Valona franca dialekto
El Vikipedio
Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa > Latinida > Franc-latinida > Valona
La Valona, (ISO-kodoj ISO 639-2: wln kaj 639-1 : wa) laŭ iuj estas latinida lingvo, laŭ aliaj franca dialekto, parolata en Valonio (sudo de Belgio). Tamen pro la fakto, ke la valona havas skribitan literaturon, gazetojn, radio-programojn kaj pro tio, ke francoj ne lernintaj la valonan ne povas kompreni ĝin, oni plej ofte konsideras ĝin aparta lingvo.
Ĝi estas (aŭ estis) parolata ankaŭ:
- en parteto de Francio: «botte de Givet» (Givet-boto) (norde de departemento Ardennes), plus kelkaj vilaĝoj de departemento Nord (Cousolre);
- en parteto de la usona ŝtato Wisconsin (Green Bay), pro ampleksa enmigrado en la 19-a jarcento
- de loĝantoj de la urbo Bruselo
- en du aŭ tri vilaĝoj en Luksemburgo (Doncols, Sonlez), kie la valona estas nun verŝajne mortinta.
En Esperanto aperis la antologio Valonaj poetoj: Antologieto, eldonis Editions du Furet, 1993.
[redaktu] Specimeno : la Patro Nia
Vos, nosse Pere k' est la hôt,
Ki vosse no soeye beni cint côps.
Ki l' djoû vegne k' on vs ricnoxhe come mwaisse.
K' on vs schoûte sol tere come å cir.
Dinez nos ådjourdu li pwin po nosse djournêye.
Fijhoz ene croes so tos nos petchîs
Come nos l' fijhans eto so les petchîs dås ôtes.
Ni nos leyîz nén tchair dins l' eveye di må fé
Mins tchessîz li må lon erî di nozôtes.
[redaktu] Ekstera ligo
- Valona gramatiko (france kaj valone)