Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jakoba Vojo - Vikipedio

Jakoba Vojo

El Vikipedio

Jakoba VojoVojo de Sankta Jakobo (hispanlingve, Camino de Santiago [kamino de santjago]) estas fasko da vojoj kiujn el Okcident-Eŭropo trairis pilgrimantoj al galega urbo Santiago de Compostela.

Ĝi estas ero de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Enhavo

[redaktu] Historio

Fine de 8-a jarcento, disvastiĝas en nordokcidenta Iberio la ideo, ke apostolo sankta Jakobo la Maljuna predikis kristanismon en tiu lando kaj tie ankaŭ estis enterigita. Oni komencis kulti la sanktulon en loko proksima al episkopa urbo Iria Flavia, kie situis romiepoka tombejo. Post unu jarcento, la novaĵo estas konata en suda Francio. Al la loko, nomata Compostela [kompostEla], alvenas la unuaj eksteriberianoj dezirantaj preĝi antaŭ restaĵoj de la apostolo kaj koni tiujn landojn, kiujn proksimaj islamanoj igas allogaj kaj legendindaj.

Tamen, laŭ iuj modernaj opinioj, la tombo estas vere de herezestro Prisciliano.

La malkovro de la tombo samtempas kun la alveno al la reĝlando de Asturio-Leono de mozaraboj rifuĝintaj el la islamregataj landoj, kaj dezirantaj montri klare sian malkonsenton kaj politikan kaj religian kontraŭ la kordoba emiro kaj la ekleziestraro sub li.

La nombro de la pilgrimantoj kreskegas ekde 11-a jarcento, kiam eŭropanoj lasas sian izolecon kaj pilgrimado iĝas la plej populara devotaĵo. Romo, Jerusalemo kaj Santiago estas la ĉefaj kristana pilgrimejoj.

Krucmilitistoj kaj la italaj maraj civitoj malfermas la vojon al Jerusalemo. La reĝoj de Navaro, Aragono kaj Kastilio kaj Leono helpas la vojaĝon per pontokonstruo, vojriparado kaj konstruo de malsanulejoj kaj tranoktejoj.

Post jaroj, la prestiĝo kaj riĉeco de Santiago ebligas al episkopo Diego Gelmírez igi ĝin ĉefepiskopejo (rimarku, ke Diego estas unu el la hispanaj formoj por "Jakobo").

Pluraj vojoj iras al Santiago, sed unu ĉefas: la franca vojo atingas Iberion tra la montopasejoj Somport aŭ Roncesvalles, de kie la pilgrimantoj iras al Puente la Reina tra, respektive, Jaca, Sangüesa kaj Monreal aŭ Pamplono.

De Puente la Reina al Estella, Monjardín, Logroño, Nájera, Santo Domingo de la Calzada, Belorado kaj Burgos, kie ankaŭ aldoniĝas la malĉefa vojo de Baiona, Tolosa, Vitoria-Gasteiz, Miranda de Ebro kaj Briviesca.

La etapoj de Burgos iras tra Castrojeriz, Frómista, Carrión de los Condes, Sahagún, kaj León, kie parto de la pilgrimantoj elvojiĝas al Oviedo por sekvi la marbordan vojon al Santiago. La cetero iras al Astorga, Ponferrada, Villafranca del Bierzo, Cebrero, Portomarín, Palas del Rey kaj, cele, Santiago de Compostela.

Laŭ la vojo, registoj ordonis konstrui kirkojn kaj malsanulejojn dediĉitajn al sankta Jakobo. Eĉ nun, en apudvojaj urboj kaj vilaĝoj, "Jakoba strato" aŭ "kirko de sankta Jakobo" montras, kie la vojo traurbis mezepoke.

La Vojo estis priskribita en Codex Calixtinus, alinome Liber Sancti Iacobi, verkita ĉefe de episkopo de Poitou Aymericus Picaudus, kiu klarigas la devotaĵojn kaj avertas kontraŭ fiaj fraŭdistoj, gastejestroj, ŝtelistoj, kiuj fiprofitis el pilgrimantoj.

Santiago ĝuas specialan privilegion, ekkonceditan ĉirkaŭ 1120. Kvankam la plej antikva buleo konservata estas Regis aeterni de Papo Aleksandro la 3-a de 1179, ĝi mencias pravigi privilegion de Papo Kaliksto la 2-a (1118-1124). Tiu ĉi papo estis frato de Rajmundo de Burgundio kaj, do, onklo de reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio; li estis bonegofaranto por la eklezio de Compostela. La privilegio tekstas, ke en jaroj, kiam la 25-a de julio, la jakoba tago, estas dimanĉo, oni povos akiri en la katedralo de Santiago la samajn spiritajn donacojn (pekopardono/indulgenco, elpurgatoriigi animojn), kiel en Romo dum romaj jubileaj jaroj, ofte ĉiun 25-an jaron. 2004 estas do jakoba jubilea jaro.

[redaktu] La Vojo moderne

Post Mezepoko kaj Moderna Epoko, la Vojo malgraviĝadas. Por la Kompostela Sankta Jaro 1993, la galega registaro decidis plivalorigi la Vojon kiel turisma rimedo, trans religia pilgrimado, kaj lanĉis kampanjon Xacobeo 93, riparante la ŝoseon kaj la apudajn helpejojn. Ĝi konvinkis ankaŭ la ceterajn registarojn de apudvojaj regionoj. De tiam, laŭiri la vojon piedire, bicikleĉevalrajde estas populara turisma celo, kuniganta tio religia, spirita, sporta kaj kultura.

[redaktu] Sanktuloj de la Vojo

La Vojo siavice kreas pliajn sanktulojn kaj legendojn pri miraklojn. Ekzemplo: Sankta Domingo de la Calzada ("Dominiko de la Ŝoseo, tio estas, la Jakoba Vojo"), oferis sian vivadon servante pilgrimantojn.

[redaktu] Ekstera ligo


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com