Blankvosta maraglo
El Vikipedio
Blankvosta maraglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Haliaeetus albicilla |
La Blankvosta maraglo (Haliaeetus albicilla) estas birdo konata ankaŭ kiel simple Maraglo, tio estas rabobirdo el la ordo de falkoformaj birdoj de familio Akcipitredoj kiu inkludas aliajn rabobirdojn kiel buteoj, akcipitroj, milvoj, cirkuoj kaj veraj agloj.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Ĝi estas granda birdo kiu bredas en nordorienta Europo (Skandinavio, Islandio, Groenlando kaj oriente de linio el Pollando al Slovenio) kaj Azio (Turkio, tuta Siberio kaj norda Ĉinio). Ekzemple en Ĉinio ili vivas en la Nordoriento kaj la malsupra baseno de Jangzi-rivero. Dum migrado ili videblas en ĉiuj apudmaraj provincoj de Ĉinio kaj travintras en la regiono sude de Jangzi-rivero. Ili estis sukcese reenmetitaj en okcidentaj insuloj de Skotio, kaj nun kovas en insuloj Mull, Skye, Lewis kaj marbordo de Wester Ross. La plej granda birdaro troviĝas ĉe marbordo de Norvegio. En 2006 unuafoje paro da maragloj kovis en Nederlando, nome en natura rezervejo Oostvaardersplassen.
Ili vivas ĉemare, sed ankaŭ proksime de iuj ajn lokoj, kie estas akvo, ĉu arbaro, ebenaĵo, terkulturejo, eĉ urbaj zonoj, kie ne longedaŭras. El altoj ĝis 2.000 m super marnivelo.
[redaktu] Kutimoj
Birdoj estas plejparte loĝantoj, nur la plej nordaj – ĉefe en Rusio kaj Azio – migras suden vintre. Junuloj povas elflugi 1.000 km disde sia regiono, do ili estas videblaj sufiĉe for de ties nestlokoj. La birdoj vivas en la marĉoj apud maro aŭ rivero. Escepte de la pariĝa tempo, ili foje loĝas malproksime de akvo, sur stepo aŭ monto ĝis 1.400–1.500 m. super la marnivelo. Ili kutime agas solaj, sed post la genera tempo ili ofte vivas kun siaj idoj. Ili flugas rektalinie kaj malrapide. Ripozante, ili sidas sur roko aŭ tero, aŭ staras sur arbo longtempe. Temas pri tre socia specio, ĉefe inter junuloj kiuj foje ripozas samloke. Plenkreskuloj plej ofte estas sole aŭ popare, sed ili povas manĝi kune.
La blankvosta maraglo manĝas diverse, inkludante fiŝojn – grandaj ĝis salmo –, birdojn – ĉefe anasojn –, kiujn prenas perkrife aŭ forrabas de aliaj rabobirdoj, kadavraĵojn -kaze de malabundo aus rubaĵo de fiŝkaptistoj- kaj foje eĉ ronĝulojn, kiel leporon, raton, kaj birdojn kiel tetraon kaj otidon. La maskla birdo manĝas tre rapide, dum la femala subtile. Ili povas manĝi multe en unu fojo, tamen. Ili ankaŭ povas resti longtempe sen manĝi. Oni konstatis post observado, ke ili povas vivi ĝis 45 tagojn sen manĝi.
[redaktu] Aspekto
Ĝi estas granda birdo, 76–92 cm longa kun enverguro de 190–250 cm. Inoj estas sufiĉe pli grandaj ol virbirdoj kaj pezas 4 ĝis 6,9 k; la viroj de 3,1 ĝis 5,4 k. La blankvosta maraglo havas larĝegajn flugilojn, grandan kapon kaj maldikan bekon por tranĉi viandon. Plenkreskuloj estas ĉefe brunaj – ju pli brunaj dorse kaj ĉefe des pli sube – escepte pli palajn – helbrunaj – kapon kaj kolon, tre diferencigan voston – pure blanka – kaj flavajn bekon kaj krurojn. Junaj birdoj havas pli malhelan voston kaj bekon, kies vosto iĝas blanka kun malhela bordo en nematuruloj. Ne estas agnoskitaj subspecioj spite la ampleksan mondan disvastigon.
[redaktu] Bredado
La blankvosta maraglo estas sekse matura je 4 aŭ 5 jaroj. La nesto estas granda konstruaĵo el bastonetoj en arbo aŭ marborda klifo; malofte surplanke. Nestoj estas ofte reuzataj kaj oni aldonas ĉiujare pli da bastonetoj. La blankvostaj haliaetoj konstruas neston sur krutajo ĉe maro aŭ sur pinoj, kverkoj, ulmoj kaj alispecaj arboj. Ilia nesto estas 6–25 metrojn super la tero. La nesto estas farita el branĉoj, en formo de dika telero, kun sternitaj branĉetoj, arboŝeloj, plumoj, musko kaj herboj ene. Ĉiujare dum pariĝo ili plej ofte uzas sian malnovan neston, kiu pligrandiĝas jaron post jaro. Ĝi havas diametron de 1,5–2 m. kaj altecon de 1–1,5 m., sed la nove konstruita nesto estas unu metron larĝa.
Paroj produktas unu ĝis tri blankajn – iam kun malhelokraj makuloj – ovalajn ovojn ĉiujare. Kovado – farata de ino – daŭras el 35 ĝis 45 tagojn. Idoj elflugas post du aŭ tri monatoj kaj estas zorgataj dum unu plia monato.
Idoj verŝajne nezorgotaj estas prenataj de konservistoj por reenmeto en regionoj, kie la specio malperis. Tiuj idoj estas bredataj tiel, ke ili ne vidas bredantojn, por ne alkutimiĝi al homa ĉeestado, ĝis kiam ili estas sufiĉe fortaj elflugi kaj manĝi per si mem.
[redaktu] Aliaĵoj
La blankvosta maraglo onidire estas la aglo videbla en blazono de Pollando, tio estas ties bestoblazono.
La kvanto de la blankvostaj haliaetoj multe reduktiĝis. Oni devas fari ĉion eblan por ilin protekti.