Lesjöfors
El Vikipedio
Lesjöfors [leŝeFOŜ] estas urbeto en okcidenta Svedio, en la regiono Värmland. La plej proksima urbeto estas Filipstad.
[redaktu] Esperanto-domo en Lesjöfors
La junulara gastejo Esperanto-domo (svedlingve Esperanto-Gården) en Lesjöfors estas foje la okazejo de Esperantaj renkontiĝoj, inter aliaj la E@I-seminario de 2002 kaj la Internacia Junulara Kongreso de 2003.
En la kelo de Esperanto-domo troviĝas sufiĉe granda kolekto de libroj kaj periodaĵoj ĉefe en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj.