Örebro
El Vikipedio
Örebro estas la sesa komunumo (130 000 enloĝantoj) kaj la sesa urba aglomeraĵo (98 000 enloĝantoj) laŭ loĝantaro en Svedio.
La urbo situas sur la orienta rando de la lagego Hjälmaren en la provinco Närke kaj en la Konteo de Örebro kies ĉefurbo ĝi estas.
Sur insuleto de la rivero Svartån kiu trafluas ĝian centron staras malnova kastelo laŭ renesanca stilo konstruita dum la epoko de Vasar.