Oriento
El Vikipedio
Oriento aŭ Eosto estas la mala direkto de okcidento, la direkto kiun sekvas la terglobo dum sia turniĝo. Kvankam orienteco estas relativa afero, oni ofte subkomprenas orienta kiel orient-eŭrazia, aŭ pli simple Azio precipe kiam temas pri kulturo.
Simile okcidentismajn esprimojn "Proksima Oriento" aŭ "Mez-Oriento" oni ĉi tie internaciigos kiel Okcidenta Azio, kaj "Ekstrem-Azion" (kiun la ĉinoj nomas la lando de l' mezo, kompreneble!) kiel Orient-Azio.
La stranga esprimo orientiĝi (klarigi por si sian situacion) estas eŭropcentrismo el tempo, kiam eŭropanoj pilgrimadis al Sankta Lando.
Astronomie oni vastigas la nocion "oriento" aŭ "eosto" al aliaj planedoj aŭ lunoj.
La sciencfikcia aŭtoro Harry Harrison en sia novelo "The stainless steel rat gets drafted" (ŝtalrato rekrutiĝas) priskribas planedon, sur kiu la suno leviĝas ne oriente, sed okcidente. Tio teorie eblas, se la ĉirkaŭsuna rotacio de la planedo estas malpli rapida ol la ĉirkaŭaksa (do se la tago estas pli longa ol la jaro).
Vd. ankaŭ: Orientalistiko - Orientismo (ideologio) - Orientalismo - "Orientaj" Civilizoj: Islama civilizo, Ĉina civilizo, Hinda civilizo, ktp - Nordo - Sudo - kompasdirektoj