Esperantujo
El Vikipedio
Esperanta-diasporo (aŭ Esperantujo, aŭ Esperantio) estas neformala nomo de la komunumo de Esperanto-uzantoj kaj ties kulturo ktp. Oni diras Esperantujo kvazaŭ temus pri lando, kvankam kompreneble Esperantujo ne havas propran areon sur la tersurfaco. Foje oni tamen diras, ke ĝi estas ĉie, kie Esperantistoj kunestas.
En Eŭropo je la 2-a de junio 2001 kelkaj establoj fondis la Esperantan Civiton, kiu celas esti subjekto de internacia juro. Tiel ili strebas plian koheriĝon kaj akcepton de la Esperanto-movado laŭ la modelo de aliaj dissemitaj etno-kulturaj komunumoj. Ĝenerale temas pri la personoj kiuj vivas Esperanton raŭmisme. Tamen, ne ĉiuj konsentas pri ĉi tiu ago, kaj aktivuloj de la Civito restas minoritato ene de la Esperanto-movado.