Oświęcim (urbo)
El Vikipedio
Oświęcim estas urbo en la pola provinco Małopolskie (Malgrandpolujo) ĉe rivero Sola. Ĝi havas ĉ. 41.000 loĝantojn, areon de 30,2 km² kaj situas 254 m super marnivelo. Ĝi situas ĉ. 50 km okcidente de Krakovo.
La nomo de la urbo fifamiĝis pro la apuda koncentreja komplekso Aŭŝvico, nomita de nazioj laŭ la germana nomo de la urbo, Auschwitz. La tereno de tiu eksa koncentrejo nun servas kiel memoriga muzeo kaj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.
[redaktu] Ĝemelecoj
La urbo havas ĝemelecon kun
[redaktu] Konataj urbanoj
- Łukasz Górnicki, poeto
- Aaron Miller, rabeno