quale anke ni pardonas a nia ofensanti,
e ne duktez ni aden la tento,
ma liberigez ni del malajo.

Enhavo

[redaktu] Historia evoluo

Ido Kongreso en Desau 1922
Pligrandigu
Ido Kongreso en Desau 1922

vidu artikolon Ido-movado

La instigo por tiu ĉi lingvoprojekto estis emo de multaj esperantistoj al perfektigado de la Internacia Lingvo. Multaj homoj opiniis, ke nesufiĉa perfekteco de Esperanto bremsas ĝian progresadon. La lingvoprojekto Ido aperis kiel rezulto de laboro de la Komisiono pri elekto de la plej bona projekto de internacia lingvo. Post apero de Ido sekvis grava skismo en la internacia Esperanto-movado. La nova projekto allogis precipe lingvistojn. La onidiro, ke Esperanto fariĝis lingvo sen gvidantoj, dum Ido lingvo sen popolo, estas iom troiga; laŭ Enciklopedio de E. transiris al Ido apenaŭ 20 % da E-gvidantoj kaj nur 3-4% el la tuta esperantistaro. La Idistoj daŭre emis al senĉesaj reformoj en la lingvo – temas pri la strukturo, gramatiko kaj vortprovizo. La reformoj sekvis unu post la alia, kaj rezulte la lingvo perdis multajn siajn adeptojn.

Post la dua mondmilito la lingvo stabiliĝis, sed ĝia movado malrapide forvelkis. Tamen organizita Ido-movado ekzistas eĉ nun, plejparte dank' al la Interreto kaj malmultaj entuziasmuloj.

[redaktu] Lingvaj strukturoj

Pronomoj
singulara plurala nedifina
unua dua tria unua dua tria
familiara formala vira ina neŭtra nedifina vira ina neŭtra nedifina
Esperanto mi ci, vi vi li ŝi ĝi ĝi ni vi       ili oni
Ido me tu vu il(u) el(u) ol(u) lu ni vi ili eli oli li on(u)

[redaktu] Influo al Esperanto

Malgraŭ la iam akra polemiko inter anoj de la du lingvokomunumoj, Esperanto profitis el impulsoj, kiujn donis Ido. Precipe en la literatura lingvo enuziĝis konsiderinda nombro da sinonimoj de "pezaj morfem-kombinaĵoj, kies neoportunecon oni ekkonis en la praktiko", kiel konstatis Detlev Blanke en sia verko "Internationale Plansprachen".

Ekzemplojn de tiaj sinonimparoj vi trovas sube.
Menciindas, ke la dua en ĉiu linio (kiu respondas al Ido-vorto) havas limigitan uzokampon kaj preskaŭ ne eniris la komunuzan lingvon.

malofta / rara,
malfrua / tarda,
maljuna / olda
supreniri / ascendi
malsupreniri / descendi

Al tio aldoniĝas la sekvaj vorteroj, el kiuj kelkaj trovis pli ĝeneralan uzon aŭ estas oficialigitaj en Esperanto:

mis- (miskompreno, miskonduto, mise...; oficialigita de la 4-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro)
retro-(retroiri, retroveturi)
-end- (kiel en "pagenda" = "deviga pagi"; oficialigita de la 7-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro)
-iv- (kiel en "pagiva" = "pagipova"; estus "internacia sufikso" laŭ la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko),
-oz- (kiel en "montetoza pejzaĝo" = "pejzaĝo riĉa je montetoj")

El tiuj ĉi, -end, vere ne tre uzata, fariĝis oficiala fare de Akademio en 1935. La lastaj du estas nemulte uzataj. La -iv- oni povas anstaŭigi per -pov-: pagiva = pagpova, kreivo = kreipovo, ktp.; la -oz- oni povas anstataŭigi per -plen-: montetoza = montetplena.

[redaktu] Vidu ankaŭ

•  Popido
•  Ide
•  Esperanto kaj Ido komparataj

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.ido.li/ido.htm
•  Publikaji en Ido (Se ĝi ne funkcias, vidu http://es.geocities.com/krayono/publikaji.html)
•  Novajeti (Se ĝi ne funkcias, vidu http://novajeti.eu.kzhttp://usuarios.lycos.es/novajeti)
•  http://es.geocities.com/kanaria1973
•  Ido - nia nevolata infano
•  Ido Vikipedio
•  Ido Vikivortaro, enhavis en oktobro de 2005 jam 25.000 vortojn
•  Mia Kuzo Ido - Kelkaj babiloj pri la gramatiko de Ido
•  Se vi volas aŭdi la lingvon Ido, vizitu la retejon Ido for All. (La tekstoj troviĝas en la unuaj sep lecionoj de Ido for all!, Ido for all! kaj Ido pour tous!)

[redaktu] EdE-I

Ido. La sistemo Ido aŭ Reform-E estas publikigita de la t. n. "Delegacio por alpreno de la lingvo internacia", kiel ĝia kolektiva verko. Unu el la ĉefaj gvidantoj de la tiama E-a movado, L. de Beaufront, poste montriĝis ĝia ĉefaŭtoro, aŭ estis proklamita kiel tia.

La Ido-gvidantoj celis anstataŭigi la "liberan", tio estas kolektivan, "popolan" kreadon de la int. lingvo per regulado fare de Akademio, konsistanta el limigita grupo de kompetentuloj. Kaj estas karakterize, ke dum preskaŭ 20 % da E-gvidantoj aliĝis al la lingvo, el la E-istaj amasoj ĝi povis altiri apenaŭ 3–4 %. La grandega plimulto de la E-istoj ĝuste taksis la forton de la libera evoluo kaj malkonfide rilatis al ĉiuj provoj reformi kaj regulita lingvon desupre (Ni memoru pri simila malsukceso de provoj samaj koncerne al Volapük kaj Idiom-Neutral). La "desupra revolucio" fiaskis per la fideleco de la amasoj. Jen, kio plej bone montras la internan forton de E. En ĝi povas ekzisti nur iom-post-ioma, natura evoluo, sed nepre ne perforta rompo aŭ ŝanĝo. Ĉiujn similajn provojn la E-istaro eliminas el si mem. Ido ankaŭ dum sia plua ekzisto ne sukcesis malhelpi la progreson kaj disvastiĝon de E. Dudek jarojn post la nasko de la lingvo, en 1927, la Ido-ĉefoj, perdinte la esperon pri la triumfo de sia afero kaj estante tro miopaj por vidi la sociajn kaŭzojn de la fiasko, komencis serĉi ties kaŭzojn en la lingvostrukturaj mankoj de Ido. Rezulte aperis dudeko da novaj lingvoprojektoj, kies aŭtoroj sin lasis rekonduki en la epokon de la individuisma utopia projektado. Ili ne povis rekoni la eble plej genian principon de Z: fari nur fundamenton kaj lasi al kolektivo la ellaboron: la konstruon de la lingvo-palaco.

Pligrandigu


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com