Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Svedio:Esperanto-movado - Vikipedio

Svedio:Esperanto-movado

El Vikipedio

Svedujo estas unu el la landoj, kie la „forta voko“ de d-ro Esperanto plej frue redonis eĥon kaj kie lia „nova sento“ trovis daŭran revibradon.

En 1889 aperis en Varsovio la unua lernolibro de Zamenhof, tradukita por svedoj de Gustaf Henrik Lundquist, juna studento el Ystad, kun vortareto Esperanto-Sveda de tiu sama. Jam antaŭe la lernolibro germana, eldonita en Nürnberg, varbis kelkajn svedojn, inter ili (en la 31-a de marto 1889) teologian studenton ĉe la universitato en Upsala, A. F. Runstedt, kiu eldonis en 1890 lernilon en formo de flugfolio. Alia teologia studento en Upsala, S. A. Lundstrom, varbita en 1890, fondis en oktobro 1891 la unuan societon: Klubo Esperantista en Upsala, kiu estis dum kelkaj jaroj vera centro tutmonda de la juna Esperanto-movado. Ĝia dua prezidanto, studento Valdemar Langlet, pioniro kiel turisto en Esperantujo, vizitis en la somero de 1895 siajn korespondantojn en Rusujo kaj aliaj landoj. Dum lia vizito ĉe Vladimir Gernet en Odessa, la du junuloj decidis, pro la ĉeso de la „Esperantisto“ kune fondi novan gazeton nome Lingvo Internacia (LI), kiu komencis aperi en decembro 1895 en Upsala. Sub la direktorado de Gernet prizorgis en Upsala la redaktadon kaj administradon Langlet kaj Paul Axel Nylén, K. I. Holm kaj Alfred Sandborg k.a. Inter la pioniroj oni ankaŭ nomu O. Zeidlitz, Otto Svabom, S. E. Krikortz kaj krom ili B. G. Jonsson en la nordo, G. H. Backman en la sudo de la lando.

En 1897, kaŭze de la dekjara ekzisto de Esperanto, la Esperantistoj laŭ iniciato de Gernet fondis per mondonacoj la „Kapitalon de d-ro Zamenhor“ por eldonado de lernolibroj kaj vortaroj en diversaj lingvoj. Per voĉdono oni decidis transdoni al la Societo Espero en Peterburgo la administradon kaj tiu societo komisiis al Nylén en Upsala prizorgi la presadon (de angla lernolibro kaj propagandaj broŝuroj ktp.). En Upsala estis presata ankaŭ „Jarlibro Esperantista 1897“, eldono de Societo Espero en Peterburgo.

En aprilo 1898 fondiĝis Klubo Esperantista en Stokholmo, kies sekretario estis P. Ahlberg ĝis la Ido-skismo en 1909. En 1906 Sveda Esperantista Societo estis fondata en Stokholmo de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsala, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando (de 1-a de januaro 1910 nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ SEF). Unua estraro: prezidanto redaktoro V. Langlet, sekretario policisto P. Ahlberg, vicprezidanto d-ro S. Krikortz, kasisto inĝ. Engelbrekt OLSON. Gazeta organo „Esperantisten“.

En la vintra sezono 1905-06 la estro de la Sendependa Loĝiaro de Bontemplanoj (IOGT), parlamentano Edvard Wavrinsky, partoprenis kurson de Nylén kaj decidis fari Esperanton la oficiala lingvo internacia de tiu ordeno. La uzo de sekretaj signalvortoj en Esperanto ĉe la bontemplanoj kaŭzis lernemon pri tiu lingvo. Speciale en Gevle tio donis impulson al la kursoj de J. Helsing, kiu fondis en la 8-a de marto 1907 la klubon Esperantistan de Gevle, prez. J. Norrman, aliaj pioniroj A. K. Örn, W. Watilu Id, Frans Olsson, R. Pehrsson, G. Hedström, A. Liljemark k. a. Tiu grupo vigle agadis kaj konstante kreskis. De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gevle ĝis 1922. En februaro 1913, R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.

La movado normale kreskis en la tuta lando, speciale post la unuaj dum universalaj kongresoj, pri kiuj la gazetaro favore kaj serioze raportis. En 1908 funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj. Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg fariĝis fanatika malamiko de Esperanto, same la gazeto, kiun li redaktis. En julio 1909 SEF tamen estas reorganizita; estraro: prezidanto gimnazia profesoro Albin Zachrison en Karlstad, vicprezidanto P. Nylén, sekretario F. Skog, kasisto komercisto G. Rosen (en Stockholmo) ktp. Prezidanto de julio 1913 fervoja oficisto John Lundgren en Hedemoragis aŭgusto 1918, kiam prezidanto fariĝis redaktoro Paul Nylén en Stockholmo. 1921 G. Hedström en Gevle estas elektita prezidanto kaj Nylén „honora prezidanto“; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prezidanton. SEF ĉiujare kunvenas kutime dum pentekosto aŭ en Stockholmo aŭ en aliaj urboj.

En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prezidanto Nylén, vicprezidanto Sam Jansson, sekretario E. Malmgren, kasisto Ad. Larson, bibliotekisto Bernh. Eriksson. Stato: 62 grupoj, 1700 anoj.

La idista movado tre forte ĝenis kaj malutilis dum kelkaj jaroj la Esperantismon. La gazetaro tute rifuzis ion enpresi pri Esperanto, ĉar tuj la idistoj polemikis. Jam en 1916 la idismo montris signojn de malprogreso, kiu post 1927 estas katastrofa; restas ankoraŭ kelkaj „generaloj sen armeo“ kaj ili senskrupule uzas ĉiujn eblajn okazojn por malutili al Esperanto. La morto de Zamenhof en 1917 kaŭzis artikolojn pri Esperanto en ĉiuj gazetoj kaj donis okazon por vigla propagando.

De 1918 la Esperanto-movado rimarkeble plifortiĝis. En aŭgusto 1918 okazis, en Gotenburgo, unua Skandinava Kongreso de Esperanto, kiu estis neatendite favore raportata en la gazetaro. Enskribiĝis por ĝi 189 personoj, svedoj, danoj kaj norvegoj; pro la kriza tempo povis partopreni nur la duona nombro. Tie la SEF decidis fondon de „Eldona Societo Esperanto“.

Monkolektado en 1921-22 donis sumon da 1.138 kronoj. kaj 1925 estas fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4.100 kronoj, kies nur rentumo estas elspezata.

Gazeta organo de la sveda movado estis unue „LI“ 1896-1905, „Esperantisten“; 1906-08, „Dana Esperantisto“ 1909, „Sveda Esperantisto“ 1910 („Esperanto-Folket“ 1911, 1912). De 1913 „La Espero“, nomata de 1925 „Svenska Esperanto-Tidningen - La Espero“. De la fino de 1927, kiam B. Eriksson translokis el Ludvika sian presejon en Stokholmon, li prizorgas la gazeton en sia Esperanto-presejo kaj estas ankaŭ ĝia redaktoro.

Por instruado kaj ekzamenoj SEF fondis (en la 16-a de aprilo 1922) ekzamenan komisionon „Sveda Esperanto-Instituto“, kiun reorganizis en 1929 la decidoj de SEF kaj de Sveda Instruista Esperanto-Federacio kaj de Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA); ili elektis po du reprezentantojn kiel estraron. Tiu elektis la Institutan direkcion, nome: rektoro Sam Jansson, membroj G. Ahlstrand, E. Malmgren, P. Nylén kaj C. Ohlsson. Anstataŭ A. la estraro elektis, en januaro 1932, John Johansson, anstataŭ O. Ohlsson, 1934, Karl Söderberg.

Aperis en Svedujo 27 lernolibroj en 4 eldonoj da ĉirkaŭ 170.000 eroj, krom tio la Ŝlosilo en 140.000 eroj kaj vortaroj en 13 eldonoj da 55.000 eroj ĝis fino 1932.

En 1925 SEP aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A. O. Ehlin en Sala, k. a.). En 1924 oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon 1 krono. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27.000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo: 5 kronoj, estas verkita 1926 de rektoro Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

Kursoj de fremdlandaj instruistoj multe helpis la propagandon. Vokita de SEF pastro Andreo Cseh komencis aŭtune de 1927 paroladan vojaĝon en Svedujo kaj komence de 1928 kursojn en Stokholmo kaj aliaj urboj ĝis la somero 1929. Peton pri forpermeso de Cseh de lia episkopo subskribis princo Carl, frato de la reĝo kaj urbestro Lindhagen. Multaj personoj partoprenis tiujn kursojn, kiuj kvankam tro rapidedaŭraj por krei verajn Esperantistojn tre favorigis la publikon kaj eĉ aŭtoritatulojn por Esperanto. Aliaj fremdaj instruistoj, Cseh-metodaj, aŭ ne, same agadis. Tiberio Morariu, Elinjo PÄHN, Henrik Seppik, T. Czitrom, Hans FOX, Hans Hurler, Albert Rois, Neeme RUUS, d-ro Fr. Szilágyi, Lidja Zamenhof, Erland Weber k. a., entute pli ol 15 fremduloj. Post 1933 ankaŭ aliaj fremduloj instruis en Svedujo.

De 1922, Esperanto pli kaj pli eniĝis ĉe la studrondoj de la grava „ABF“ (Laborista Kleriga Asocio), kie en 1930-31 partoprenis en 246 studrondoj de Esperanto, 3.632 personoj, en 1931-32 en 432 studrondoj 2. 6.000 personoj. En la bontemplana asocio IOGT samtempe 61 studrondoj.

En 1929-30 la hindo L. Sinha faris dum prelegvojaĝo (aranĝita de E. Malmgren) tra Svedujo pli ol 10.000 km. 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30.000 personoj, ĉie interpretata de lokaj Esperantistoj.

La granda plifortiĝo de la sveda Esperanto-movado en la periodo 1925-33 dependas de multaj faktoroj. Dum tiu tempo la movado sukcesis havigi al si multajn energiajn Esperantistojn, kiuj malavare dediĉis tempon kaj kapablon al la laboro. Dank' al tio oni povis pere de neniuj aŭ tre malgrandaj monrimedoj pli malpli favorigi la ĝeneralan opinion de la granda publiko. Tion montras plej bone la gazetaro. En la periodo 1889-1909 oni do povas rimarki konstantan kreskon de la intereso por Esperanto. Sed venis la Ido-skismo, kaj la Esperanto-movado tre suferis. Oni devis komenci la laboron preskaŭ denove. En la tempo 1910-25 la evoluo de la movado bataladis kontraŭ sufiĉe forta indiferenteco de la granda publiko. Tre malrapide la movado antaŭeniris. Sed post 1925 oni povas konstati konsiderindan ŝanĝon. Nur je tiu tempo la publiko ŝajne forgesis la akrajn konfuzigajn batalojn inter Esperantistoj kaj idistoj, kaj nur tiam oni komencis kompreni la fakton, ke Esperanto estas la sola helplingvo uzata en la praktiko. Tamen granda publika ankoraŭ tre skeptike rigardis la Esperanto-movadon. Dum la unuaj jaroj de la lasta periodo de 1925 ĝis en 1929 la gazetoj pli kaj pli volonte enpresis novaĵojn pri Esperanto, tamen ofte tre ironie kaj ŝerce. Sed de jaro al jaro la tono de la artikoloj ŝanĝiĝis. Kaj nun, komence de 1933, la plej grandaj ĉiutagaj gazetoj de Stockholmo kaj de aliaj urboj pliofte aperigas artikolojn pri Esperanto en objektiva maniero. Multaj gazetoj aperigas konstantan Esperanto-parton. Plej longe tion faris la fervojista gazeto „Signalen“ sub lerta gvidado de parlamentano Ernst Eriksson. Multaj ĉiutagaj ĵurnaloj aperigis kursojn kaj komence de 1933 ankaŭ la Tutlanda Pacifista Ligo konsentis pri Esperanto-kurso en sia gazeto Fredena. Komence de aprilo 1933 la Interskandinava Hotel-pordista Gazeto ankaŭ komencis Esperanto-kurson.

Sur la vojo al tiu stato ni memorigu pri kelkaj gravaj faktoj: grandegaj Esperanto-kursoj en la tuta lando de fremdfandaj instruistoj, specialaj inatruistkursoj, grandaj per Esperantaj turistvojaĝoj, la apero de la gravaj libroj „Per balono al la poluso“ (= la Andrée-libro) kaj „Tra sovaĝa Kamĉatko“, la malmultekosta koresponda kurso de SEF, la prelegvojaĝoj de la hindo Sinha, ankaŭ de la amerikano Scherer kaj de la aŭstro Steiner, oftaj gazetaj intervjuoj kun fremdlandaj Esperantistoj pro iliaj vizitoj al Svedlando ktp.

Sed tiuj grandskale planitaj kaj efektivigitaj per- kaj por-Esperantaj agoj ĉiam devis sin bazi sur la intereso por Esperanto, kiun kreis la lokaj Esperanto-kluboj aŭ izolaj E-istoj. Svedlando havis kaj havas la favoron posedi grandan stabon da personoj, kiuj helpas la movadon. Ni menciu kelkajn lokojn kaj iliajn gvidantojn:

En Bengtsfors: la ĉiam agema, fidela veterano C. Winberg postenis kun la verda standardo; en Bladinge: F. Johansson; en Borlange: A. Vadfors instruis en sia lemejo, M. Jansson fervora apostolo, i-ino Esperanto. Bodén en la EI; en Boras: O. Roesel fidela apoganto, G. Carlander instruanto-apoganto; Ekshärad: N. Anderwall, kiu krome multe propagandis inter la sveda pacifistaro; Enköping: ges-roj Esperanto. Holmström (poste en Västerås); en Eskilstuna fidele propagandis A. Agren kaj E. Johansson; en Fagersta: lerte gvidas S. Ceder; Falun: V. Bonde kaj G. Johansson lingve lertaj, E. Ström organizanto; Gevle: veteranoj A. Liljemark kaj A. K. Örn, kaj novaj propagandistoj Hedbom, G. Aström, G. Ahlstrand. Tiu laste nomita gvidis la porinstruistajn kursojn en 1930 kaj 1931 en Stockholmo kaj estis dum la nomitaj jaroj membro de la direkcio por SEI, en 1931 sekretario-sindiko de SEF W. Wahlund en kriza tempo alavare monhelpis al la propagando.

En Göteborg: E. Adamson, E. Ekström, T. Torbjar, O Svantesson. Li ekde 1932 sekr. de Sveda Instruista Esperanto-Fako, organizis en 1931 SEGIS, kiu liveras Esperantajn novaĵojn al la sveda gazetaro. T. Torbjar lerte organizis Esperanto-kursojn kaj fariĝis 1932 prez. de Sveda Instruista Esperanto-Fako; li estas peranto de Internacia Pedagogia Revuo. Hällevik: H. Ysner; Helsingborg: s-ino Ebb Persson nask. Andersson, fidela lernantino de Backman, G. Henriksson, agema pri radio kaj turismo; Harnosand: gimnastikdirektoro E. Blomberg; Höganas: Albin Johansson; Höör: Nils Olsson; Insjön: Ivar E. Karlsson lerta prezidanto; Jämjöslätt - kursgvidanto E. Österlind; Jönköping ĵurnalistoj Knut Jensie kaj Ernst Juneby, veterano F. Skog; Katrineholm: B. Ortengren; Kil: H Nordling; Kiruna: G. Otterfors kaj G. M. Bengtsson. La laste nomita kun vervo kaj lerto gvidis la Esperanto-movadon en Lapplando, aranĝis la grandajn kursojn de la eksterlandaj instruistoj Seppik kaj Ruus kaj entute estis la firma Esperanto-roko en Lapplando. Kristianstad: Nils Nordlund verkis multajn Esperanto-lernolibrojn; Kristianehamn: Hjärtstädt eldonis diversajn lernilojn. Landsbro: Helmer Engstrand; Linkoping: f-ino Anna Gyllsdorf; Lugarn: U. Hultin, A. Malmkvist; Ludvika: F. Johansson instruas; Lulea: pioniris J. A. Brogren. En Lund: J. Ek kaj Olle Olsson faris miraklojn. En Malmö: fidele laboras Otto A. Nilsson kaj la pioniro Erik Andersson; Harry Nilsson gvidas pri turismo. Munkedal: J. A. Hansson. En Norrköping: lerte agadas Josef Pihlström, Sven Ragnar, O. Göransson, P. Skarp kaj f-ino Eva Tibbling. Nyberget: Stellan Engholm konata Esperanto-verkisto kaj lia edzino. En Rödeby instruisto Fritiof Ahnfelt senlaca Esperanta pioniro de la provinco Blekinge. En Stockholmo sin prezentis en la lastaj tempoj multaj novaj propagandistoj, se ni nomas ekz. Bernhard Eriksson, H. Nordkvist, Birger Gerdman, Sven Bohlin, Sam Owen Jansson, Sigv. Hâkansson, Thedor Julin, H. Halldor, A. Larson, Hjalmar Lindstedt, Bengt Skantz, E. Malmkvist, N. Hedgren, Rudolf Pehrsson, Carl Ohlsson, s-ino Eva Julin kaj f-ino Alfhild Svedmark, restas tamen multaj por nomi. Eksurbestro Carl Lindhagen faris laŭdindan laboron en la Parlamento. Sundsvall: C. W. Sjögren, Edvin Bjorkstrand kaj A. Hellbom. Svennevad: la instsuisto Linus Andren. Södertalje: Erik GRAHN, Herman Leijon, instruistino Hanna Eriksson. Sotvesborg: f-ino Ella Nilson. Uddevalla: Einar Dahl. Uppsala: Frits Lindén, Gösta Norling, Ernst Brink, Karl Söderberg kaj profesoro de finno-ugraj lingvoj Björn Collinder, unu el la plej lertaj lingvistoj nuntempaj, krome A. Palm. Visby: K. G. Andersson. Vingaker: instruisto Hjalmar Kihlberg. Västervik: Ernst Nordgren kaj proksime, en Ankarsrum, H. Nanning. Västerås: O. Dahrne. Ystad: Harald Skog (kiu verkis propagandaĵon, i. a la unuan broŝuron kontraŭ Ido), Algot Jönsson. Örebro: f-ino Ruth Hallgen, Bernhard Lavén, Olle Persson, Sigurd Ekendahl kaj Erik Karlén. Krom la nomita ĉie tra la tuta lando multaj, multal aliaj.

Dum 5 lernjaroj, 1922-27, Esperanto estis studobjekto en la 5-a klaso de la „Beskowa lernejo“, mezlernejo kaj liceo en Stokholmo, posedata de kompanio kun ŝtata subvencio, Rektoro Sam Jansson instruis, finante ĉiun lernjaron per speciala ekzameno. Inter la lernantoj sin trovis princo Carl, hereda princo de Svedujo, duko de Östergötland. Nova lerneja leĝo malfaciligis daŭron de tiu Esperanto-instruado.

„Hermods Korrespondens-Institut“ en Malmö konstante instruas Esperanton per 14-kajera kurso, tre anoncata tra la lando.

Post propono farita de E. Malmgren la Stokholma lerneja inspektoro Karl Nordlund laŭ rekomendo de la instrukomitato de lerneja direkcio permesis Esperanto-instruadon en Stokholma lernejo, Malarhojden, dum la lernjaroj 1928-29 kaj 1930-31. En tiu lernejo okazis la unuaj devigaj Ekursoj en Svedlando. La kursoj okazis en la 8-a klaso (15 jaraj infanoj) kaj anstataŭigis la instruadon pri la angla aŭ germana lingvoj. Okazis 4-hora instruado semajne dum 39 semajnoj. Ambaŭ kursoj finiĝis per t. n. lerneja vojaĝo al Estonujo, kie la lernantoj ĝuis la restadon en la kadro de Esperanto-parolantaj estonaj geknaboj.

Nedeviga Esperanto-instruado okazis en multaj aliaj lernejoj kaŭze de la granda intereso de la sveda instruistaro. Laŭ farita statistiko en la dekjara periodo 1922-1932 lernis Esperanton ĉ. 2.000 geinstruistoj svedaj. Tiu evidente granda intereso por Esperanto multe dependas de la svedaj instruistaj gazetoj, speciale de „Folkskolärarnas Tidning“ (La gazeto de la popolinstruistoj) kaj de „Lärarinneförbundet“ (Unuiĝo de instruistinoj), kies redaktoroj s-ro John Forsefl kaj f-ino Gerda Nystedt tre simpatie rilatis al Esperanto. Same la parlamentano Ruben Wagnsson, kiu estas redaktoro de „Svensk Läraretidning“ (Sveda instruista gazeto).

Komencinte de la aŭtuno 1930 la „ABF“ disponigas al SEI en la Radio-programo tutsveda duonhoron en unu dimanĉomateno de ĉiu monato.

Rimarkinda afero estas Radio-diskuto pri la „mondlingva problemo“, kiun aranĝis radio-servo de Svedujo en la 30-a de marto 1933. ne sole Esperanto, sed ankaŭ Ido, Occidental, Novial kaj Anglic estis reprezentata samnivele per prelegoj kaj diskutaj paroloj, kio donis al la nescianta publiko konfuzan imagon de la situacio. Krom tio s-ro Zachrisson, prof. de angla lingvo ĉe la Universitato de Upsala, aŭtoro de „Anglic“ (ortografia sistemo de la angla lingvo), uzis la okazon por skandali Esperanton, kiu, laŭ li, ne estas parolebla kaj estas tre danĝera afero. Por Esperanto parolis la lerta lingvisto d-ro Björn Collinder, prof. de finno-ugraj lingvoj ĉe la Universitato de Upsala, kaj ankaŭ fil. mag. K. Söderberg kaj rektoro Sam Jansson. La afero tamen utilis por veki intereson en la granda publiko tra la lando.

Post tiu radio-diskuto (iniciatita malgraŭ rifuzo de la Esperantistoj) la Stokholma grupo per sia energia vicprezidanto T. Julin aranĝis en la centro de la ĉefurbo ekspozicion por montri al la publiko, ke Esperanto estas lingvo preta, uzata kaj utila; i a. la kronprinco de Svedujo vizitis kaj interese rigardis la ekspozicion. P. NYLÉN kaj E. MALMGREN.

[redaktu] Laborista movado

La komenco datas de 1905, kiam fondiĝis Anarkiista Esperanto-klubo (certe la unua pure laborista Esperanto-Klubo en la mondo). En 1907 estis loĝio de la abstinenca ordeno Verdandi (socialisttendenca), kies pritrakto okazis en Esperanto. En 1912 fondiĝis iniciate de redaktoro John Johansson, Laborista Klubo de Stokholmo, kiu tre vigle laboris en la unuaj jaroj, sed dum la Unua mondmilito iom post iom malvigliĝis kaj fine en 1919 mortis. En 1921 estis fondata laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson, Sveda Laborista Esperanto-Asocio - SLEA - (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet). Sidejo: Götenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto: „Svenska Arbetar Esperantisten“ ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine, de 1928, 1.100 anojn. Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi havis sian sidon. Prez.: unue Adamson, de 1931 parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj, en la 1-a de marto 1933, ĝi havis pli ol 1.400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj. Eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2.500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan „Sommar“ por propagando en laboristaj rondoj. - Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis, ĉe la jarfino 1932, 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas ĉiujare minimume po 5 svedaj kronoj - kelkaj 10 ĝis 50 kronoj - La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanto kaj sveda lingvoj. - Kune kun SEF kaj Sveda Instruista Esperanto-Asocio, SLEA, fondis Svenska Esperanto-Institutet (SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp. En 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.

Kun „ABF“ (Arbetarnes Bildnings-Förbund - Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-32 la nombro de ties studrondoj de Esperanto estis 432; Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskas. J. J-n.


[redaktu] Fakaj asocioj

Sveda Instruista Esperanto-Federacio, fondita en la 9-a de aŭgusto 1918 en Gotenburgo de G. H. Backman kaj N. Nordlund, atingis en 1933 la nombron de 300 anoj. Agemaj en ĝi estis la jenaj personoj: Sam Jansson, E. Malmgren, Algot BLID, Linus Andren, F. Ahnfetdt, G. Ahlstrand, G. Otterfors, E. Dahl, O. Svantesson, instruistino Elsa Ozarowsky, k. a. La estraro en 1933: prezidanto Thorsten Torbjar, sekr O. Rimberth, kas. O. Svantesson. Ĝi aranĝis laŭ iniciato de Esperanto. Malmgren en 1929, 1930 kaj 1931 ŝtate subvenciitajn kursojn por instruistoj (la parlamento asignis po 2 900 kr. jare), 1932 kaj 1933 sen tia ŝtata monsubteno.

Esperanta Turista Komisiono, fondita de E. Malmgren en 1929 aranĝis turistvojaĝojn per Esperanto al la Baltaj landoj, eldonis gvidlibrojn ktp. Ekde 1932 ETK funkcias kiel estraro de Esperanta Turista Asocio, kiu komence de 1933 havis reprezentantojn en 50 svedaj lokoj. Estraro estas E. Malmgren, Hj. Lindstedt, G. Gustavsson. ETK aranĝis ĉiujare ekde 1929 turistvojaĝojn inter Stokholmo kaj Tallinn (ĉefurbo de Estonujo). La vojaĝoj. okazis ĉiusemajne dum junio kaj julio. Partoprenis meznombre 20 personoj. En 1930 la direkcio de la Stockholma Ekspozicio transdonis al ETK la por-ekspozician propagandon en Estonujo kaj Latvujo. La rezulto estis neatendite bona, speciale rilate al Estonujo. Preskaŭ 1.000 estonoj - kaj el ili la plej granda parto vojaĝis en la grupvojaĝoj de ETK. - vizitis la ekspozicion kaj la ekspozicia direkcio poste letere esprimis specialan dankon pro faritaj servoj N. kaj M.

Sveda Esperanta Gazetara Informo-Servo (Segis). Iniciatita en 1931 de Oskar Svantesson, Göteborg. Ĝi celas provizi kiom eble plej multajn svedajn gazetojn per artikoletoj pri Esperanto kaj ĝiaj progresoj, redakti Esperanto-kolonojn en gazetoj kaj fari statistikon pri artikoloj en la sveda gazetaro pri Esperanto. En pluraj lokoj tra la lando ĝi havas lokajn kunlaborantojn. Oficejaj kunlaborantoj estas Thorsten Torbjar, f-ino Stina Blomqvist kaj Bertil Magnelson. Plej grandaj ekonomiaj subtenantoj estas SEF, Sveda Instr. EF kaj Thorsten Torbjar. Adreso: Karl Johansgatan 61, Göteborg.

Eldona Societo-Esperanto eklaboris aktive sub la gvido de H. Halldor en 1925. De tiam ĝi eldonis 7 lernolibrojn, 7 lego kaj ekzerclibrojn kaj 11 literaturajn verkojn, inter ili: Per Balono al la Norda Poluso, Gösta Berling kaj Sveda Antologio. La valoro de tiuj verkoj estas en ora valuto kalkulata 66 svisaj frankoj. El ĝiaj eldonaĵoj kelkaj gramatikoj atingis kelkdekmilon. ESE estas ankaŭ unu el la plej granda vendistoj de fremdaj eldonaĵoj.

[redaktu] Kelkaj aldonaĵoj

  • Sveda Esperanto-Federacio kongresis en 2004 en la Esperanto-domo en Lesjöfors, draste malaltigis la mezaĝon de sia estraro. Estis novelektitaj kiel estararanoj tri junaj homoj kun ĵusa aŭ daŭra aktiveco en la junulara movado. La novaj estraranoj estas Sjoerd BOSGA, antaŭa prezidanto de TEJO, Katja Ignatijeva, daŭre en la TEJO-estraro, kaj Fredrik Olofsson, pli frue estrarano de SEJU, organizavo de la junaj svedaj esperantistoj. La jarkunveno reelektis kiel prezidanton Frankon Luin por ankoraŭ unu jaro.

SLEA hejmpag'o http://www.slea.se/EdE-S

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com