Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Esztergom - Vikipedio

Esztergom

El Vikipedio

Esztergom
Blazono Mapo
blazono de Esztergom situo de Esztergom en Hungario
Areo 100,35 km²
Loĝantaro 30 122 (2006)
Loĝdenso 300 / km²
Poŝtkodo 2500–2509

Esztergom (pron. Estergom) (slovake Ostrihom), urbo en Hungario, estas pitoreska kaj belsitua loko kiu dum ĉiuj tempoj estis loĝata. La Frankoj nomis ĝin Oster-ringun (orienta fortikaĵo), kaj tio tordiĝis tra la mezepoka Strigonium al la nuna nomo. Sur apenaŭ alta plataĵo (157 m) en la malkovrita Fortikaĵo rezidis la unua reĝo, Stefano (Sankta), kaj Esztergom restis ĉefurbo de la lando ĝis la tatara invado. La iama Reĝa Palaco en la Fortikaĵo prezentas erojn el la frua mezepoko: gotika halo, loĝĉambro el la 12-a jarcento, kaj malnovaj arkitekturaĵoj indas je vizito. La kapelo parte restis sendifekta, kun eminentaj historiaĵoj (kapitelo kun homa kapo).

la Baziliko de Esztergom
Pligrandigu
la Baziliko de Esztergom

Sur tiu de bastionmuroj ĉirkaŭata plataĵo staras la monumenta Baziliko, sur fundamentoj de jarmilon pli frue konstruita antaŭulo. Ĝi estas la plej granda preĝejo en la lando (118×40 m), inaŭgurita en la nuna formo en 1856 – per la "Meso de Esztergom" de Francisko Liszt.

Estas aparte rimarkindaj: la "Bakócz-kapelo", konstruita en la 16-a jarcento el ruĝmarmoro, vere admirinda renesanca kreaĵo; la grandega altarbildo (13×6,4 m), kun eksterordinaraj dimensioj, laŭ Ticiano de Michelangelo Grigoletti. El marmoro blanka de Carrara fariĝis kovraĵoj kaj statuoj, inter ili ankaŭ de Canova. En la Trezorejo de la Baziliko videblas tre riĉaj ekleziaj juveloj kaj aliaj atributoj, jarmilo kolektitaj, sekve troviĝas tie arthistorie elstaraj majstraĵoj, kaj historie gravaj, koncerne la kronadajn ceremoniojn de la reĝoj.

En la Primas-Palaco, kiu ekstere-interne portas renesancan karakteron, rezidas la ĉefepiskopo de la romkatolika eklezio. Ĝia Muzeo Kristana enhavas grandan kolekton de grandaj italaj pentristoj kaj de mezepokaj hungaraj pentraĵoj. Altvaloraj estas la majstra ĉerkveturilo Dia (uzita dum liturgio), kaj la malnovaj kodeksoj kun pra-presaĵoj.

Urbodomo rokoko-stila, kaj aliaj belaj, admirindaj domoj ĉe ĉarmaj stratoj kaj placoj, apud multaj interesaj vidindaĵoj vekas la atenton de la promenantoj, vizitantoj de Esztergom.

Aliflanke de Danubo situas la (nun slovakia) urbo Štúrovo, nun unu el la ĝemelaj urboj de Esztergom. La du urbojn ligas ponto, detruita en la dua mondmilito kaj rekonstruita nur en 2001.

En la urbo produktas aŭtomobilojn la firmao Suzuki.

En la urbo mortis Bálint Balassi.

[redaktu] Partneraj urboj

rigardo de Štúrovo al la Danubo kaj la Baziliko de Esztergom
Pligrandigu
rigardo de Štúrovo al la Danubo kaj la Baziliko de Esztergom

[redaktu] Vidu ankaŭ

jen liston de urboj en Hungario.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com