Compiègne
El Vikipedio
Compiegne urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Pikardio | ||||
Departemento | Oise | ||||
Urbestro | Philippe Marini | ||||
Areo | 53,10 km² | ||||
Alto super maro | 31–134 m | ||||
Loĝantoj | 41.254 (1999) | ||||
Loĝdenso | 777 loĝ./km² | ||||
Horzono | +1 | ||||
Poŝtkodo | 60200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 60159 |
Compiègne [kopjEn] estas urbo en Francio, ĉefurbo de samnoma arondismento. Ĝi situas proksime de la kunfluejo de riveroj Oise kaj Aisne, ĉ. 65 km norde de Parizo. Ĝia latina nomo estis Compendium. La urbo troviĝas en la departemento Oise.
Okcidente ĝin limas rivero Oise, oriente la arbaro de Compiègne, norde rivero Aisne. Sude la limo al komunumo Croix-Saint-Ouen estas konvencia. Kvankam la stacidomo troviĝas dekstre (okcidente) de Oise, ĝi apartenas al la komunumo.
[redaktu] Historio
- En 868 estis subskribita la traktato de Compiègne.
- Je la 11-a de novembro 1918 en la arbaro de Compiègne Francio igis Germanion subskribi armisticon post la Unua Mondmilito, en fervoja vagono.
- Je la 22-a de junio 1940 Germanio igis Francion subskribi armisticon, en la sama vagono.
- Je la 23-a de septembro 2006 en la kastelo de Compiègne kunvenis la regnestroj Jacques Chirac (Francio), Vladimir Putin (Rusio) kaj Angela Merkel (Germanio).