Runaj alfabetoj
El Vikipedio
Runaj alfabetoj (nomataj ankaŭ futhark pro la nomoj de ties 6 unuaj literoj) estis mallatina alfabeto uzitaj inter la 3-a jarcento kaj 20-a jarcento de nordeuropaj ĝermanaj popoloj. Oni opinias, ke ili rezultas el mikso kaj influo de helenaj, latinaj, italikaj kaj "alpaj" literoj. Ili konjekteble estis elpensitaj en la du unuaj jarcentoj; la lastaj regionoj kie ili estis plu uzitaj estas Skandinavio.
Enhavo |
[redaktu] Konstruado kaj tipoj
La runaj alfabetoj ekzistas en pluraj formoj; La ĝermanaj aŭ maljunaj, la anglosaksaj aŭ la frisaj, la danaj aŭ junaj, la svedaj aŭ mallongbranĉetaj kaj la Mezepokaj runoj.
[redaktu] Ĝermanaj runoj
La ĝermana runalfabeto ekuziĝis dum la 3-a jarcento en la tuta ĝermana mondo. La plej malnova surskribaĵo estas La Kylver Ŝtono el la baltmara insulo Gotlando kun la tuta alfabeto. Oni supozas ke la surskribaĵo estas de sorĉa tipo ĉar ĝi estas skribita en interna flanko en tombo, eble por malebligi la mortulon je reaperi. Ne estas multaj surskribaĵoj kun la ĝermanaj runoj, eble ĉar oni skribigis rune sur branĉetpecoj kaj ostoj kiu polviĝis en la tero. La tekstoj de tio periodo estas ekskluzive magitipaj formuloj aŭ nomoj de mortaj homoj.
La ĝermana runalfabeto ne estis deĉifrita ĝis la 19-a jarcento, tiam oni komparis La Anglosaksan Runpoemon kiu rakontis pri la nomoj de la anglosaksa runalfabeto kun la ĝermana. Ĉar tiuj alfabetoj similas, la runsciencistoj de Skandinavio finfine deĉifrigis la sonojn kaj ektradukigis la ĝis tiam maltradukitajn tekstojn.
La ĝermana runalfabeto havas dudekkvar literojn kiuj reprezentas dudekkvar sonojn kaj egale da signifoj. La signifoj eble uziiĝis por diveni, sed ĝi ne estas certe. La romana historisto Tacitus menciis en sia libro Ĝermanio ke la ĝermanaj divinistoj uzis pecoj de branĉetoj kiam ili divenis kaj eble runoj estis surskribita en tiuj. En Nova Epoko-movado, la novpaganistoj uzas novverkita sistemo per uzi la ĝermanan runalfabeton divinaĵe, tia sistemo ne estas orginala aŭ malnova – ĝi evoluigis dum la 7-a jardeko en britaj kaj usonaj neopaganistaj grupoj sed nune estas uzata tutmonde kiel aŭtentika sistemo. Legu plu ĉi-sube.
La nomoj de la ĝermanaj runoj estas:
Fehu | Ūruz | Þurisaz | Ansuz | Raidō | Kaunan | Gebō | Wunjō | Haglaz | Naudiz | Īsaz | Jera | Īhaz | Perþō | Algiz | Sōwilō | Tīwaz | Berkenan | Ehwaz | Mannaz | Laguz | Iŋwaz | Dagaz | Ōþalan |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
f | u | þ | a | r | k | g | w | h | n | i | j | ï | p | z | s | t | b | e | m | l | ŋ | d | o |
besto | forto | virego | azo | rajdo | malsano | donaco | ĝojo | hajlo | neceso | glacio | jaro | taksuso | piro? | alko | suno | dio | betulo | ĉevalo | viro | lago | Ingvo | tago | posedaĵo |
[redaktu] La Anglosaksaj runoj
La anglosaksa runalfabeto similigas la pli malnovan ĝermanan, sed ĝi havas pli da literojn por sonoj parolitaj en la anglosaksa lingvo. Estas proksimume ducent surskriboj kun anglosaksaj runoj, ĉefe en la Britaj insuloj kaj en Frislando (la alfabeto ankaŭ nomiĝas la frisajn runojn). Ili uziĝis la anglosaksajn popolojn kiu elvenis de Frislando kaj Saksio en nuntempa Nederlando kaj Germanio ekde la 4-a jarcento ĝis la fino de anglosaksa Anglio dum la 10-a jarcento.
En La anglosaksa runpoemo la nomoj de ĉiu anglosaksa runo estas enskribiĝa kun sia signifo - sed iuj de la runoj ne estas deĉifrata ĉar ni ne scikonas la signifojn de la ĝermana vorto. En la ĝermana runalfabeto ankaŭ estas runoj sen deĉifrataj signifoj, sed oni devas memori sin ke la ĝermana alfabeto malhavas orginalan runpoemon, kaj la signifoj kaj nomoj de la runoj estas postkonstruaĵoj - ĝi estu ne rigardiĝa kiel absoluta vereco.
Aliaj tipoj de la anglosaksa runalfabeto ekzistis en la regionoj ĉirkaŭe Bavario, la markomanaj runoj - kiuj erare ricevis la nomon laŭ la Markomanoj, ĝermana tribo kiuj loĝis en nuntempa Bavario. Ĝi estas miksado inter ĉefe la anglosaksaj runoj kaj la ĝermanaj kaj ĝi estas preskribiĝita en 8-a jarcenta manuskripto De Inventione Litterarum.
feoh | ur | þorn | os | rad | cen | gyfu | wynn | hægl | nyd | is | ger | eoh | peorð | eolh | sigel | tir | beorc | eh | mann | lagu | ing | eðel | dæg | ac | aesc | yr | ior | ear | |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| | |||||||||||||||||||||||||||||
f | u | þ, ð | o | r | k | g | w | h | n | i | j | eo | p | x | s | t | b | e | m | l | ŋ | œ | d | a | æ | y | ia, io | ||
prospero | uro | dorno | buŝo | rajdo | torĉo | donaco | ĝojo | hajlo | neceso | glacio | jaro | taksuso | piro? | alko | suno | dio | betulo | ĉevalo | viro | lago | Ingvo | posedaĵo | tago | kverko | frakseno | angilo | tombo |
[redaktu] La Danaj runoj
[redaktu] La Svedaj runoj
[redaktu] La sentrunkaj runoj
[redaktu] La mezepokaj runoj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |