Gladbeck
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Nordrejno-Vestfalio > Gladbeck < Urbo
Gladbeck [glatbek] estas urbo en la germana federacia lando Nordrejno-Vestfalio.
Enhavo |
[redaktu] Faktoj
- Areo: 35,9 km²
- Alteco: 52 m super la marnivelo
- Loĝantaro: 76.861 (la 31-an de decembro, 2005)
- Situo: 51° 34' NO, 6° 58' OR
Gladbeck situas inter la grandurboj Bottrop kaj Gelsenkirchen, tuj sude estas Essen. La urbo troviĝas je la nordo de la Ruhr-regiono, pli norde komenciĝas la malpli urbeca Münster-lando.
[redaktu] Historio
Jam en prahistorio (frua bronza tempo) homoj loĝis en la teritorio de nuna Gladbeck. Dum mezepoko kaj nova epoko Gladbeck estis malgranda kamparaneca vilaĝo, apartenanta nerekte longan tempon al Kolonjo.
En 1873 la karbo-minado atingis ankaŭ Gladbeck-on (ĝi komenciĝis origine pli sude). Ene de unu generacio la enloĝantaro kreskis de ĉ. trimil homoj al dudek mil (1905. En 1910 estis jam kvardek mil. La plej multe da enloĝantoj la urbo havis en 1969 kun 85.927 enloĝantoj.
La urban statuson Gladbeck havas ekde 1919.
En la 1970aj jaroj oni reformis la komunumojn en Nordrejn-Vestfalio. Gladbeck estis metita kun Bottrop kaj Kirchhellen al nova urbo Bottrop en 1975. Sed ankoraŭ fine de la jaro la tribunalo pravigis protestantojn. Ekde 1976 la urbo Gladbeck estas parto de la distriko Recklinghausen.
[redaktu] Ĝemelurboj
- Alanya (Turkio)
- Enfield (Anglio)
- Fushun (Ĉinio)
- Marcq-en-Baroeul (Francio)
- Schwechat (Aŭstrio)
- Wodzisław Śląski (Pollando)
[redaktu] Eksteraj ligoj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.