Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sinonimo - Vikipedio

Sinonimo

El Vikipedio

Semantiko / Sinonimiko > Sinonimo < Vorto


Sinonimo (de Helena synonymos < syn "kun" + onyma "nomo" = <adjektivo de> "kuna/paralela nomo") estas vorto, kiu esence samsignifas kun aliforma vorto. Oni distingas inter tiuj sinonimoj, kiuj tute samsignifas, ekzemple nigra - malblanka, plaĝo - strando, Nipono - Japanujo - Japanio; kaj tiuj kiuj preskaŭ samsignifas, sed iomete nuancas unu de la alia, ekzemple senhara (ie ajn) kaj kalva (nur pri kapa senhareco). Kelkakaze necertas ĉu temas pri sinonimeco aŭ ne: kaj Afriko kaj Eŭropo estas mondpartoj, sed nur Afriko estas kontinento (Eŭropo kontinentas kun Azio kiel Eŭrazio) - kio do estas la rilato inter la du terminoj, kiuj ofte konfuziĝas babile? Ekzakta, ĉio-ampleksa difino de sinonimeco ĝis nun ne ekzistas. Kelkaj sinonimoj ne uzeblas en ĉiuj kuntekstoj: Ĥinujo, zamenhofa sinonimo de Ĉinio, Ĉinujo, nur uzeblas en konscience arkaikecaj tekstoj (kaj moderna konstruo *Ĥinio estus en si mem absurda). Multaj pli-malpli ĉiutagaj vortoj havas poezian aŭ solenan sinonimon, ekzemple nupto por ordinarlingva geedziĝo. Ankaŭ ekzistas specialaj ĵargonaj sinonimoj; dum ordinarulo parolas pri kapdoloro, kuracisto eble dirus "cefalagio". Laste menciindas eŭfemismaj sinonimoj kiel amoro por seksumado.

Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la Angla aŭ la Hispana) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", deep kaj profound, uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj neologismoj en Esperanto, substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplikiga nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn.

Multaj sinonimoj envenis la lingvon pro tio, ke Eŭrop-lingvanoj senkonscie utiligis nacilingvan vorton, pensante ĝin "internacia": "Hm, se eblas diri desinfekti, tiam oni ankaŭ povas diri desaponti..." Tiu proceso nuntempe kontinuas je retejoj kiel Ĝangalo.


En literaturo, sinonimo aŭ pli precize la uzado de sinsekvaj sinonimoj estas parolfiguro kiu celas reliefigon aŭ atentigon de la leganto super la koncepto ripetita.

Oni vidu kiel tiu parolfiguro funkcias ekzemple en la fino de la romanco "San Rafael" de la Cigana romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiel urba priskribo:

"Córdoba ĉiela, seka.

Kaj Córdoba fonta, ŝpruca."


Vidu ankaŭ: Homonimo - Paronimo - Antonimo - Hiponimo - Hiperonimo

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.slowniki.com
•  http://synonimy.ŭ.pl
•  http://dico.isc.cnrs.fr/dico/en/search
•  http://elsap1.unicaen.fr/dicosyn.html
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com