SLEA
El Vikipedio
Sveda Laborista Esperanto-Asocio (svede: Svenska Arbetar-Esperanto-Förbundet) estas Laborista Esperanto-Asocio, ligita al SAT per la Gotenburga Konvenio.
[redaktu] Historio
En 1921 estis fondata laŭ iniciato de redaktoro Einar Adamson Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA). Sidejo: Gotenburgo. Komence la asocio havis nur 20 anojn, sed per la gazeto Svenska Arbetar Esperantisten ĝi baldaŭ havis pli multajn anojn kaj post dujara laboro la asocio kalkulis 200 anojn, atingis fine de 1928 1,100 anojn.
Laŭ decido de la asocia kongreso en Stokholmo 1931 la asocio translokigis en la svedan ĉefurbon, kie ĝi ankoraŭ havas sian sidejon. Prezidanto de SLEA unue estis Adamson, de 1931 parlamentano Ernst Eriksson. Per la translokiĝo estiĝis pli favoraj laborcirkonstancoj por la asocio. Trovante sin en la centro de la laborista movado de Svedio, ĝi havas pli grandajn eblojn agiti inter la sveda laboristaro, ol ĝi havis pli frue. Dum la lastaj tri jaroj de gotenburga tempo la anaro malkreskis, sed de la lokiĝo en la ĉefurbon la asocio denove kreskis kaj la 1-an de marto 1933 ĝi havis pli ol 1,400 anojn enregistritajn en sepdeko da lokoj kaj sesdeko da kluboj.
Eldonkvanto de la gazeto, kies redaktoro de 1931 estas John Johansson, atingas la nombron da 2,500. La asocio eldonas ĉiusomere specialan varbgazeton svedlingvan, nomatan Sommar, por propagando en laboristaj rondoj.
Ĉar la asocio speciale laboras inter laboristaj rondoj, ĝi turnas sin al la faksindikatoj kun peto pri morala kaj mona helpo. Laŭ la statuto tiaj organizoj ankaŭ povas esti subtenantaj anoj kaj la nombro da aliĝintoj la tiu kondiĉo estis ĉe la jarfino 1932 96 faksindikatoj, abstinencaj loĝioj ktp., kiuj pagas pojare minimume po 5 sv. kronojn - kelkaj 10 ĝis 50 kronojn.
La asocio posedas propran eldonejon, kiu aperigis verkojn en Esperanta kaj sveda lingvoj.
Kune kun SEF kaj Sveda Instruista Esperanto-Asocio SLEA fondis Svenska Esperanto-Institutet (SEI), kies tasko estas instigi kaj kontroli la scion en kaj pri Esperanto, donante pri tio diplomojn post ekzameno, fari statistikon pri la movado ktp.
En 1928 la sveda laborista socialdemokrata partio ĉe sia kongreso pere de anoj en SLEA faris favorrezolucion por Esperanto, kiu kiel senperan efikon ekhavis la enkondukon de Esperantaj kolonoj en la socialista gazetaro kaj ankaŭ igis la partian estraron doni monan subvencion al delegitoj ĉe kongresoj de SAT.
Kun ABF (Arbetarnas Bildnings-Förbund - Kleriga asocio de laboristoj) SLEA intime kunlaboras kaj dum la vintra sezono 1931-32 la nombro de ties studrondoj de Esperanto estis 432; Esperanto estis la duaranga temo de ĉiuj ABF-studrondoj, kaj la nombre konstante kreskas.
[redaktu] Ekstera ligo
Neneŭtrala-esperanta-movadaj Asocioj |
SATaj |
Liberiga_Stelo (pra-SAT) | Fédération Espérantiste Ouvrière (pra-SAT-Amikaro) | SLEA | FLE | SATeH | SEU |
Pasintaj |
Senŝtatanoj | Laborista Unuiĝo Esperantista | Internacio de Proleta Esperantistaro | Internacio de Socialistaj E-istoj |
IAREV | ESKI | EKRELO | ALLE |
Estantaj, ne-SAT-aj |
Fédération Espérantiste du Travail | Monda Asembleo Socia |
Tiu ĉi artikolo baziĝas sur artikolo de John Johansson en la Enciklopedio de Esperanto kaj evidente ne estas aktuala. Se vi havas pli aktualajn sciojn, bonvolu redakti tiun ĉi artikolon.